ekozono ampleksanta Sudamerikon kaj parton de Centramerikon From Wikipedia, the free encyclopedia
La neotropiso [noto 1], neotropisa ekozono aŭ novtropiko[1] estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo [noto 2].
Neotropiso | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
ekozono, Flaŭra regno [+] | |||
Koordinatoj | 15° 0′ 0″ S, 61° 0′ 0″ U (mapo)-15-61 [+] | ||
Neotropiso | |||
Vikimedia Komunejo: Neotropic [+] | |||
La neotropisa ekozono ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la nearktisa ekozono, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.
La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la neotropisan ekozonon en ok ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povinte enteni diverstipajn biomojn, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
Orient-sudameriko inkluzivas la kaatingajn kserfitarojn de nordorienta Brazilo, la vastajn ceradajn herbejojn kaj savanojn de la Brazilaj Altaĵoj, kaj la pantanalajn kaj ĉakajn herbejojn. La diversaj Atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo estas disigita de la arbaroj de Amazonio per Kaatingo kaj Cerado, kaj gastigas diferencan flaŭron kaj faŭnon.
Sudameriko origine estis parto de la superkontinento Gondvano, kiu inkluzivis Afrikon, Aŭstralion, Hindujon, Novzelandon, kaj Antarkton, kaj la neotropiso kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive de marsupiulaj mamuloj kaj la antarkta flaŭro.
Post la decida disfalo de Gondvano ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de Afriko kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al Nordameriko per la Istmo de Panamo , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon.
Tridek unu birdfamilioj estas endemiaj de la neotropiso, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas raojn, tinamojn, Cracidae, kaj tokanojn. Birdfamilioj origine limigitaj al la neotropiso inkluzivas kolibrojn (familion Trochilidae) kaj trogloditedojn (familion Troglodytidae).
Mamulaj taksonoj origine restriktaj al la neotropiso inkluzivas :
Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al neotropiso inkluzivas :
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj | Brazilo |
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | Kolombio |
NT0210 Ĉako | Argentino, Bolivio, Paragvajo |
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj | Bolivio, Brazilo |
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj | Kubo |
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj | Meksiko |
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj | Jamajko |
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj | Peruo |
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj | Porto-Riko |
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago | Trinidado kaj Tobago |
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Ekvadoro, Peruo |
Neotropisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
NT0401 Moderaj arbaroj de Insularo Juan Fernández | Ĉilio |
NT0402 Magelanaj subpolusaj arbaroj | Argentino, Ĉilio |
NT0404 Valdiviaj moderaj pluvarbaroj | Argentino, Ĉilio |
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
NT0701 Arida Ĉako | Argentino |
NT0702 Benia savano | Bolivio |
NT0704 Cerado | Bolivio, Brazilo, Paragvajo |
NT0708 Humida Ĉako | Argentino, Brazilo, Paragvajo |
NT0709 Llanos | Kolombio |
NT0710 Urugvaja savano | Argentino, Brazilo, Urugvajo |
Neotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
NT0802 Monte-Arbedaro | Argentino |
NT0803 Malseka Pampo | Argentino |
NT0804 Patagonaj herbejoj | Argentino, Ĉilio |
NT0805 Patagona Stepo | Argentino, Ĉilio |
NT0806 Seka Pampo | Argentino |
Neotropisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
---|---|
NT0904 Evergladoj | Usono |
NT0907 Pantanalo | Bolivio, Brazilo, Paragvajo |
Neotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
NT1001 Centr-andaj sekaj punaoj | Argentino, Bolivio, Ĉilio |
NT1002 Centr-andaj punaoj | Argentino, Bolivio, Peruo |
NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj | Bolivio, Peruo |
NT1004 Centr-andaj paramoj | Ekvadoro, Peruo |
NT1009 Zakatonalo | Meksiko |
Neotropisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
---|---|
NT1201 Ĉiliaj arbustaroj | Ĉilio |
Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
NT1303 Atakama-Dezerto | Ĉilio |
NT1304 Kaatingo | Brazilo |
NT1306 Kubaj kaktaroj | Kubo |
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj | Kolombio, Venezuelo |
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj | Meksiko |
NT1315 Seĉura-Dezerto | Argentino, Peruo |
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro | Meksiko |
Neotropisaj mangrovarbaroj | |
---|---|
NT1403 Bahamaj mangrovoj | Bahamoj |
NT1404 Bahiaj mangrovoj | Brazilo |
NT1408 Marbord-venezuelaj mangrovoj | Venezuelo |
NT1419 Maranjaj mangrovoj | Brazilo |
NT1424 Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj | Honduro, Kostariko, Nikaragvo |
NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas | Brazilo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.