From Wikipedia, the free encyclopedia
La petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Belizo, Gvatemalo kaj Meksiko.
Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Petén-Veracruz moist forests [+] | ||||
La petenaj-Verakrucaj humidaj arbaroj kovras areon de 149 100 kvadrataj kilometroj, etendiĝante ekde centra Verakruco tra partoj de la meksikaj subŝtatoj de Oaĥako, Tabasko, Ĉiapaso, kaj Kampeĉo, same kiel norda Gvatemalo kaj plejparte de Belizo. La petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj plejofte okupas la marbordajn malaltaĵojn kun meandrantaj riveroj, kaj ampleksas la Lakandon-Arbaro de Ĉiapaso kaj la Petena Baseno de Gvatemalo. La ekoregiono estas limigita sude per serio de montaroj kaj altaĵoj, inkluzive de Oaĥaka Patrinmontaro, Ĉiapasa Patrinmontaro, Ĉiapasa Altebenaĵo kaj Gvatemalaj Altaĵoj, kie la malaltaĵaj petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj transiras al montaraj humidaj arbaroj kaj pinaroj-kverkaroj. En centra Verakruco, la verakrucaj sekaj arbaroj disigas la petenaj-verakrucajn humidajn arbarojn de la verakrucaj humidaj arbaroj pli fore norden. La okcidenta parto de la ekoregiono plejofte etendiĝas ĝis Meksika Golfo, kvankam la montaraj arbaroj de Tukstlas-Montaro kaj la inunditaj arbaroj kaj malsekejoj de Pantanos de Centla konstituas apartajn ekoregionojn. La orienta parto de la ekoregiono estas norde limigita de la jukatanaj humidaj arbaroj, kiuj etendiĝas orienten kaj okcidenten tra Jukatano. La petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj etendiĝas orienten ĝis Kariba Maro en Belizo, ĉirkaŭante enklavojn de la belizaj pinaroj en Majaa Montaro kaj apud la marbordo. La belizaj marbordaj mangrovoj situas laŭlonge de la kariba marbordo.
Oni konsideras ke la areo gastigas unu el la plej gravaj akvaj vaskul-plantaj flaŭroj de Mezameriko.
En suda Tamaŭlipaso, la superregantaj arboj (ekzemple majaa brosimo (morusacoj), Manilkara zapota (sapotacoj), Celtis monoica (kanabacoj), kaj Bursera simaruba (burseracoj)) atingas altecojn ĝis 30 m. La samaj specioj kreskas eĉ pli alte en Sanktluis-Potosio. Likenoj kaj fungoj vegetas sur la arboj, same kiel pendantaj epifitoj.
La ekoregiono gastigas 468 birdo- kaj 191 mamulospeciojn [1].
En la norda parto de la ekoregiono estiĝis la kulturo de la Olmekoj, kiuj konstruis urbojn inter 1200 kaj 400 antaŭ Kristo. La klasika majaa civilizo ( 250-900 AD ) centriĝis en la orienta kaj suda partoj de la ekoregiono, ekde Tabasko kaj norda Ĉiapaso tra norda Gvatemalo ĝis Belizo. Nuntempe, modernaj majaaj popoloj loĝas en la orienta parto de la ekoregiono, dum miĥe-zoke- kaj naŭatlaj popoloj vivas en la okcidento.
La ekoregiono entenas iom da naturprotektejoj, inkluzive de la Majaa Biosfera Rezervejo en Gvatemalo kaj Biosfera Rezervejo Montes Azules en Meksiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.