From Wikipedia, the free encyclopedia
La sapotacoj[2] (latine Sapotaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 60 genrojn kaj preskaŭ 1350 speciojn[1],[3].
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Manilkara jaimiqui | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Tiuj plantoj havas laktosukon kaŭĉuksimilan. Ili kreskas preskaŭ senescepte (Argania spinosa en Sudokcidenta Maroko formas duonarbarojn; Bulamio (Bulamia) en Ameriko) en la tropika aŭ subtropika zono. Ili havas ledecajn, grandajn foliojn, supre starantan ovarion, kiu estas ĉiam plurĉambra (el 4-12 fruktofolio) kaj entenanta unu pregrajnon je ĉambro. La specioj de la familio havas valorajn lignojn kaj fruktojn.
Oni ne povas klare disigi la speciojn el genroj pro la diversa evolua tendenco en la familio.
Sapoto estas nomo de multaj diversaj tropikaj fruktoplantoj.
Gutaperko estas rezina gumo, speca izomero de kaŭĉuko, uzata precipe por tegi elektrajn kablojn (C2H8)n. Ĝi malmoliĝas en malpli alta temperaturo ol kaŭĉuko kaj ĝi ne estas elasteca, sed ĝi iĝas formebla en varmega akvo. Oni uzas ankaŭ en la dentoteknologio. Gutaperkon donas la arboj gutaperka arbo (Palaquim gutta) kaj Payena leerii en Sud-Ost-Azio. Nuntempe oni prenas la sukon nur el la folio kaj la arbojn kultivas en plantaĝoj.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (18 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.