La morusacoj [2] (latine Moraceae ) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj . Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales ). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 genrojn kaj pli ol 1200 speciojn[1] , [3] . Ĝia tipa genro estas moruso [2] .
Voĉlegita versio de la artikolo
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Fermi
Illustration Ficus carica0
Tiuj plantoj disvastiĝis en la tropikaj , subtropikaj kaj mediteraneaj (kaj kompareblaj) regionoj. Plej konataj estas la morusarbo kaj la vastega kaj ege interesa genro de la figarboj.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020) [1] , [3] , jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4] :
Angiospermae - angiospermoj
Rosales Bercht. & J.Presl - rozaloj
Moraceae Gaudich. - morusacoj
Antiaris Lesch. - antiaro [5]
Antiaropsis K. Schum. - antiaropso
Artocarpus J.R. Forst. & G. Forst. - artokarpo [6]
Bagassa Aubl. - bagaso
Batocarpus H. Karst. - batokarpo
Bleekrodea Blume - blekrodeo
Bosqueiopsis De Wild. & T. Durand - boskeiopso
Brosimum Sw. - brozimo
Broussonetia L'Hér. ex Vent. - brusonetio [7]
Calaunia - kalaŭnio
Castilla Cerv. - kastilo
Clarisia Ruiz & Pav. - klarisio
Dorstenia L. - dorstenio
Fatoua Gaudich. - fatuo
Ficus L. - fikuso [8]
Helianthostylis Baill. - heliantostilido
Helicostylis Trécul - helikostilido
Hullettia King ex Hook. f. - huletio
Maclura Nutt. - makluro
Malaisia Blanco - malaizio **
Maquira Aubl. - makiro
Mesogyne Engl. - mezogino
Milicia Sim - miliciao
Morus L. - moruso [2]
Naucleopsis Miq. - naŭkleopso
Perebea Aubl. - perebeo
Poulsenia Eggers - pulsenio
Pseudolmedia Trécul - pseŭdolmedio
Pseudomorus Bureau - pseŭdomoruso
Scyphosyce Baill. - scifosico
Sloetiopsis Engl. - sletiopso *
Sorocea A. St.-Hil. - soroceo
Streblus Lour. - streblo
Taxotrophis Blume - taksotrofo *
Toxylon Raf. - toksilo
Treculia Decne. ex Trécul - trekulio
Trilepisium Thouars - trilepizio
Trophis P. Browne - trofo
Trymatococcus Poepp. & Endl. - trimatokoko
Utsetela Pellegr. - ucetelo
Vanieria - vanierio
* genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
** genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.