From Wikipedia, the free encyclopedia
La brosimo[mankas fonto] aŭ brozimo[2] (latine Brosimum) estas nearktisa kaj neotropisa genro de plantoj el la familio morusacoj, indiĝena en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Meksiko, Mezameriko kaj Sudameriko.
Brosimo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brosimum guianense : desegnaĵo de partoj | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Brosimum Sw.[1] | ||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||
Alicastrum P.Browne | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La Majaa brosimo (Brosimum alicastrum) estis uzata de la Majaoj por sia manĝebla nukso. La densa vive skarlatkolora ligno de la Paraa brosimo (Brosimum paraense) estas uzata por ornama lignoprilaboro [3]. Plantoj de tiu genro ankaŭ utilas kiel konstruligno kaj en kultura kunteksto.
La scienca nomo brosimus elvenas el la greka βρώσιμος, kiu signifas "manĝebla", ĉar en Jamajko oni manĝis la fruktojn anstataŭ panon, iom kiel pri la panarbo.
La esperantigo "brozimo" estas konstruita laŭ la modelo en PIV Erysimum > erizimo[4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.