franca kantistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Mylène FARMER [milɛn faʁmœʁ], (naskonome: Mylène Jeanne GAUTIER) (naskiĝis la 12-an de septembro 1961 en Pierrefonds, apud Montrealo, Kanado), kvankam denaske kanada, estas konsiderata kiel franca kantistino kaj kantaŭtoro.
Mylène Farmer, 2012 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Mylène Jeanne Gautier |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1961 (62-jaraĝa) en Pierrefonds, Kebekio, Kanado |
Deveno | Pierrefonds, Kanado |
Ĝenroj | popmuziko |
Profesio | kantistino, kantaŭtoro, aktorino |
Aktivaj jaroj | 1984 - nuntempo |
Eldoninto | Polydor Records |
Retejo | http://www.mylenefarmer-bleunoir.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Mylène Jeanne Gautier |
Aliaj nomoj | Mylène Farmer |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Francio Kanado |
Alma mater | Cours Florent |
Familio | |
Frat(in)o | Jean-Loup Gautier (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro komponisto muzikproduktisto entreprenisto verkisto de porinfana literaturo poeto kantisto aktoro verkisto kantotekstisto |
TTT | |
Retejo | https://polydor.artiste.universalmusic.fr/mylenefarmer/en/ https://www.universalmusic.fr/artistes/20000097099 |
Mylène alvenis Francion kiam ŝi estis ok-jara. Ŝiaj adoleskaj jaroj estas turmentoplenaj. Post mezbonaj studoj, ŝi elektas spektaklo-medion, kio malpacigas ŝin kun la gepatroj. Poste ŝi ekludas filmojn, interalie por komercaj reklamoj.
En 1983 ŝi renkontas sian Pigmalionon: Laurent Boutonnat. Komponante muzikojn kaj filmante muzik-videojn, li faros el Mylène stelulinon. Ekde tiam, ŝi trudas sian stilon de juna timulino kaj sian nigran personecon, melankoli-plenan.
En 1984, ŝi prezentas sian unuan kanzonon "Maman a tort" kiu eniras ĉarton 'TOP 50', kaj rivelas ŝin al la publiko. Ŝi tiam adoptas Mylène Farmer kiel nomon, omaĝe al usona aktorino Frances Farmer. Tiu unua provo estas sekvata de multaj unuopaj diskoj, inter kiuj famkonata "Libertine" en 1986. Alvenas ŝia unua albumo "Cendres de Lune", kiun recenzo akceptas senrezerve.
Ŝi revenas en 1987 kun gramofondisko "Tristana", kies tekston ŝi subskribis, kaj denove rendevuas kun sukceso. En 1988, alvenas ŝia dua albumo "Ainsi soit je", promociita per "eksplodoj" "Sans contrefaçon" kaj "Pourvu qu'elles soient douces". Vendiĝas pli ol 1,800,000 ekzempleroj, kio ebligas al ŝi ricevi diskon de diamanto, kaj unuan premion en la francaj 'Victoires de la Musique'.
Ŝi revenas en 1991 kun eltiraĵo "Désenchantée", el sia tria albumo "L'autre", kio enirigas ŝin en libron de rekordoj dank'al preskaŭ 2 milionoj da ekzempleroj venditaj. Tie ankaŭ troviĝas "Regrets", duope kun Jean-Louis Murat, unu el la malmultaj kantistoj kiuj eniris Farmer-universon, kaj ĉefe la tre polemika "Beyond my control", kiu estos cenzurita. Samtempe alvenas albumo de remiksoj "Dance remixes", kie troviĝas premiero, "Que mon cœur lâche", por kiu Luc Besson filmos muzik-videon. Ĉiam-daŭra sukceso.
Ŝi tamen mispaŝas per la filmo Giorgino, aperinta en 1994. Post longaj jaroj da silento, kiam ŝi ekziliĝas al Kalifornio, alvenas ŝia kvara Albumo "Anamorphosée" en 1995. Albumo kun multe pli rokmuzikaj sonoroj, el kiu memorindas la bonegaj "XXL" kaj "California", kies muzik-video filmita de Abel Ferrara, estas juvelŝtono. Albumo "Live à Bercy" alvenas en 1997 kaj registriĝas vend-rekordo ĝis nun neniam atingita en Francio por 'Live'-albumo. Tie troviĝas kanzono "La poupée qui fait non" verkita de Michel Polnareff kaj kantita duope kun Khaled.
Ŝi revenas en 1999 kun "Innamoramento", albumo kun multe pli serena kaj gaja tono, kie troviĝas multaj ŝlagroj inter kiuj "Innamoramento" kaj "Je te rends ton amour", cenzurita de supera televida instanco CSA. La 5-an de decembro 2000, Mylenium Tour ekvendiĝas kaj registras plej grandan vendon en la fino de tiu jarmilo.
Ŝi estas unu el la plej famaj franclingvaj kantistinoj de la du lastaj jardekoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.