usona kantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Gary JULES (naskiĝis la 19-an de marto 1969 en Fresno (Kalifornio)), estas usona aŭtoro-komponisto-interpretisto.
Gary Jules | |
---|---|
Gary Jules en koncerto (2008) | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Gary Jules Aguirre |
Naskiĝo | 19-an de marto 1969 (55-jaraĝa) en Fresno |
Ĝenroj | Rok-muziko, folko, alternativa rokmuziko |
Profesio | Aŭtoro-komponisto-interpretisto |
Instrumentoj | Gitaro, piano, mandolino, harmoniko |
Aktivaj jaroj | 1998 - nun |
Retejo | www.garyjules.com |
Persona informo | |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso The Bishop's School (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantaŭtoro |
TTT | |
Retejo | http://www.garyjules.com/ |
Gary Jules registris kun sia amiko Michael Andrews version de la kanzono Mad World de la grupo Tears for Fears por la filmo Donnie Darko.
En decembro 2003, du jarojn post la apero de tiu ĉi filmo, unuopaĵo estis reeldonita en Anglio, okaze de Kristnasko, kie ĝi fariĝis grandega ŝlagro rangiĝante numero unu dum tri sinsekvaj semajnoj; poste ĝi disvastiĝis al Kanado kaj al Usono kie ĝi ofte troviĝis en televidaj serioj (Smallville kaj ankaŭ Jericho kaj eĉ CSI: Crime Scene Investigation kaj Without a Trace) kaj ankaŭ en la reklam-filmeto de videoludo Gears of War, kaj nun estas filmmuziko de reklam-filmeto de The Crazies (2010).
Tiu versio ankaŭ havis grandan sukceson en kontinenta Eŭropo, interalie en Germanio, Aŭstrio, Danio, Nederlando kaj Svedio, atingante "Top 20" en tiuj landoj.
Li ĉeestis en turneo "Timeless" de Mylène Farmer, ekde la 7-a de septembro 2013 en POPB. Li interpretis kun ŝi Mad World kaj Les Mots.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.