Hayao MIYAZAKI (宮崎 駿 [Mijazaki Hajao] 1941) estas japana anime-reĝisoro desegnofilmisto kaj verkisto de mangao.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi

Lia ĉefverko estas la mangao Naŭsika de la Venta Valo (風の谷のナウシカ [Kaze no Tani no Nauŝika]), epopeeca rakonto de pli ol mil detalplenaj paĝoj, kiun li verkadas ekde 1982 ĝis 1994. La kompleksa intrigo temas pri la vivo kaj la morto, lojaleco inter estro kaj ano, kaj la etika kosto de klopodoj krei tro perfektan mondon. En 1983—84 Mijazaki adaptis la jam nefinitan historion al desegnofilmo, kiun li direktis. La filmo rapide fariĝis la tiama plej populara kinaĵo en Japanio; la sama sorto okazis kaj okazas ankoraŭ je multe el liaj sekvaj filmoj.

En 1985, Mijazaki kune kun la eldonejo de "Naŭsika", Tokuma Ŝoten (徳間書店), fondis la desegnofilman studion Studio Ghibli (スタジオジブリ [sutaĝio ĝiburi]) por sekvi ties sukceson per nova filmo, "Laputo: Kastelo en Ĉielo". Ekde tiam, li reĝisoris proksimume duonon de la filmoj tie produktitaj; la plejmulton el la restaĵo direktis lia longatempa samlaborano, Takahata Isao.

Dum lia juneco, Mijazaki estis marksisto, kaj la filozofio de marksismo ankoraŭ influas liajn verkojn.

Oftaj "mijazakiaĵoj" estas:

  • Aktivaj inaj roluloj,
  • Flugado kaj aviadiloj,
  • Tre detalplenajn mediojn,
  • Konflikto inter la nova kaj la malnova, aŭ la moderna kaj la supernatura, kiu postulas ian malsimplan, sintezan solvon,
  • Porkoj,
  • Lumefektoj.

Filmaro

Pliaj informoj jaro, titolo (Esperante) ...
jarotitolo (Esperante)originala japana titoloprononco de japana titolotransskribado Hepburn
1971Lupeno la 3-a 1ルパン三世[rupan sansei]Rupan Sansei
1978Futuro-junulo Konan 2未来少年コナン[miraiŝōnen konan]Miraishōnen Konan
1979Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro    ルパン三世:カリオストロの城    [rupan sansei: kariosutoro no ŝiro]    Rupan Sansei: Kariosutoro no shiro
1980Nova Lupeno la 3-a: speciala 3新ルパン三世SPECIAL[ŝin rupan sansei supeŝaru]Shin Rupan Sansei Special
1984Naŭsika de la Venta Valo風の谷のナウシカ[kaze no tani no nauŝika]Kaze no Tani no Naushika
1986Laputa, la kastelo en la ĉielo天空の城ラピュタ[tenkū no ŝiro rapjuta]Tenkū no shiro Rapyuta
1988Mia najbaro Totoro 4となりのトトロ[tonari no totoro]Tonari no Totoro
1989Eksprespoŝto per sorĉistino魔女の宅急便[maĝo no takkjūbin]Majo no takkyūbin
1992Ruĝa Porko紅の豚[kurenai no buta]Kurenai no buta
1997Princino Mononokeもののけ姫[mononoke hime]Mononoke Hime
2001La vojaĝo de Ĉihiro 4千と千尋の神隠し[sen to ĉihiro no kamikakuŝi]Sen to Chihiro no kamikakushi
2004La moviĝanta kastelo de Haŭlハウルの動く城[hauru no ugoku ŝiro]Hauru no ugoku shiro
2008Ponjo sur la klifo崖の上のポニョ[gake no ue no ponjo]Gake no ue no Ponyo
2013La vento leviĝas風立ちぬ[kaze taĉinu]Kaze Tachinu
Fermi

La verkoj kun la indeksoj 1, 2, 3 estas TV-serioj, la aliaj verkoj estas kinofilmoj.
1: Mijazaki Hajao reĝisoris epizodojn 4 — 23 kune kun Takahata Isao kiel "produktada grupo A", sed iliaj propraj nomoj ne aperas oficiale.
2: Mijazaki Hajao reĝisoris ĉiujn 26 epizodojn de tiu TV-serio, kie multaj specialaĵoj de lia stilo unue aperis.
3: Tiu "speciala" epizodo identas kun la du epizodoj 145 kaj 155 reĝisorita de Mijazaki Hajao, el la televida serio "Nova Lupeno la 3-a" (Lupena la 3-a: Parto 2).
4: Ekzistas versio kun subtekstoj en Esperanto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

(en) Profilo je IMD

(jp) Oficiala retejo de Studio Ghibli Arkivigite je 2005-12-20 per la retarkivo Wayback Machine

(eo) Populara animacia filmo Nausicaä de Japanio ludita kiel kabuka teatraĵo, Tutmondaj Voĉoj

(en) Nausicaa.net Informplena retejo administrata de Mijazaki-ŝatantoj

(fr) Dossier de la Schkopi page ciné : l'exception Miyazaki Arkivigite je 2002-02-01 per la retarkivo Wayback Machine , artikolo pri la kvalitoj de du el liaj filmoj, Mononoke kaj Totoro

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.