La moviĝanta kastelo de Haŭl (japane: ハウルの動く城 [haŭru no ugoku ŝiro]) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 2004.
La moviĝanta kastelo de Haŭl | |
---|---|
animea filmo • movbilda filmo | |
Originala titolo | ハウルの動く城 [Haŭru no ugoku ŝiro] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 5 sep. 2004, 20 nov. 2004, 17 jun. 2005, 25 aŭg. 2005 |
Daŭro | 119 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Kameraado | Atsushi Okui |
Reĝisoro(j) | Miyazaki Hayao |
Produktisto(j) | Toshio Suzuki |
Scenaro | Miyazaki Hayao • Diana Wynne Jones |
Muziko de | Hisaiŝi Ĝo |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
Honorigoj | Premio Nebulozo por la Plej Bona Scenaro |
IMDb | |
La reĝisoro estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo.
La originala rakonto estas laŭ novelo de Dianna Wynne Jones, sed estis parte modifigita de Mijazaki.
Intrigo
La ĉapelfaristino Sofi ekkoniĝas la magiiston Haŭl, poste la enviema sorĉistino de Novalo metas malbenon sur ŝi. Sofi serĉas la kastelon de Haŭl esperante ke Haŭl povu forigi la malbenon, kaj iĝas purigistino en la kastelo, sed unue Haŭl ne montras intereson por ŝi.
Ĉefaj roluloj
- Sofi (ソフィー [sofī])
- Juna ĉapelfaristino kiu ricevas malbenon transformante ŝin maljuna, la protagonisto de la filmo
- Haŭl (ハウル [haŭru])
- Mistera sorĉisto kun juna koro, kiu ne iĝas adulto
- Sorĉistino de Novalo (荒地の魔女 [areĉi no maĝo])
- Egocentra sorĉistino kiu ŝanĝas paŝo post paŝo
- Markl (マルクル [marukuru])
- Juna asistanto de Haŭl
- Kalcifer (カルシファー [karuŝifā])
- Malgranda fajra demono kun grandaj fortoj
- Brasiko (カブ [kabu])
- Magie moviganta birdotimigilo
- Sinjorino Suliman (サリマン [sariman])
- Tre forta sorĉistino kontrolanta la palacon de la reĝlando
- Hin (ヒン [hin])
- Hundo bredita de S-ino Suliman
Filmo
La filmo Hauru no ugoku shiro aperis en 2004 en la kinoj en Japanio, kaj poste ankaŭ en DVD.
Titolo en aliaj lingvoj
lingvo | titolo | signifo | |
angla | Howl's Moving Castle | (la) movanta kastelo de Haŭl | |
araba | قلعة هاول المتحركة | kastelo Haŭl la movanta | |
finna | Liikkuva linna | (la) movanta kastelo | |
franca | Le Château ambulant | la kastelo vaganta | |
germana | Das wandelnde Schloss | la paŝanta kastelo | |
greka | Το Κινούμενο Κάστρο | la movanta kastelo | |
hebrea | הטירה הנעה של האוול | la kastelo movanta de Haŭl | |
hispana | El castillo errante de Howl El castillo ambulante | la vaganta kastelo de Haŭl la movanta kastelo | |
hungara | A vándorló palota | la vaganta kastelo | |
itala | Il castello errante di Howl | la kastelo vaganta de Haŭl | |
japana | ハウルの動く城 | (la) movi-kastelo de Haŭl | |
normĉina | 哈尔移动城堡 | Hāěr [=Haŭl] (la) movi-kastelo | |
norvega | Det levende slottet | la vivanta kastelo | |
pola | Ruchomy zamek Hauru | (la) movanta kastelo de Haŭl | |
portugala | O Castelo Animado | la kastelo animita | |
rusa | Ходячий замок | (la) movanta kastelo | |
sveda | Det levande slottet | la vivanta kastelo | |
taja | ฮาวล์สมูฟวิงแคสเสิล |
Libroj
En 2004 la filmo de Hauru no ugoku shiro aperis en Japanio ankaŭ kiel kolorplena kvar-voluma filmkomikso, eldonita de Tokuma Shoten.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.