Maŭricio
lando konsistanta el insuloj en Hinda Oceano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Maŭricio (angle Mauritius, france Maurice) estas lando de insuloj en la Hinda Oceano. La ĉefurbo estas Port-Luiso. La Respubliko Mauritius kunigas la insulojn Rodriges, ĉirkaŭ 560 km oriente kaj estas 104 km2 aree, la insuloj Agalega situantaj ĉirkaŭ 1,000 km norde de Maŭricio kaj Cargados Carajos je 430 km nordoriente de Maŭricio, ambaŭ kun totala terareo de 71.2 km2.[1][2]
Tiu ĉi artikolo temas pri la insula respubliko Maŭricio en la Hinda Oceano. Por la samnoma administra regiono de la provinco Kebekio en Kanado vidu la paĝon Maŭricio (Kebekio), por la urbo en Svislando la paĝon Sankta Maŭrico, kaj por la kristana sanktulo laŭ kiu origine nomiĝis la loĝlokoj la artikolon Maŭrico. |
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi
Tie vivis iam la formortinta grandega nefluganta dido, kiu ne povis flugi kaj pereis, kiam homoj komencis vivi tie.
La popolo konsistas ĉefe el homoj devenaj el Barato kaj Madagaskaro. Religioj estas pluraj, sed kunekzistas harmonie.