komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Maŭrico (romanĉe San Murezzan, germane Sankt Moritz, france Saint-Moritz, itale San Maurizio) estas komunumo en Svislando. Ĝi apartenas al la distrikto Malojo en la kantono Grizono kaj estas unu el la plej famaj ripozejoj kaj lokoj de vintraj sportoj en la Alpoj.
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Sankta Maŭrico en Svislando. Pri la kristana sanktulo vidu la tekston Maŭrico. |
Sankta Maŭrico | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 29′ 52″ N 9° 50′ 18″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4928 (31-a de decembro 2018) |
Areo | 28,96 km² |
Alteco | 1822 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7500 |
Komunumkodo | 3787 |
Sankta Maŭrico havis 5119 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Ĝi konsistas el tri partoj, kiuj pro la monteca regiono situas je malsamaj altecoj:
La kvartalo Bad situas ĉe okcidenta bordo de la Lago de Sankta Maŭrico, kies nivelo estas ĉe 1768 m. La lagon trafluas rivero Inn, kies valo tie ĉi nomiĝas Engadino.
Tra la komunumo pasas kantona ĉefvojo n-ro 27, kiu laŭiras la svisan parton de rivero Eno. Pro la malvasteco de la valo la vojo devas sekvi la bordon de la lago. Per tiu vojo oni atingas norde Zernez aŭ kantonan ĉefvojon n-ro 29 al Berninopasejo. Sude oni venas al Malojopasejo kaj Juliopasejo, kondukantaj al Italio respektive al Koiro en la valo de Rejno.
La Retia Fervojo atingas Sanktan Maŭricon kaj finiĝas ĉe la lago. Per ĝi oni atingas norde la tutan Engadinon, krome la urbojn Koiro kaj Klosters kaj la fervojon al Tirano en Italio.
Sankta Maŭrico estas altnivela turisma urbeto kun multaj okazoj por vintra sporto. En la urbo famiĝis la sporta disciplino de bobado. Dum 1928 kaj 1948 ĝi gastigis la 2-an resp. 5-an Vintrajn Olimpikojn, dum 1934, 1974 kaj 2003 la Alpajn Ski-Ĉampionadojn.
Rekonilo de San Murezzan estas la "oblikva turo", restaĵo de iama kirko de Sankta Maŭrico el la 12-a jarcento, malkonstruita en 1890. La kvar-eĝa turo altas 33 metrojn kaj havas oblikvecon de 5,5°.
Lingvoj en Sankta Maŭrico | ||||||
Lingvoj | Censo 1980 | Censo 1990 | Censo 2000 | |||
Nombro | Elcento | Nombro | Elcento | Nombro | Elcento | |
germana | 3092 | 52,41 % | 3186 | 58,72 % | 3286 | 58,79 % |
romanĉa | 569 | 9,64 % | 338 | 6,23 % | 264 | 4,72 % |
itala | 1608 | 27,25 % | 1157 | 21,32 % | 1220 | 21,83 % |
Loĝantoj | 5900 | 100 % | 5426 | 100 % | 5589 | 100 % |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.