From Wikipedia, the free encyclopedia
Manuel Muñoz Alcón (Sanlúcar de Barrameda, Provinco Kadizo, Andaluzio, Hispanio, 21a de novembro 1943 - 27-a de aŭgusto 2022 (78-jara), en Jerez de la Frontera),[1] plej bone konata kiel Manolo SANLÚCAR, estis hispana gitaristo de flamenko. Li estis konsiderita kiel unu de la gitaristoj plej gravaj de la nuntempo. Kun Paco de Lucía, Vicente Amigo, Tomatito kaj Serranito. li estis unu de la figuroj kiuj plej gvidis la evoluon de la flamenka gitaro ekde la lasta duono de la 20a jarcento ĝis la aktualo. La 27a de julio 2013, en koncerto en la Groto de Nerja, ene de ties 54a festivalo, Manolo Sanlúcar anoncis sian retiriĝon el scenejoj.[2]
Manolo Sanlúcar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Manuel Muñoz Alcón |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1943 en Sanlúcar de Barrameda, Provinco Kadizo, Hispanio dum la regado de Franco |
Morto | 27-an de aŭgusto 2022 (78-jaraĝa) en Jerez de la Frontera, Provinco Kadizo, Hispanio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Isidro Muñoz Raposo (en) |
Frat(in)oj | Isidro Muñoz Alcón (en) kaj José Miguel Muñoz Alcón (en) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo komponisto |
TTT | |
Retejo | https://www.manolosanlucar.com/ |
En 1972 okazis lia unua foriro al eksterlando, kaj li atingis la unuan premion de la Festivalo de Popolmuziko en Campione (Italio), en konkurenco kun aliaj dekses muzikistoj alilandaj. Li tiuepoke ricevis aliajn premiojn, el kio rezultis granda sukceso, famo kaj turneoj tra diversaj landoj kiel Usono, Kanado, Japanio, Germanio, Francio... En 1976 okazis grava koncerto fare de la artisto en la Reĝa Teatro de Madrido. Kaj samjare li organizis serion de kursoj de flamenka gitaro, patronitaj de la Internacia Universitato Menéndez Pelayo de Sevilo. La listo de premioj iĝis multnombra. Unu el plej popularaj sukcesoj estis lia peco "Caballo Negro" (Nigra ĉevalo).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.