Miguel Hernández
From Wikipedia, the free encyclopedia
Miguel HERNÁNDEZ GILABERT (naskiĝis la 30-an de oktobro 1910 en Orihuela, urbo en la provinco de Alakanto, Hispanio, kaj forpasis la 28-an de marto 1942 en Alakanto) estis unu el la plej intensaj poetoj de la unua duono de la 20-a jarcento en la hispana lingvo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Miguel Hernández (metroo de Madrido). |
Miguel Hernández | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Miguel Hernández | |||||
Naskonomo | Miguel Hernández Gilabert | ||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1910 en Orihuela | ||||
Morto | 28-an de marto 1942 (31-jaraĝa) en Alakanto | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Cemetery of Alicante (en) vd | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Josefina Manresa (en) (1937–) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto dramaturgo verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Perito en lunas ❦ El rayo que no cesa ❦ Viento del pueblo ❦ El hombre acecha ❦ Cancionero y romancero de ausencias ❦ Nanas de la cebolla ❦ Elegía a Ramón Sijé vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
Li estis paŝtisto dum sia junaĝo, kaj lia kleriĝo estas meminstrua. Li komencis publikigi poemojn en la ĵurnaloj de sia vilaĝo. Oni baldaŭ notis la forton de lia lingvaĵo kaj lia pasio, kaj publikiĝas lia unua libro “Fakulo pri lunoj”, en 1933. Li partoprenas en la “Pedagogiaj Misioj”, kreitaj de la respublika registaro, por agadi en la vilaĝoj cele al la edukado de la plej malriĉa popolo.
Lia kariero estis skuita de la komenco de la hispana interna milito. Li aliĝas al la komunistaj milicioj, kie li partoprenas kiel soldato, kaj ankaŭ en la kulturaj agadoj okazigitaj en la respublikana flanko. Li plu publikigas poemojn, ĉiutipajn: amajn kaj luktajn.
Post la fino de la milito, li klopodas ekziliĝi, kaj pasas al Portugalio. La reĝimo de Salazar revenigas lin en la brakojn de la polico de Franco. Li estas enkarcerigita, kaj tie li suferas je tuberkulozo. Li mortas 31-jara en prizono.
Li verkis la plej impresigajn elegiojn de la hispana literaturo, kaj kelkajn el la plej skuaj porpopolaj poemoj, samtempe fortaj kaj sentemaj.
Ĉefaj verkoj
- Fakulo pri lunoj (Perito en lunas), 1933.
- La neĉesanta fulmo (El rayo que no cesa), 1936
- Popola vento (Viento del pueblo), 1937.
- Kanzonaro kaj romancaro pri forestoj (Cancionero y romancero de ausencias), 1938–1941.
- La homo gvatas (El hombre acecha), eldonita en 1961 laŭ la perdita eldono de 1939.
En Esperanto
Kun la titolo “Miguel Hernández, poeto de l’ popolo”, estis publikigita antologio de la poemoj en 1988, en la serio “Hispana literaturo”. La tradukinto estis Miguel Fernández
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.miguelhernandezvirtual.com Arkivigite je 2007-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Fundación Miguel Hernández (en la hispana)
- http://www.elecohernandiano.com Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine "El Eco Hernandiano (de la Fondaĵo Miguel Hernández)
- http://www.umh.es Universitato Miguel Hernández de Elche
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.