Kontraŭkoncipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kontraŭkoncipo, naskoregado, famili-planado kaj aliaj similaj esprimoj referas al klaso de metodoj kiu celas eviti nedeziratan gravediĝon. Ĉi tiu artikolo estas por diskuto de la filozofio kaj politiko de kontraŭkoncipo. Por la metodoj vidu la apartan artikolon kontraŭkoncipiloj.
Plani kaj provizi naskolimigon nomiĝas familiplanado.[1] Sekura seksumado, ekzemple uzante kondomon, povas helpi preventi transiron de sekse kontaĝaj malsanoj.[2][3] Kontraŭkoncipo en evoluantaj landoj jam reduktis la nombron da patrinaj mortoj 44% (proksimume 270.000 evititaj mortoj en 2008) sed povus preventi 73% se la tuta postulo por naskoregado estus plenumita.[4][5] Ĉar gravediĝo de junulino havas pli altan riskon de malfavoraj rezultoj, ekzemple antaŭtempa nasko, malalta naskopezo, kaj morto de la bebo, junuloj bezonas ampleksan seksedukadon kaj aliron al servoj pri reprodukta sano, inklude kontraŭkoncipon.[6][7] Plilongigante la tempon inter gravediĝoj, kontraŭkoncipo povas plibonigi la rezultojn por plenkreskaj virinoj kaj la pluvivon de iliaj infanoj.[4]
Oni uzas kontraŭkoncipon ek de antikvaj epokoj, sed efikaj kaj sendanĝeraj metodoj fariĝis disponeblaj nur en la 20-a jarcento.[8] Por iuj homoj, kontraŭkoncipo implicas moralajn aferojn, kaj multaj kulturoj limigas aliron al kontraŭkoncipo pro moralaj kaj politikaj pretekstoj.[8] Proksimume 222 milionoj da virinoj kiuj deziras eviti gravediĝon en evoluantaj landoj ne uzas modernajn kontraŭkoncipilojn.[9][10] Kontraŭkoncipo pliigas ekonomian kreskadon pro la malpli alta nombro da dependaj infanoj, pliaj virinoj en la laboristaro, kaj malalta konsumado de malabundaj rimedoj.[11][12] La enspezado, posedaĵoj, korpa masindekso de virinoj, kaj la edukado kaj korpa masindekso de iliaj infanoj, ĉiuj konsiderinde pliboniĝas kun pli facila aliro al kontraŭkoncipo.[11]