diskriminado kontraŭ homoj kun malkapabloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Kapablismo aŭ handikapismo estas diskriminado kaj socia antaŭjuĝado pri homoj kun malkapabloj. Kapablismo karakterizas homojn kiel difinitaj per siaj malkapabloj kaj kiel malsuperaj al la nemalkapabluloj.[1] Samtempe al tiuj homoj, pro tiu sinteno, iuj perceptitaj kapabloj, lertaĵoj, kaj/aŭ karakteraj trajtoj estas asignitaj aŭ negitaj. Diskriminado kontraŭ homoj, kies malkapablo estas psika, ankaŭ pli precize nomiĝas sanpsikismo aldone al kapablismo. En Usono grupoj de handikapuloj komencis paroli pri tiu fenomeno.
La kapablismo subtaksas la handikapuloj kaj iliaj kapabloj kontraŭe kapabluloj. Ĝi kondutas malamike aŭ paternale kontraŭ ili, kaj ĝi pensas, ke ili bezonas kontinuan apogon.[2] Ĝi diskriminas kaj suprimas. Stereotipoj estas asociitaj kun diversaj malkapabloj, kiuj atribuas aŭ depostulas samajn kvalitojn al same malkapablaj homoj. Tiuj stereotipoj siavice servas kiel kialoj de kapablismaj praktikoj kaj influas la sintenojn kaj konduton de la socio al anoj de la respektiva grupo.[3] La stigmato tuŝas la homojn kun malkapabloj, limigante iliajn elektojn kaj ŝanĝante iliajn identecojn.[4] Ĝi insisatas en ĝiaj stereotipoj, ankaŭ sciigado ne povas nuligi tiujn. Ĝi povas esti selektiva, kaj limiĝi sin nur unu aŭ kelkaj tipoj de handikapoj.[5] Ĝi similas al seksismo, rasismo kaj lingvismo.
En kapablismaj socioj, oni vidas kapablon kiel la normon, kaj vidas homojn kun malkapabloj kiel aberaciojn el tiu normo. Oni pensas, ke malkapabluloj estas malpli valoraj aŭ ili estas malpli homaj. Oni vidas malkapablon kiel aferon venkendan aŭ riparendan, ekzemple, per medicinaj kuracoj. Laŭ la kapablisma mondrigardo, malkapablo estas eraro aŭ difekto anstataŭ simpla konsekvenco de homa diverseco, samkiel raso, etno, seksa orientiĝo, aŭ sekso.[6] Ekzemploj de kapablismo estas videblaj en la socio, ekzemple kiam homoj kun malkapabloj estas diskutataj kvazaŭ ili ne ĉeestas: manko de aŭtonimeco.[7] Ekstremaj estis eŭgeniko en komenco de 20a jarcento, amasmurdo kaj deviga steriliziado en nacia Germanio.
En la Angla lingvo estas vortoj, kiuj nomiĝas tipoj de selektiva kapablismo. Ekzemple mentalismo estas kontraŭ mentale malsanalaj uloj, kaj aŭdismo (ne forviŝu tiun kun aŭtismo) kontraŭ surduloj kaj malfacile aŭdantoj. Ankaŭ malkapabluloj povas esti selektive kapablismaj, ekzemple movmalkapabla patro povas tial instrui sian filinon, ke paroleraro signifas intelektan malkapablon, kaj estas permesita ofendi ilin kaj per vortoj kaj per frapoj.
Aliaj difinoj de kapablismo inkludas tiujn de Chouinard, kiu difinas ĝin kiel "ideoj, praktikoj, institucioj, kaj sociaj rilatoj, kiuj supozas kapablon, kaj tion farante, konstruas homojn kun malkapabloj kiel almarĝenigitaj […] kaj grandparte nevideblaj 'aliuloj'";[8][9] kaj Amundson kaj Taira, kiuj difinas ĝin kiel "doktrino, kiu false traktas malkapablojn kiel imanente kaj nature terurajn, kaj kulpas la malkapablojn mem [anstataŭ kapablismo] pri la problemoj spertataj de la homoj, kiuj havas ilin."[8][10]
En diversaj naciaj lingvoj oni luktas kontraŭ kapablismo per vortoj, kiu pligrandigas estantan problemon. Ekzemple oni volas disigi la ulon kaj lian korpan ŝtaton; iuj grupoj de malkapabluloj protestas kontraŭ tiu. En ĉiu nacia lingvo estas vortoj, kiuj estis iam akurataj diagnozoj, estis uzitaj neakurate kiel insultoj, kaj ili igas insultaj vortoj. En iuj kazoj la plimulto kaj la minoritato ne konsentas, kiuj vortoj aŭ esprimoj estas ofendaj. La malplimulto povas pensi, ke la plimulto volonte ofendas ĝin, kaj la plimulto povas pensi, ke la minoritato estas tre ofendebla kaj tro sentema. La malplimulto ofendiĝas kaj la plimulto igas malpli helpema. Iuj grupoj rifuzas longan vortoliston.
Laŭ Fiona A. Kumari Campbell docento de Griffith Universitato (Brisbane, Aŭstralio) la fakliteraturo ne havas unusencan difinon. Laŭ ŝi estas ĝi aro de konvinkoj, praktikoj kaj procesoj, kiuj formas idealon de mem kaj korpon, kaj ĝi pensas tiun esti perfekta, plene kaj esence homa. Laŭ ĝi malkapablo signifas, ke la ulo estas malpli homa, kaj malpli valora.[11]
Laŭ Vera Chouinard, profesoro de McMaster Universitato (Hamilton (Ontario), Kanada): Ĝi estas aro de konvinkoj, praktikoj, institutoj kaj sociaj ligoj, kiu difinas korpaj ŝtatoj laŭ kapabla idealo, ĝi ekskludas malkapablulojn kaj definias ilin kiel aliuloj. Laŭ Ron Amundson, profesoro de Hawaii Universitato (Hilo) kaj Gayle Taira: Ĝi estas doktrino, kiu erare vidas malkapablojn terurajn kaj internajn, kaj faris la ulon responsan.
Harpur, scienca kolego de Griffith Universitato argumentas, ke kapablismo estas potenca etikado, kiu laŭlinigas negativajn stereotipojn, kaj gvidas la atenton el malkapabla ulo kaj lia malkapablo al diskriminanta persono por faciligi kulturan ŝanĝadon.
Ĝi povas esti pli ĝenerala, kiam oni pensas, ke la valoro de homoj dependas de liaj povoj kaj kapabloj. Se oni povas kaj kapablas multe, li valoras multe; kaj se ne, li valoras malmulte. Oni povas starigi al fino vivojn nevalorajn por vivo.
Kapablismo povas enhavi multajn antaŭjuĝojn, la plej fortaj estas:
Kapablismo estas unu reago al alternativaj kapabloj, kondutoj kaj korpformoj. Malkapabluloj estas ofte tre malriĉaj, do oni povas pensi, ke kapableco estas ŝlosilo de bonstato kaj fortuno. Oni povas neinformite reagi same, sed tiu ne estas kapablismo, ĉar estas sen antaŭjuĝoj. Oni pensas pri kapablismo kun aliaj formoj de diskriminado.
Kapablismo ne ĉiam estas malica. Oni povas pensi, ke malkapabluloj necesas protekton kaj prizorgadon, kaj li ne rigardas ilin kiel partneroj. Kiam malkapabluloj rifuzas tiun, aŭ oni volas malpermesi sekson al malkapabluloj, oni devas ŝanĝi sian konduton, kaj helpi ilin pretigi al memstara vivo.[13]
La konduto de kapablisto similas al neinformita ulo, sed oni ofte povas senti malicon.
Personala konduto:
Kapablisto donas al malkapabluloj etikedon: vi malgajnis. Se la malkapablulo akordas al kliŝo, li estas nefortuna kaj malfeliĉa, sed bonkora, kiu estas dankema por amo kaj kunsento. Se ne, li estas tre rara kaj mirinda kazo.
En komunumo:
En fabeloj tradicie bonaj karakteroj estas belaj, malbonaj malbelaj. En tiuj fabeloj oni ne povas esti bona, se li estas malbela, monstra aŭ groteska. Oni kunigas tiun ankaŭ kun timo kaj forto. Fabeloj kiel Peter Pan povas pligrandigi timon de infanoj kontraŭ malkapablaj adultoj.
En tiuj komunumoj plimulto pensas, ke malkapabluloj povas malpli, do ili suferas, kaj bezonas tempon, atenton, flegon, pedagogan kaj financan helpon. Ĝi ankaŭ pensas, ke ili estas neutilaj, do ili devas esti dankemaj por helpo, kiu estas ŝarĝo por ĝi. Ĝi malpermesas kritikon kontraŭ ĝia konduto, kaj ili devas postuli neniun.
Tiu konduto ne nur supozas, sed ankaŭ evolvas senhelpecon.[18] Ili ne estas okupitaj, ili igas subtenbezonaj, do konvinko pri ilia nekompeteco plifortiĝas.
En socio ĉiu havas plian rolon. Kapablisma socio pensas pri malkapabluloj nur kiel malkapabluloj, kaj eĉ forgesas, ke ili estas ankaŭ homoj. Do malfermiĝas demandoj, ke permesi malkapablulojn geedziĝi, havus seksumon, aŭ povas eduki infanojn malkapablulo?
Tiel pensante oni atribuas superecon al normoj de plimulto pri sano, korpo kaj menso. Kiuj ne povas esti tial kiel la normoj priskribas, tiuj iĝas malaltvaloraj. La fenomeno apartenas al tipaj subpremaj fenomenoj.
Laŭ Birgit Rommelspacher diskrimiado ne nepre distordas membildon. La malkapablulo devas pripensi, prie li decidas, kial kaj en kiu baras lin konstruaĵoj kaj homa ĉirkaŭaĵo: Ne rulseĝo estas tro larĝa, sed la pordo tro mallarĝa. Alia problemo estas dusenco, kiam oni povas atribui du aŭ pli sencon al gesto aŭ frazo. Akompana nelingva komunikado ne ĉiam helpas. Oni povas diri Ĝis revido! al blindulo tute normale. Tiu povas senci, ke la partnero volas konduti kun li normale; aŭ li priridas blindulon sekrete. Oni povas sin defendi, se:
Diskriminantoj postulas implicite privilegiojn. Ili ne rekonas tiun, sed diskrimitoj jes, ĉar ili renkontas ĝin ĉiŭtage. Se iĝas publika malamikeco, ili tamen defendas iliajn privilegiojn en pliaj manieroj:
En la Angla oni uzas vortojn kiel ableism kaj disablism. Laŭ Gregor Wolbring, profersorasistento de Calgary Universitato ableism estas aro de konceptoj, kaj disablism estas praktiko.
Ĝenerale ableismo estas aro da kredoj, konceptoj kaj praktikoj, kiuj bazas sur la kredo, ke kapabloj, korpo, kontaktoj, kaj ŝajno de tiuj havas bazan rolon. Ableism favoras iujn kapablojn, kiujn ĝi projektas kiel bazajn. Ĝi agnoskas tiujn malforton aŭ mankon kiel malpli valora ŝtato. Disablism manifestiĝas per diskriminado, subpremado, aŭ ofendo, kiu estas sekvo de kredo, ke homoj sen iuj bazaj kapabloj havas pli malaltan rangon.[19]
Laŭ Fiona Campbell disablism plifortas diskriminadon inter kapabluloj kaj malkapabluloj, distancigas malkapablulojn, kaj markas ilin kiel aliuloj. Apartena scienco estas Disability Studies.
Alternativo de kapablismo estas kunvivo kun respekto al aliaj homoj, kiuj povas esti kapabluloj aŭ malkapabluloj. La plimulto ne opinias malkapablulojn kiel sarĝon, sed kiel alie funkcionantajn homojn. Al ili mankas iuj kapabloj, sed pli gravas aliaj, kiujn li havas. Iam ili bezonas helpon, sed kiu ne? Ĝi pensas ankaŭ, ke oni povas igi malkapabla. Ĝi helpas, ke ankaŭ malkapabluloj povas labori, kaj memstare vivi.
Poemo de Christian Fürchtegott Gellert el 18a jarcento demonstras tiun per blindulo kaj paralizita ulo. Ili helpas la alian. La blindulo portas la paralizitan homon, kiu helpas lin orienti. Laŭ la poemo ili kapablas al iu, al kiu unu aŭ la alia mem ne. Ili ne bezonas helpon de aliaj.[20]
Kapablismo estas esprimita ankaŭ per vortoj. Tiu povas manifestigi en ofendaj vortoj, aŭ en ofenda akcento. Reago estas, ke oni faras vortojn, kiuj akcentas, ke oni ne volas ofendi. Ekzemplo estas, ke oni deiĝas homon kaj lian malkapablon, kiu ne plaĉas al ĉiu malkapabluloj. Ekzemple oni diras Angle person with autism, kaj Germane Mensch mit Blindheit.[21] Iuj lingvoj uzas vortojn kiel malkapablo aŭ handikapo ankaŭ en aliaj sencoj. Germane estas malkapabla behindert, kiu signifas barita; Hispane ĝi estas minusvalidos, kiu signifas ankaŭ malplivaloran. Angle ĝi estas disabled, kiu signifas malkapablon, sed oni prefere proponas esprimon differently abled, kiu signifas alie kapablan.
Movadoj de malkapabluloj komencis en 1970aj jaroj. Ili volas similiĝi al movadoj de afro-amerikuloj. Ili faris akcionojn kaj uzis matricojn por atenti la plimulton. Ekde tiu estas pliaj grupoj fonditaj.
Gusti Steiner priskribis, kiel lia grupo por movmalkapabluloj demonstris por alireblaj konstruaĵoj, vojoj kaj veturiloj. Ili faris blokadojn, kritizis iujn oficojn, kaj haltis tramon, en kiu unu demonstranto provis igi per rulseĝo. Li moviĝis antaŭ de tramo, kaj klariĝis, ke veturiloj en urbana trafiko ne estis konstruitaj por movmalkapabluloj.
Oni povas ataki decidojn de homoj, homgrupoj aŭ aŭtoritatoj en konstituciaj landoj, se oni trovas diskriminadon kontraŭ malkapabluloj.
En Svislando la federacia tribunalo decidis kontraŭ decido de kantono Zürich, kiu rifuzas doni ŝtatanecon al intelekte malkapabla virino, ĉar ŝi ne povas labori. Zürich volis tiel antaŭmalhelpi pagi 100 000 frankon kiel socialan subtenon. Ŝi estis rifuĝinto, kaj ĝis tiam alia organizado pagis la subtenon. Züricha tribunalo respektis ekonomian argumentadon, sed federacia ne. La virino ne havus ŝancon akiri ŝtatanecon pri ŝia malkapablo, ĉar ŝi ricevis subvencion pro ŝia malkapablo. Se tiu estus ununura malhelpo kontraŭ ŝtataneco, ankaŭ ŝia homa digno estis nerespektita, ĉar tiu estis traktita nur ekonomie.[22]
Oni povis trovi kapablismon en iuj partoj de Eŭropo per opiniosondo. Datoj ne subtenas, ke ĝi disvastiĝus aŭ plifortus. Laŭ artikolo de Die Zeit en 2002 ekde 1969 kaj 2000 estis tiuj ŝanĝoj:
Se en Germanio kreskus kapablismo, oni devus supozi, ke la demandintoj respondis ne laŭ iliaj opinio, sed laŭ socia normo.[23]
Hans Wocken, laboranto de kuracpedagogia institucio de Hamburga Universitato faris opiniosondon por rekoni kaŝitan kapablismon. Ĝi enhavis tiujn demandojn:[24]
Demandintoj respondis demandon pri najbaroj negative rare, demandon pri naskiĝado negative ĉirkaŭe 25%. Demando pri eŭtanazio estis en 60% respondita per jes.
En printempo de 2008 oni testis popolojn de membrolandoj de Eŭropa Unio. Laŭ 35% fortas kapablismo en lia lando, kaj laŭ 10% estas tre disvastigita en lia lando. Laŭ 67% de demanditoj estis kapablismo malpli disvastigita en 2008 ol en 2003. Laŭ fartolisto (1-10) estas malkapabla najbaro taksita je 9,1; gvidanta malkapabla politikisto je 8,0.[25] 83% estas por malembarasado, kiuj estas specialaj aranĝoj por ekvalaj ŝancoj.[26]
Do en Eŭropa Unio estas kapablismo ne la plej pli forta formo de diskriminado; eĉ la plimulto defendas malkapablulojn.
Stijn Baert, profesoro de Ghent Universitato faris grandan korespondantan ekzamenon. Li sendis 768 kandidatiĝadon por postenoj en nomo de freŝaj diplomatiĝintoj. Tiujn postenojn povis ankaŭ blindaj, surdaj aŭ aŭtistaj kandidatoj plenumi samkiel kapabluloj. Ili tamen ricevis je 48% malpli pozitivan reakcion, ol samaj, sed kapablaj kandidatoj.[27]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.