From Wikipedia, the free encyclopedia
Lingva diskriminacio estas diskriminacio de personoj pro maljusta traktado bazita nur sur ilia lingvo aŭ lingvouzo[1], ankaŭ konata kiel glotofobio (fr: glottophobie[2]). Ĝi okazas ĉiufoje kiam homoj pli fortaj, pli potencaj, pli kleraj, pli riĉaj parolas en siaj gepatraj lingvoj al aliaj alilingvaj homoj, kiuj provu kompreni kaj provu respondi, se ili kapablas. Temas pri maljusta traktado de aliaj homoj, kiu estas same antikva kiel sklaveco, malalta taksado de virinoj, senpuna mortigo de malfortuloj, ekonomia ekspluatado de malfortaj landoj, rasismo, kaj similaj maljustaj praktikoj[3].
Ĝi povas ankaŭ prezentiĝi en la plivalorigo de iu lingvo kompare al aliaj, alivorte rasismo kun lingvaj argumentoj aŭ lingvismo[4]. Konscio pri lingva diverseco kaj evitado de senkonscia diskriminacio surbaze de lingvo estas samgrava por socia egaleco kiel konscio pri la eblaj efikoj de sekso, raso, handikapo, religio aŭ seksa orientiĝo[5].
La hegemoniaj interesoj de grandaj potencoj ĉiam manifestiĝis lingve, aperintaj en la formo de instruado de siaj lingvoj. Dum la tempoj de la Ligo de Nacioj estis franca vetoo kontraŭ Esperanto, kaj en la 21-a jarcento la angla lingvo regas la mondon. Tiu ĉi dominado kreas diskriminacion. Universala Esperanto-Asocio atentigas regule pri diskriminacio surbaze de lingvo[6], specife kaj sagace malpermesata en la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar "plenaj homaj rajtoj inkluzivas lingvajn homajn rajtojn, kiuj formu bazon por reciproka respekto kaj kunlaboro. Lingvaj politikoj estas esenca parto de la agado por homaj rajtoj por preventi diskriminacion, kaj por konstrui komunajn komprenojn pri la gravaj defioj kiujn frontas la homaro." [7][8]
Ĉar lingva diskriminacio estas ofta kaj kutima formo de diskriminacio, pretervidita kaj foje eĉ banaligita sen ke iu ajn rimarkas ĝin[9], la franca lingvisto Philippe Blanchet opinias la terminon Glottophobie (franca por lingvofobio) estas preferinda al la esprimo "lingva diskriminacio" (trovebla en la versioj en aliaj lingvoj de ĉi tiu Vikipedio-paĝo) por riveli ĉi tiun maljustecon en la konscienco de la publiko[10]. La frazo "Lingva Diskriminacio" eble sugestas, ke temas pri lingvoj kiuj estas diskriminaciataj, anstataŭ la homoj, kiuj uzas ilin.
Tiu termino estis kreita en la 1980-aj jaroj fare de lingvisto Tove Skutnabb-Kangas, kiu difinis lingvismon kiel "ideologioj kaj strukturoj, kiuj estas uzataj por legitimi, efiki kaj reprodukti neegalan dividon de potenco kaj rimedoj inter grupoj, difinitaj surbaze de lingvo aŭ lingvaĵo". "Senhavigi homojn de potenco kaj influo pro ilia lingvo, pri tio lingvismo temas fundamente"[11]. Tiu formo de diskriminacio referencas al antaŭjuĝoj, malestimo aŭ ne objektive pravigita malakcepto al alia(j) lingvo(j) kaj iliaj parolantoj.
Bazita sur diferenco en lingvo, persono povas aŭtomate juĝi pri la edukado, socia statuso, karaktero aŭ aliaj trajtoj de alia persono. Ĉi tiuj perceptitaj juĝoj povas tiam konduki al maljusta traktado de la individuo. Fari konkludojn pri ies raso surbaze de lingvouzo ne necese estas rasisma. Se iu surbaze de tiu konkludo agas en diskriminacia maniero tiam potenciale ekestas lingvorasismo. Ekzemple en la filmo "Sorry to Bother You", nigra telemarketisto sukcesas nur post kiam li komencas paroli kiel blankulo (kun "blanka voĉo").[12].
Ofte ĝi implikas lingvojn respektive esprimmanierojn de malplimultoj aŭ de difinitaj sociaj grupoj. Ĉar en Esperantio la denaskaj parolantoj ne havas privilegian statuson, tio donas al parolantoj de Esperanto pli demokratan perspektivon[13]. Estas multaj kontraŭdiskriminaciaj proponoj kaj mezuroj por strebi al rasa egaleco, protekti fiŝojn kaj plantojn, kial ne lingvaj kontraŭdiskriminaciaj mezuroj por protekti lingvan diversecon. Ingrid Pillier en ŝia libro pri "lingva diverseco[14] kaj socia justeco", ŝi ekzamenas lingvon kiel ilo de eksludo, diskriminacio kaj malavantaĝo kaj esploras kio povus esti la enhavo de lingva justeco[15].
La Eŭropa Komisiono kontraŭ Rasismo kaj Maltoleremo (ECRI) de la Eŭropa Konsilio dissendis rekomendon ke lingvo-diskriminacio konstituas formon de rekta kaj nerekta rasismo[16].
Samkiel la germana "linguizismus", la pola "Lingwicyzm", ankaŭ la esperanta termino "lingvismo" devenas de la angla linguicism. Tiu termino estis enkondukita de Tove Skutnabb-Kangas[17] kaj Jim Cummins en la 1980-aj jaroj.
Tove Skutnabb-Kangas kritikis kaj la malrespekton al dulingveco kaj la neglekton de infanoj de fremda denaska lingvo (ekzemple turkaj infanoj en Germanio). Cummins konstatis, ke multajn homojn timigas la imago, ke dua lingvo malpliigu ilian kompetentecon pri la unua lingvo. En la franca lingvo Philippe Blanchet kreis ankaŭ novan terminon: 'glottophobie' (lingvofobio), ĉar por krei konsciiĝon nova termino necesus.
Analogaj al lingvismo estas aliaj -ismoj kiel seksismo, rasismo, naciismo. En la nederlanda oni eĉ kreis la neologismon 'rosisme' (rufismo) por indiki la malestimon al homoj kun rufa hararo. Lingvismo manifestiĝas per diskriminacio de alilingvaj aŭ plurlingvaj homoj. Kvankam la nederlandlingva vikipedio parolas pri taalracisme (lingvorasismo), lingvismo tamen diferencas de rasismo per tio, ke la sciata(j) lingvo(j) estas determinata(j) ne genetike, sed per la edukado. Problemo estas ke dulingveco kutime tuŝas nur la regresan lingvon kaj ne la hegemonan aŭ ekspansian lingvon, kiu en la praktiko ofte kondukas al unuflanka dulingvismo. Pascale Casanova, esploristo kaj literatura kritikistino, kiu havas nenion kontraŭ individua dulingvismo, asertas ke ju pli granda la kolektiva dulingvismo[18] etendiĝas kaj la lingvoj interkontaktiĝas kaj interpenetras unu la aliajn des pli la lingva superregado funkcias[19][20][21].
Lingvismo konkrete esprimiĝas per malavantaĝoj, sub kiuj homoj suferas pro ilia parolata aŭ skribata lingvo. Tio koncernas ne nur la lingvon laŭ oficialaj difinoj, sed ankaŭ dialektojn kaj akĉentojn. Tia diskriminacio okazas ekzemple en dungado, sed ankaŭ en ĝeneralaj situacioj de la socia vivo. En lia esplorado Philippe Blanchet, la aŭtoro de la libro Discriminations : Combattre la glottophobie (Diskriminacioj: kontraŭbatali la lingvismon),[2] sciis rikolti relative malmulte da ekzemplojn de lingvismo koncerne al aliaj lingvoj. Kontraŭe li kolektis multege da ekzemploj ligitajn al la diskriminacioj en rilato al ies lingvaĵo, dirmanieroj ktp. Jen ekzemplo :
Inter la ekzemploj de lingvoj kiuj estis objekto de diskriminacio en la pasinteco menciieblas la kopta lingvo, la eŭska, la kimra. Plue ankaŭ la diskriminacio de la tamiloj en Srilanko[23].
Lingvismo tendencas kaŭzi malfacilaĵojn en la lernado kaj uzado de aliaj lingvoj ol la nura dominanta lingvo. El historia vidpunkto ĉi tio fontas el la sento kaj konduto de supereco kiun havas grupoj kiuj estas ekonomie kaj socie pli privilegiaj[33]. La lingvismo tendencas ankaŭ al supervalorigo de la unulingveco, kvankam oni scias ke homoj kiuj kreskas plurlingve, sendepende de la koncernaj lingvoj, lernas ĝenerale multe pli facile aliajn lingvojn ol unulingvanoj. Estas multe pli facile pasi de la lernado de du al pli da lingvoj ol pasi de unu lingvo al dua lingvo.
La temo lingvismo speciale gravas en lernejoj kie unuflanke necesas doni al gelernantoj scion pri la elektebla(j) aŭ elektita(j) lernolingvo(j), dum aliflanke respekti iliajn gepatrajn lingvojn. Konata metodo por tio estas instrui ĉiujn lernantojn en (la) loka lingvo, sed anstataŭigi la instruadon en la unua fremdlingvo per instruado en la denaska ne-enlanda lingvo.
La kopirajto baras la tradukeblojn de naciaj kulturproduktoj (filmo, libro), ekzemple malgraŭ ke la traduko pretas por aperigi la libron "Hari Poter" tiu libro ne povas aperi en Esperanto pro merkataj kondiĉoj kiuj reguligas la kopirajton.
Vidu ankaŭ lingva malegaleco en la filmindustrio.
Homoj kiuj sciencumas en malriĉa lando aŭ apartenas al malriĉa socia tavolo, parolas nehegemonian lingvon kaj kreskis en neokcidenta kulturo, suferas fortan bremsadon, kiu malfaciligas disvastigi iliajn ideojn, proponojn kaj eltrovojn. Rezulte, la scienca mondo ŝajnas havi nur unu kanalon, kiu parolas angle, fortigas okcidentan manieron rigardi+pensi+esti en la mondo, elstarigas kelkajn esploristojn aŭ esplortemojn kaj forĵetas, kaŝas aŭ neglektas la ceterajn[34].
Por altiri tutmondan studentaron en multaj landoj universitataj programoj angliĝas. Alilingvaj studentoj demandas ke ili ricevu ĉiujn bultenojn kaj regulojn en la angla. Tiele universitatoj fariĝas kvazaŭ tradukagentejo. Profesoroj kaj asistantoj investas en ĉi tiuj programoj, sed tial havas malpli da tempo por la programoj en la lingvo(j) de la propra lando. La tiel faritaj elspezoj fakte celis helpadon al studentoj kiuj spertas malfacilaĵojn. Tiele la mono fluas al la administrado de programoj kiuj ĉefe celas la pli riĉajn studentojn. Angligo en la realo iras je la kosto de demokratio[35].
Lingvoj estas egalvaloraj, sed la socia kunteksto en kiu komunikado okazas, kaŭzas malegalecon inter lingvoj[36] ekzemple lingvo kun la pli alta statuso pro ĝia uzo en pli da kuntekstoj kaj socie pli gravaj kuntekstoj ankaŭ plej ofte fariĝas la lingvafrankao inter homoj kiuj ne parolas la saman lingvon. Tiu lingva malegaleco kutime estas plifortigita pere de lingvopolitiko kiu hierarkie difinas la lingvon plej prestiĝan kiel la plej altranga en la socia ordo.
Nuntempe estas multegaj sciencaj revuoj kiuj ne faras lingvan korektadon de la publikigataj artikoloj. Aliflanke, anglaj kaj usonaj sciendaj revuoj kune kun aliaj renomaj sciencaj revuoj kun firma tradicio rifuzas kontribuojn verkitaj en proksimuma angla lingvo[37].
Laŭ la studo The manifold costs of being a non-native English speaker in science (La multoblaj kostoj de esti ne-denaska angla parolanto en scienco) de Tatsuya Amano kaj aliaj, la uzo de la angla kiel la komuna lingvo en sciencoj prezentas gravan malhelpon por ne-anglalingvaj esploristoj. Ĉi tiu studo, bazita sur enketo de 908 esploristoj en medicinaj sciencoj, komparas la necesan penon por sciencaj agadoj en la angla laŭ la lingva kaj ekonomia origino de la esploristoj. Ĝi rivelas ke ne-anglaj parolantoj, precipe ĉe la komenco de siaj karieroj, investas pli da tempo en legado, verkado kaj disvastigo de siaj esploroj. Necesas agnoski tiujn malegalecojn kaj proponi solvojn por maksimumigi ilian kontribuon al la scienco[38].
Studoj [39] montras komparon de la komunikado en fremdaj landoj inter turistoj kaj lokaj loĝantoj. En landoj kiuj multe dependas de turismo, de kiuj multaj estas en la Tria Mondo, estas kutima ke la turistoj malofte deziras akomodi sin al la komunikadostilo de la indiĝenoj nek havas la kompetentecon paroli en la loka lingvo. Aliflanke, la loka ekonomio de tiuj landoj kaj la perlaboron de ĝiaj civitanoj forte dependas de ĉi tiuj turistoj. Sekve, estas granda bezono akomodi la komunikajn stilojn de la turistoj.
Ankaŭ politikistoj estas sub la premo de lingva alkonformigo, ĉar por altiri la atenton de la internacia amaskomunikilaro la sola maniero estas la uzo de la reganta lingvo, nuntempe ĉefe la angla, alie neniu eksterlanda TV-stacio muntos frazon en sia elsendo[40]. Ankaŭ en la Eŭropa Unio la uzado de la lingvoj estas politike sentema. La germanoj kaj aŭstroj forrestis protese de neformala Eŭropa Ministrara Konsilio en Finnlando en julio 1999, ĉar en antaŭa renkontiĝo estis parolata nur la angla, franca kaj kelkfoje finna lingvoj. Por Germanio - la plej granda en ĉiuj: lando, loĝantaro, lingvo kaj ekonomio - la rajto uzi sian propran lingvon estas afero de principo[41].
Internacie parolante, denaskaj anglalingvanoj ekzemple havas ofte preteratentitan avantaĝon super la aliaj 90 elcentoj de la monda loĝantaro[42] - apenaŭ favora al la libera fluo de dudirekta informinterŝanĝo inter ĉiuj civitanoj tra la mondo, kiam partopreno en la plej multaj landoj estas limigita al malgranda alte edukita elito, kaj eĉ iam sole kiel duarangaj partoprenantoj kompare al denaskaj parolantoj (laŭ esprimeblo, facileco de partoprenado kaj risko ŝajni ridinde farente lingvajn erarojn)[43].
La 'Komitato de Neregistaraj Organizaĵoj pri Lingvoj' fondita en majo 2022 de la konferenco de NRO-j en konsultaj rilatoj kun la UN al kiu aniĝis pli ol 20 NRO-j, celas doni pli grandan atenton al lingvaj aferoj, al lingva egaleco kaj la forigo de lingva diskriminacio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj mem[44].
Esperanto estas ligita al defendado de ĉiuj homoj kiuj estas diskriminaciataj pro la uzo de iu lingvo.[45] Tial Esperanto prezentiĝas kiel integriga elemento por pli justa nacia kaj internacia lingvopolitiko.
Diversaj institucioj aŭ firmaoj ofte preferas dungi denaskajn parolantojn de la angla. Tio povas esti rigardata kiel formo de lingva diskriminacio. Post atentigo pri lingva diskriminacio (en 2002) de la Brusela Komunikadcentro (BKC) al la Eŭropa Komisiono, la eŭropaj institucioj sekve komencis ŝanĝi la vortigon denaska parolanto de la angla al denaska aŭ denask-nivela parolanto de la angla, kio signifas la anstataŭigon de rekta diskriminacio per malrekta diskriminacio. Ĉar la prefero de anglalingvanoj estas pravigebla per la nuntempe tre forta rolo de tiu ĉi lingvo, oni ne nepre devas rigardi tian preferon kiel malpermesitan (rektan aŭ nerektan) diskriminacion.
Tuj kiam denaskaj kaj ne-denaskaj parolantoj interparolas, denaskaj parolantoj ofte ne kundividas la tn.'komunikan ŝarĝon' kaj metas la respondecon pri sukcesa komunikado nur sur la ŝultroj de ne-denaskaj parolantoj. Ne estas nur la nivelo de la lingva kapableco de ne-denaska parolanta eksterlanda laboristo kiu povas kaŭzi problemojn kun denaske parolantaj kolegoj. Ilia dunganto ankaŭ povus konsciigi siajn dungitojn pri la utilo sekvi kurson de interkultura edukado kaj komunikado[46].
Aliflanke la ekzisto de Esperanto montras, ke avantaĝigo de la parolantoj de unusola nacia lingvo ne estas nepre necesa. Sekve el esperantista vidpunkto la esprimo lingva diskriminacio estas pli bone pravigebla ol el neesperantista vidpunkto. Kvankam nuntempe ankoraŭ ne grandskale uzata tra la mondo, Esperanto tamen celas helpi superi lingvan diskriminacion pere de pli da lingva justeco por ke en la mondo ĉiu rajtu paroli sian lingvon sen premo kaj altrudo de ies lingvo, sed laŭ pli da egaleco inter parolantoj por ke ĉiuj lingvoj vivu[3] kaj estiĝu kulturo de vera plurlingveco.
Delatoj sub: Lingva Festivalo → Rolludo pri lingvopolitiko
En kelkaj landoj (ekzemple en Brazilo) estas tute normale, ke ne ĉiuj civitanoj havas la saman denaskan lingvon; tie la koncepto de lingvismo aŭ lingva diskriminacio estas malfacile komprenebla.
En aliaj landoj, kie la plimulto de la civitanoj nur parolas unu lingvon (la solan kaj oficialan), la koncepto estas same malfacile komprenebla.
Ankaŭ kiam ĵurnalistoj helpe de ĉeestanta interpretisto intervjuas homojn pere de komuna lingvo inter la ĵurnalisto kaj la interpretisto, la televidaj spektantoj ne videbligas la interpretiston kaj tiel donas al la spektantoj la impreson ke la intervjuinto kaj la ĵurnalisto scipovas interparoli senpere pro tio ke la intervjuinto almenaŭ pasive komprenus la lingvon kiun uzas la ĵurnalisto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.