Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La European Language Equality Network (ELEN) aŭ en Esperanto: Eŭropa Reto por Lingva Egaleco estas eŭropa ne-registara organizo (NRO) kiu estas aktiva ĉe la eŭropa nivelo kaj kiu celas protekti kaj antaŭenigi malpli uzatajn eŭropajn lingvojn (minoritajn lingvojn) t.e. regionaj lingvoj, malplimultaj lingvoj, endanĝerigitaj lingvoj, kun-oficialaj lingvoj kaj naciaj lingvoj de malgrandaj nacioj.
European Language Equality Network | ||
---|---|---|
ne-registara organizaĵo | ||
Komenco | 2011 vd | |
Antaŭe | Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj vd | |
Geografia situo | 48° 16′ 41″ N, 3° 34′ 22″ U (mapo)48.2781-3.5729 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Carhaix-Plouguer | |
Situo | Finistère | |
Adreso | 6 plasenn Gwirioù Mab-Den,Ti ar Vro, 29270 Karaez | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | international non-profit association | |
ELEN estis fondita post la malfondo de la Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj, ne-registara organizo kun similaj celoj fondita en 1982 kaj fermita en 2010.
ELEN precipe kontribuis al la lanĉo de la Protokolo por la Garantio de Lingvaj Rajtoj de San Sebastián[1], kiu enlistigas konkretajn rimedojn por certigi respekton al lingvaj rajtoj en Eŭropo, same kiel al la Digital Language Diversity Project (Cifereca Lingva Diverseca Projekto), projekto por krei kaj kunhavigi ciferecan enhavon uzante malplimultajn lingvojn[2].
ELEN grupigas la plejparton de la iama EBLUL-membroj kaj multaj pliaj civilaj sociaj organizoj tra Eŭropo. Nuntempe, ELEN reprezentas 44 lingvojn kun 60 membro-organizaĵoj en 20 Eŭropaj ŝtatoj[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.