Remove ads
fikcia eterne 12-jara knabo From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter Pan estas fikciulo elverkita far Skota aŭtoro kaj teatroverkisto James Matthew Barrie (1860–1937). Li verkis de infanamikecoj kaj la propra vivo. Post la morto de lia pli aĝa frato David - la plej ŝatata de la patrino - ŝi ade rememorigis la morton de infano, kiu suferis pro infana propsika nekresko kaj eventuale naneco malgraŭ manko de nek malnutro nek infektoj. Li altiĝis ĝis nur 147 cm kaj montriĝis en postmorta ekzameno post 60a jarvivo ke li neniam adoleskiĝis .[1]
Peter Pan | |
---|---|
fikcia homo • literatura rolulo • rolulo en fantasta filmo • fikciulo en televida serio | |
Kreita de | James Matthew Barrie |
Verko | Peter Pan Peter Pan, or The Boy Who Would Not Grow Up Peter Pan in Kensington Gardens Peter Pan in Scarlet |
Rolita de | Nina Boucicault, Betty Bronson, Maude Adams, Mary Martin, Robin Williams, Jeremy Sumpter, Robbie Kay, Levi Miller |
Informoj | |
Eble sama | Peter Pan |
Sekso | vira |
Loĝloko | Neverland, Kensington Gardens |
Malamikoj | Captain Hook |
Bubo kiu flugas kaj magie malkonsentas plenkreskiĝi, Peter Pan pasas sian ĉiaminfanecon aventurante sur la malgranda insulo de Neniamlando kiel la ĉefo de la knabaro aŭ la Perditaj Knaboj, foje renkontante feojn kaj piratojn, kiel la Kapitano Hoko kaj malofte kun normalaj knaboj de la ekstera mondo.
Krom la du verkoj fare de Barrie, la fikciularo aperis oftege en amaskomunikiloj kaj aĉetaĵoj.
Peter Pan unue aperis en The Little White Bird (Blanka Birdeto), 1902 romano por plenaĝuloj. Post la sukcesega teatraĵo kiu aperis en 1904, la publikistoj, prenis ĉapitrojn 13-18 de Blanka Birdeto kaj republikis ilin en 1906 titolante Peter Pan en Kensington Gardens, kun la aldono de desegnoj de Arthur Rackham.[2]
La teatraĵo Peter Pan, or The Boy Who Wouldn't Grow Up (Petro Pajno, aŭ la Knabo kiu neniam plenkreskiĝis, pligrandigita en romano, publikiĝis en 1911 kiel Peter kaj Wendy, kaj poste kiel Peter Pan kaj Wendy.
Peter Pan poste aperis en multaj versioj, postversioj, kaj antaŭversioj, filmoj kiel la de 1953 bildstrifilmo de Walt Disney, muzikteatraĵoj, aktorfilmoj kiel Hook (1991), Peter Pan (2003 kun Jeremy Sumpter) kaj Pan (2015), kaj romano Peter Pan in Scarlet (2006). Li ankaŭ aperas en multaj aliaj verkoj, pro tio ke la kopirajto jam ĝisfiniĝis en plejparto de mondaj landoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.