From Wikipedia, the free encyclopedia
José Luis SAMPEDRO SÁEZ (naskiĝis la 1-an de februaro 1917 en Barcelono, mortis la 8-an de aprilo 2013 en Madrido) estis kataluna kaj hispana verkisto en la hispana kaj ekonomikisto.
Li naskiĝis kiel filo de kuba patro kaj alĝeria patrino, baldaŭ post lia naskiĝo la familio translokiĝis al Tanĝero, kie ili vivis ĝis li 13-jariĝis. Post studado de politiko kaj ekonomiko - perturbita de la Hispana Enlanda Milito - li iĝis profesoro de la Madrida universitato en Alcalá de Henares. Li disvolvis elstaran karieron en tiu fako ĝis la 70-aj jaroj.
Li verkis romanojn kaj teatraĵojn kaj estas unu el la plej gravaj kaj sukcesaj aŭtoroj de nuntempa Hispanio. Lia libro La sonrisa etrusca (La etruska rideto) rapide atingis la unuan rangon en la hispana furorlisto 1985. Dum la 1980-aj jaroj li konis literaturan gloron, sed tiam li estis jam pli ol sesdekjaraĝa, tamen ege populara kaj akceptata kiel afabla kaj interesa homo de la simpatio de la publiko.
Depost 1990 Sampedro estas membro de Real Academia Española.
En 2012 la Madrida Universitato eldonis libron omaĝe al Sampedro, kun du poemoj kaj unu prozaĵo tradukitaj al kvardek lingvoj, inter kiuj Esperanto. La poemojn. "Lerno-kanto" kaj "Kredo" tradukis Miguel Fernández, kaj la prozaĵon, "Navigado inter libroj", tradukis Antonio Valén [1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.