From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernst Ingmar BERGMAN [ingmar berjman] (naskiĝis la 14-an de julio 1918 en Uppsala, mortis la 30-an de julio 2007 en Fårö) estis sveda reĝisoro, produktoro kaj scenaristo por filmoj, teatraĵoj, televido kaj radio.
Li estas agnoskita kiel unu el la plej bonkvalitaj kaj influaj kinistoj el ĉiuj tempoj,[1][2][3][4] kaj estas fama ĉefe pro filmoj kiaj La sepa sigelo (1957), Sovaĝaj fragoj (1957), Persona (1966), Flustroj kaj krioj (1972), kaj Fanny kaj Alexander (1982).
Bergman reĝisoris ĉirkaŭ ses dek filmojn kaj dokumentajn filmojn por kineja publikigo kaj por televido, plej el kiuj estis same verkitaj de li mem. Li reĝisoris ankaŭ ĉirkaŭ 170 teatraĵojn. El 1953, li formis povegajn kreivajn partnerecon kun sia plen-tempa direktoro de fotografio Sven Nykvist. Inter sia kompanio de aktoroj estis Harriet Andersson kaj Bibi Andersson, Liv Ullmann, Gunnar Björnstrand, Erland Josephson, Ingrid Thulin kaj Max von Sydow. Plej el liaj filmoj estis filmitaj en Svedio, kaj nombraj filmoj el Såsom i en spegel (Kiel spegule, 1961) antaŭen estis filmitaj en la insulo de Fårö. Liaj verkoj ofte temas pri morto, malsano, fido, perfido, vaku-sento kaj frenezeco.
Ingmar Bergman naskiĝis en Uppsala kiel filo de luterana pastro Erik Bergman, kiu poste iĝis kapelano de la Reĝo de Svedio, kaj Karin Åkerblom, filino de stokholma familio el deveno de Valonoj.[5][6] Li pasigis la plej grandan parton de sia junaĝo en diversaj lokoj, fine en Stokholmo, tie kie lia patro laboris kiel pastro. Laŭ propra deklaro li estis edukita laŭ la luteranaj konceptoj "peko, konfeso, puno, pardono kaj graco". Tiuj temoj aperas ankaŭ en liaj filmoj. Interese, la patrineco de Karin Åkerblom estas pridubata; laŭ iuj li estis filo de iu Hedvig Sjöberg kaj estis ŝanĝita anstataŭ mortnaskita ido de Karin[7].
Li kreskiĝis kun siaj pli aĝa frato Dag kaj fratino Margareta ĉirkaŭita de religia bildaro kaj diskutado. Lia patro estis konservativa paroĥestro kun striktaj ideoj de patreco. Ingmar estis enfermita en malhelaj ĉambretoj pro "malobservoj", kiel pisi ĉe lito.
Lia patro komencis sian pastran oficadon en la malsanulejo de Upsalo, poste estis paroĥestro de la preĝejo Hedvig-Eleonora en Stokholmo kaj fine vikario de la reĝa kortego. Kvankam li estis elstara oratoro, li havis ekscitiĝeman temperamenton, kiel Bergman mencias en sia biografio: "Ni ne rajtis fajfi, ni ne rajtis promeni kun la manoj en la poŝoj. Subite li decidis ekzameni nin pri iu leciono, kaj kiu stumblis, estis punita. Li tre suferis pro sia ege delikata aŭdosenso. Fortaj bruoj ekscitis lin"[8]. Erik donis al sia filo severan edukon, kies spuroj troveblas en ties filmoj. Lia patrino "havis ekscesan laborŝarĝon, estis nerve streĉita, malbone dormis, uzis fortajn dormigilojn, kiuj havis kromefikojn kiaj maltrankvileco kaj anksio"[9].
Kvankam edukita en strikta luterana hejmo, Bergman poste asertis ke li perdis sian fidon kiam aĝis ok jarojn, kaj tion konstatis dum la farado de Nattvardsgästerna en 1962.[10] Lia intereso en teatro kaj kino ekis tuje: "Naŭjaraĝa, li ŝanĝis areton de stanaj soldatoj por magia lanterno, havaĵo kiu ŝanĝis la iradon de lia vivo. Post unu jaro, li estis kreinta, ludante per tiu ludilo, privatan mondon en kiu li sentis sin komplete hejme, li asertis. Li komponis sian propran scenejaron, marionetojn, kaj lumefektojn kaj faris pupajn produktaĵojn por teatraĵoj de Strindberg en kiuj li parolis ĉiujn partojn."[11][12]
Bergman ĉeestis en la lernejo Palmgren kiel adoleskanto. Liaj lernejaj jaroj estis malfeliĉaj,[13] kaj li rememoris ilin malfavore en postaj jaroj. En letero de 1944 pri la filmo Hets (konata kiel Ŝtormo aŭ Frenezeco), kiu starigis polemikon pri la stato de la svedaj altlernejoj (kaj kiun Bergman estis verkinta),[14] la direktoro de la lernejo nome Henning Håkanson verkis, inter aliaj aĵoj, ke Bergman estis estinta "problemiga infano".[15] Bergman verkis en respondo ke li ege malŝatis la emfazon al hejmlaboro kaj ekzamenado de sia formala lernado.
En 1934, 16jaraĝa, li estis sendita al Germanio pasigi la somerajn feriojn ĉe familiaj amikoj. Li ĉeestis en Nazi manifestacio en Weimar kie li vidis Adolf Hitler.[16] Li poste verkis en Laterna Magica (La magia lanterno) pri la vizito al Germanio, priskribante kiel la germana familio surmetis portreton de Hitlero sur la muro ĉe lia lito, kaj ke "dum multaj jaroj, mi estis ĉe la flanko de Hitlero, ĉarmita de liaj sukcesoj kaj trista pro liaj malvenkoj".[17] Bergman komentis ke "Hitlero estis nekredeble karisma. Li elektrigis la homamason. ... La Naziismo kiun mi estis vidinta ŝajnis amuza kaj juneca".[18] Bergman faris du kvin-monatan temperojn en Svedio de deviga militservo.[19]
En 1936 Bergman kverelis kun la patro pro iu amafero, foriris de la gepatroj kaj ekvivis sola. De 1937 ĝis 1940 li studis arton, literaturon kaj teatran sciencon en la Stokholma Universitata Kolegio (kiu poste iĝos Universitato de Stokholmo) kaj samtempe jam laboris kiel reĝisoro en diversaj amatoraj teatraĵoj.[20] Li ne gradiĝis, verkis nombrajn teatraĵojn kaj operon. En 1940 li iĝis asista direktisto de la "Reĝa Opera Teatro", sen salajro. Unu el la dancistinoj subtenis lin, ĝis li ricevis la postenon de sufloristo je tridek kronoj ĉiuvespere. Pro tiu ekonomia sekureco li povis dediĉi sin al verkado. En 1942, li ricevis oportunon reĝisori unu el siaj scenaroj, nome La morto de Kaspar. La teatraĵo estis vidita de membroj de la kompanio Svensk Filmindustri, kiu poste proponis al Bergman postenon por labori en scenaroj. Li edziĝis kun Else Fisher en 1943.
La kinkariero de Bergman startis en 1941 per sia laboro reverkante scenarojn, sed lia unua ĉefa atingo okazis en 1944 kiam li verkis sian unuan propran scenaron (Hets) por Ŝtormo (aŭ Frenezo), filmo reĝisorita de Alf Sjöberg. Kun sia verkado de la scenaro, li estis ankaŭ nomumita asista direktoro de la filmo. En sia dua membiografia libro, Images: My Life in Film, Bergman priskribas la filmadon de la eksteraĵoj kiel sia faktul filmoreĝisora premiero.[21] Tiu filmo starigis polemikon pri la sveda formala edukado. Kiam Henning Håkanson (la estro de la altlernejo kie Bergman studis) verkis leteron post la publikigo de la filmo, Bergman, laŭ la fakulo Frank Gado, reagis per respondo kiu aludis al la aserto de Håkanson ke la studentoj "kiuj ne akceptis arbitran preskribon de valoroj meritis la kruelan neglekton fare de la sistemo".[14] Bergman asertis ankaŭ en tiu letero ke li "malamegis lernejon kiel principo, kiel sistemo kaj kiel institucio. Kaj mi ne deziris definitive kritiki mian propran lernejon, sed ĉiujn lernejojn."[22][23] La internacia sukceso de tiu filmo kondukis al la unua oportuno de Bergman por reĝisori. La unua filmo reĝisorita de li estis Kris, farita en 1946. Dum la venontaj dek jaroj li verkis kaj reĝisoris pli ol dekduo da filmoj, inter kiuj Prizono (Fängelse) en 1949, Segaĵoj kaj brilaĵoj (Gycklarnas afton) kaj Somero kun Monika (Sommaren med Monika), ambaŭ el 1953.
Internacian famon li akiris en 1955, pro la filmo Sommarnattens leende ("rideto de somernokto"), kiun Bergman reĝisoris kaj kiu estis prezentita en la 9-a Festivalo de Cannes kaj gajnis premion pro "poezia humuro" kaj estis nomumita por la Ora Palmo. Tiu sukceso donis al Bergman la eblon realigi alian planon: Li deziris filmigi sian unuaktaĵon "lignopentraĵo" (Trämålning), kiun li verkis en 1954. Lia produktisto, kiu antaŭe rifuzis subteni tiun planon, nun konsentis je la kondiĉo, ke la realigo daŭru ne pli ol 30 tagojn. Tiel Bergman en 1957 kreis la filmon La sepa sigelo (Det sjunde inseglet), bazitan sur "lignopentraĵo". Tiu filmo gajnis la specialan premion de la ĵurio en la 10-a Festivalo de Cannes, kune kun "la kanalo" (Kanał) de Andrzej Wajda. Bergman skribis pri la filmo: "Ĝi estas filmo malsama, kiun mi tre ŝatas, ĉar ĝi estis farita per malmultege da rimedoj kaj apelacias al viveco kaj amo."[24].
Sendube eĉ pli fama kaj pli grava por la internacia famo de Bergman estis la filmo "Arbara fragejo" (Smultronstället), kompletigita en 1958 dum periodo de intensa teatra aktivado de la aŭtoro. Li tiom engaĝiĝis pri ĝi, ke fine de la registrado necesis lin enhospitaligi pro nerva elĉerpiĝo. La filmo estas serena meditado pri vivo kaj morto, estis nomumita por la Ora Palmo kaj ricevis Oran Urson de la Festivalo de Berlino, la premion de la kritiko de la Festivalo de Venecio, kaj aliajn premiojn por Bergman kaj por la aktoro Victor Sjöström.
Bergman baldaŭ resaniĝis kaj en 1958 kreis la filmon "Proksime al vivo" (Nära livet) kaj en 1959 "la vizaĝo" (Ansiktet). "La vizaĝo" gajnis la specialan premion de la ĵurio de la Festivalo de Venecio pro "la plej bona direktado, originaleco poezia kaj stilo". En tiuj jaroj, kiam ekfunkciis la sveda televido, Bergman kreis la kontribuaĵojn Venetianskan, Rabies kaj 'Oväder. Bergman plu estis produktiva dum la venontaj du jardekoj. El la komenco de la 1960-aj jaroj, li pasigis multon de sia vivo en la sveda insulo Fårö, kie li faris kelkajn filmojn.
Post "la vizaĝo" Bergman permesis al si tempon de paŭzo, finante sian kunlaboron en la urba teatro de Malmö kaj bremsante sian kinan aktivadon. Anstataŭe li engaĝiĝis pri teatra turneo al Parizo kaj Londono. La 1-an de septembro 1959 li edziĝis la kvaran fojon, kun la pianisto Käbi Laretei. Kun ŝi li havis filon Daniel Sebastian, al kiu li kelkajn jarojn poste dediĉis sian filmeton Daniel. Amiko de Bergman, Manne Fant, iĝis direktoro de la Svensk Filmindustri (sveda filmindustrio) kaj proponis al li kunlaboron kiel art-konsilisto. En 1960 Bergman eniris sian periodon vere kinematografian, per la filmo "virgulina fonto" (Jungfrukällan), kiu baziĝas sur sveda balado el la 14-a jarcento kaj gajnis la Akademian Premion.
Komence de la 1960-aj jaroj Bergman reĝisoris tri filmojn kiuj esploris la temon de fido kaj dubo en Dio, nome Tra malhela spegulo (Såsom i en Spegel, 1961), Vintrolumo (Nattvardsgästerna, 1962), kaj La silento (Tystnaden, 1963). Kritikistoj kreis la ideon ke la komunaj temoj en tiuj tri filmoj faris ilin ia trilogio aŭ kina triptiko. Bergman dekomence respondis ke li ne planis tiujn tri filmojn kiel trilogio kaj ke li ne povas vidi komunajn temojn en ili, sed poste li ŝajnis adopti tiun ideon.[25] Li faris parodion de Fellini en 1964, Ĉiuj tiuj virinoj (För att inte tala om alla dessa kvinnor).[26]
En 1966, li reĝisoris Persona, filmo kiun li mem konsideris unu el siaj plej gravaj verkoj. La tre eksperimenta filmo ricevis kelkajn premiojn, kaj multaj konsideras ĝin kiel lia majstroverko. Aliaj elstaraj filmoj de tiu periodo estas La fonto de la virgulino (Jungfrukällan, 1960), Horo de lupo (Vargtimmen, 1968), Honto (Skammen, 1968) kaj Pasio (En Passion, 1969). Li kaj lia direktoro de fotografio nome Sven Nykvistfaris specialan uzadon de la koloro karmezino por Flustroj kaj krioj (1972), kiu estas inter la plej laŭdataj filmoj de Bergman. Li produktis etende ankaŭ por la sveda televido tiam. Du elstaraj verkoj estis Scenoj de geedzoj (Scener ur ett äktenskap, 1973) kaj La magia fluto (Trollflöjten, 1975).
La 30an de Januaro 1976, dum trajnado de la verko de August Strindberg nome Dödsdansen (Mortodanco) ĉe la Reĝa Dramateatro en Stokholmo, li estis arestita de du policanoj kaj akuzita je imposta fraŭdo. La efiko de tiu afero sur Bergman estis detruiga. Li suferis nervan krizon kiel rezulto de humiligo, kaj estis enhospitaligita pro stato de profunda deprimo.
La esplorado estis fokusita sur transiro en 1970 de 500,000 svedaj kronoj (SEK) inter la sveda kompanio de Bergman nome Cinematograf kaj ties svisa filio nome Persona, nome ento kiu estis uzata ĉefe por pago de salajroj por eksterlandaj aktoroj. Bergman dissolvigis Persona en 1974 post ricevi averton de la Sveda Centra Banko kaj post informi pri la enspezon. La 23a de Marto 1976, la speciala akuzisto Anders Nordenadler nuligis la akuzon kontraŭ Bergman, dirante ke la supozita delikto ne havas juran bazon, dirante ke ĝi estus kiel "akuzi kontraŭ persono kiu estus ŝtelinta sian propran aŭton, pensante ke ĝi estas alies".[27] Ĝenerala Direktoro Gösta Ekman, estro de la Sveda Interna Impostoservo, defendis la malsukcesan esploradon, dirante ke tiu esplorado temas pri grava jura materialo kaj ke Bergman estu traktita ĝuste kiel ajna alia civitano. Li montris bedaŭron ke Bergman estis forlasinta la landon, espere ke Bergman estas "pli forta" persono tiam kiam la esplorado estis montrinta ke li ne faris ajnon maljustan.[28]
Kvankam la akuzo estis nuligita, Bergman iĝis senkonsola, timante ke li neniam denove reĝisoros. Spite plendojn fare de la sveda ĉefministro Olof Palme, de altaj publikaj gravuloj, kaj estroj de la kinindustrio, li promesis neniam labori en Svedio denove. Li forfermis sian studion en la insuloj Ferooj, suspendis du anoncitajn filmoprojektojn, kaj iris al mem-decidita ekzilo en Munkeno, Germanio. Harry Schein, direktoro de la Sveda Filminstituto, ĉirkaŭkalkulis la tujan perdon en dek milionoj da svedaj kronoj (kronor) kaj en centoj de laborpostenoj perditaj.[29]
Bergman poste konsideris dum mallonge la eblon labori en Usono; lia venonta filmo, La serpenta ovo (1977) estis german-usona produktaĵo kaj lia dua angla-lingva filmo (la unua estis de 1971 nome The Touch). Tiu estis sekvata de brit-norvega kun-produktaĵo (Höstsonaten, 1978) en kiu stelulis Ingrid Bergman, kaj alia (Aus dem Leben der Marionetten, 1980) kiu estis brit-germana kun-produktaĵo.
Li portempe revenis al sia hejmlando en 1982, por reĝisori Fanny kaj Alexander (Fanny och Alexander). Bergman asertis ke tiu filmo estus la lasta por li, kaj ke poste li fokusiĝos al la reĝisorado de teatro. Post tio li verkis kelkajn filmajn scenarojn kaj reĝisoris nombrajn televidajn specialajn programojn. Kiel ĉe antaŭa laboro por televido, kelkaj el tiuj produktaĵoj estis poste prezentitaj en teatroj. La lasta tia laboro estis Saraband (2003), nome postaĵo al Scener ur ett äktenskap kaj reĝisorita de Bergman kiam li estis 84 jarojn aĝa.
Kvankam li plue laboris el Munkeno, meze de 1978 Bergman jam estis superinta iom el sia amareco kontraŭ la registaro de Svedio. En Julio de tiu jaro li vizitis Svedion, kaj celebris sian sesdekan naskiĝtagon en la Ferooj, kaj parte pluigis sian laboron kiel direktoro ĉe la Reĝa Drama Teatro. Por honorigi lian revenon, la Sveda Filminstituto lanĉis novan Premion Ingmar Bergman por estis atribuita ĉiujare al elstareco en filmofarado.[30] Ankoraŭ, li restis en Munkeno ĝis 1984. En unu el la lastaj ĉefaj intervjuoj kun Bergman, farita en 2005 ĉe la Ferooj, Bergman diris ke spite esti aktiva dum la ekzilo, li estis efektive perdinta ok jarojn de sia profesia vivo.[31]
Komence de la 1960-aj jaroj, Bergman estis translokiĝinta al Fårö, kaj loĝis tie ĝis sia morto, escepte de kelkaj jaroj ĉirkaŭ 1980, kiam li loĝis en Germanio pro la konflikto kun la svedaj impostaj aŭtoritatoj. Li estis geedziĝinta kvinfoje kaj estas patro de naŭ gefiloj. Li estas bopatro de sveda reĝisoro-aŭtoro Henning Mankell. Li ne parencas al sveda aktorino Ingrid Bergman.
Krom kinoreĝisorado Bergman ankaŭ surscenigis teatraĵojn: 1944 – 1946 en la urba teatro de Helsingborg, 1946 – 1949 en Göteborg, 1952 – 1959 en Malmö, 1960 – 1966 en la Reĝa drama-teatro en Stockholm. Bergman retiriĝis el filmofarado en Decembro 2003.
Li mortis en sia domo sur insulo Fårö la 30-an de julio 2007 (samtage kiel la epoka itala kinisto Michelangelo Antonioni) kaj estis entombigita apud la preĝejo de Fårö. Li suferis kirurgan operacion ĉe ripo en Oktobro 2006 kaj same suferis malfacilan rekuperon. Li mortiĝis dum dormado[32] je aĝo de 89; lia korpo estis trovita en sia hejmo.[33]
Bergman ĝenerale estas agnoskita kiel unu el la grandaj majstroj de moderna kino, kune kun Akira Kurosawa kaj Federico Fellini. Li ofte laboris kun la renomaj aktoroj Liv Ullmann kaj Max von Sydow. Liaj filmoj havas ekzistadisman etoson, ofte temas pri morto, soleco kaj la malfacilaĵoj en la kunvivado de paroj.
Lia kino-arto influis kinistojn en la tuta mondo (Woody Allen, David Lynch, Stanley Kubrick, Lars von Trier, Andrej Tarkowski, Chan-wook Park kaj multajn aliajn).
Bergman disvolvigis personan "repertuaran kompanion" de sveda geaktoraro kiu ripete stelulis en liaj filmoj, formita de Max von Sydow, Bibi Andersson, Harriet Andersson, Erland Josephson, Ingrid Thulin, Gunnel Lindblom, Bengt Ekerot, Anders Ek, kaj Gunnar Björnstrand, ĉiu el kiuj aperis en almenaŭ kvin filmoj de Bergman. La norvega aktorino Liv Ullmann, kiu aperis en naŭ el la filmoj de Bergman kaj en unu televida filmo (Saraband), estis la lasta kiu aliĝis al tiu grupo (en la filmo Persona), kaj finfine iĝis la plej forte asocia kun Bergman, kaj arte kaj persone. Ili kunhavis filinon, nome Linn Ullmann (naskiĝinta en 1966).
Bergman eklaboris kun Sven Nykvist, sia direktoro de fotografio, en 1953. Ambaŭ disvolvigis kaj pluhavis laboran rilaton de sufiĉa forto kiu permesis al Bergman ne okupiĝi pri la kompono de filmaĵo ĝis la tago antaŭ la filmado. Matene de la filmado, li nur dum mallonge parolis kun Nykvist pri la maniero kaj kompono kiun li deziris, kaj poste lasis Nykvist labori, evitante interrompon aŭ komenton ĝis la studado post-produktada de la laboro de la venonta tago.
Ingmar Bergman ricevis entute 58 kinopremiojn, jen la plej distingaj:
En la kategorio Plej bona ne-usona filmo jenaj Bergman-filmoj ricevis Oskaron:
Bergman mem priskribas sian personon jene:
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.