From Wikipedia, the free encyclopedia
Ingrid BERGMAN (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1915, mortis la 29-an de aŭgusto, 1982) estis sveda aktorino.
Ingrid Bergman naskiĝis en Stokholmo. Ŝi studis aktoradon en sia hejmurbo, kaj post kelkaj filmoj en Svedio ŝi en 1939 iris al Hollywood. Grandan renomon ŝi gajnis pro la filmo Casablanca, kie ŝi kune kun Humphrey Bogart prezentis unu el la plej famaj amoparoj de la kinohistorio. Oskarojn ŝi gajnis en 1945 pro Gaslight, en 1957 pro Anastasia kaj en 1975 pro Murder on the Orient Express.
En la jaro 1948 ŝi ŝokis la publikon komencante amaferon kun la itala reĝisoro Roberto Rossellini kaj naskante idon de li (unu el iliaj idoj poste estos fama aktorino Isabella Rossellini) antaŭ ol ŝi estis divorcita de sia edzo, la kuracisto P. Lindström. La edzeco kun Rossellini daŭris de 1951 ĝis 1957, kaj ankaŭ ŝia tria edzeco kun la produktoro L. Schmidt fiaskis. En la jaro 1982, je sia naskiĝtago, ŝi mortis en Londono pro kancero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.