Indonezio
insula ŝtato en Sud-Orienta Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Indonezio estas insula ŝtato en Sud-Orienta Azio lime al Oceanio, kaj inter la Hinda Oceano kaj la Pacifika Oceano, kiu etendiĝas sur kelke da pli grandaj insuloj – Sumatro, Javo, Celebeso, partoj de insuloj Borneo kaj Nov-Gvineo – kaj sur miloj de pli malgrandaj insuloj (krom aliaj la "insuloj de spico" – Molukoj). Entute temas pri pli ol 17 000 insuloj. Indonezio estas la plej granda insula lando de la mondo kaj la 14a plej granda lando laŭ areo, je 1 904 569 km². Kun ĉirkaŭ 267 milionoj da personoj, ĝi estas la 4-a plej loĝata lando en la mondo kaj la plej loĝata lando kun majoritato de islamanoj. Javo, nome la plej loĝata insulo de la mondo, estas hejmo de pli ol la duono de la tutlanda loĝantaro.
La suverena ŝtato estas prezidenta, konstitucia respubliko kun elektita Parlamento. Ĝi havas 34 provincojn, el kiuj kvin havas specialajn statusojn. La landa ĉefurbo, nome Jakarta, estas la du plej loĝata urba areo en la mondo. La lando kunhavas landlimojn kun Papuo-Nov-Gvineo, Orienta Timoro, kaj la orienta parto de Malajzio. Aliaj najbaraj landoj estas Singapuro, Vjetnamio, Filipinoj, Aŭstralio, Palaŭo, kaj de Barato Andamanoj kaj Nikobaroj. Spite ties grandan loĝantaron kaj tre dense loĝataj regionoj, Indonezio havas vastajn areojn de naturo kiuj subtenas unu el la plej altaj niveloj de biodiverseco.
La indonezia arkipelago estis tre valora regiono por komerco ekde almenaŭ la 7a jarcento kiam Ŝriviĝajo kaj poste Maĝapahito komercis kun entoj el kontinenta Ĉinio kaj el la Hinda subkontinento. Lokaj regantoj laŭgrade absorbis eksterlandajn influojn ekde fruaj jarcentoj kaj Hinduaj kaj Budhismaj regnoj floris. Sunaismaj komercistoj kaj Sufiismaj fakuloj alportis Islamon, dum eŭropanoj enkondukis kristanismon pere de koloniismo. Kvankam foje interrompitaj pro la interveno de la portugaloj, francoj kaj britoj, la nederlandanoj estis la plej hegemonia kolonia povo dum multo el sia 350-jara ĉeesto en la arkipelago. La koncepto de "Indonezio" kiel nacio-ŝtato aperis komence de la 20-a jarcento[1] kaj la lando proklamis sian sendependecon en 1945. Tamen nur en 1949 Nederlando agnoskis la suverenecon de Indonezio post armita kaj diplomata konflikto inter ambaŭ.
Indonezio konsistas el centoj da diversaj indiĝenaj etnaj kaj lingvaj grupoj, el kiuj la plej granda estas la Javanoj. Oni disvolvigis unuigan identecon el la moto Bhinneka Tunggal Ika ("Unueco en diverseco" laŭvorte, "multaj, sed unu"), difinitan per unu nacia lingvo, etna diverseco, religia plurismo ene de islam-majoritata loĝantaro, kaj historio de koloniismo kaj ribelo kontraŭ tiu. La ekonomio de Indonezio estas la 16a plej granda en la mondo laŭ MEP kaj la 7a enkalkulante la aĉetopovon. La lando estas membro de kelkaj multflankaj organizoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj, Monda Komerca Organizo, Internacia Monfonduso, G20, kaj fonda membro de la Movado de Nealiancitaj Landoj, de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj, de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaborado, de la Orientazia Pintokunveno, de la Azia Infrastrukturinvesta Banko, kaj de la Organizo de Islama Kunlaborado.