Ĝakarto
ĉefurbo kaj provinco de Indonezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝakarto aŭ (Jakarta, oficiale konata kiel Speciala Ĉefurba Regiono Ĝakarto (indonezie Daerah Khusus Ibu Kota Jakarta), estas ĉefurbo kaj havenurbo de respubliko Indonezio. Ĝi estas la plej loĝata urbo en Indonezio kaj unu el plej loĝataj aglomeraĵoj en la mondo. Ĝi estas same la ekonomia, kultura kaj politika centro de la lando.
Ĝakarto (Daerah Khusus Ibukota Jakarta) | |||
indonezie Jakarta | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Daerah Khusus Ibukota Jakarta | |||
Moto: Jaya Raya (venka kaj prosperanta) | |||
Kromnomo: La granda durio | |||
Ŝtato | Indonezio | ||
---|---|---|---|
Insulo | Javo | ||
Subdivido | 6
- Norda Jakarto - Suda Jakarto - Okcidenta Jakarto - Orienta Jakarto - Centra Jakarto - Miloj da Insuloj | ||
Historiaj regionoj | Granda Barato, Taruma reĝlando Tarumanagara, Reĝlando Sunda | ||
Flughaveno | Flughaveno Halim Perdanakusuma | ||
Tipo de urbo | Aglomeraĵo | ||
Memorindaĵoj | 5
- Moskeo Istiqlal - Nacia Monumento - Palaco Merdeka - Taman Mini Indonesia Indah - Muzeo Wayang | ||
Turo | Ĝakarta Turo | ||
Maro | Java maro | ||
Situo | Ĝakarto | ||
- alteco | 7 m s. m. | ||
- koordinatoj | 06° 12′ 00″ S 106° 48′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 740,28 km² (74 028 ha) | ||
- de lando | 662,33 km² (66 233 ha) | ||
- de akvo | 6 977,5 km² (697 750 ha) | ||
Loĝantaro | 9 580 000 (2010) | ||
- de metropolo | 26 600 000 | ||
Denseco | 12 941,05 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 26 600 000 loĝ./km² | ||
Fondo | 5-a jarcento | ||
- oficiala estiĝo | 22-a de junio 1527 | ||
Urbestro | Heru Budi Hartono
(ekde 17-a de oktobro 2022) | ||
Horzono | WIB / OIT (UTC+7) | ||
Poŝtkodo | 1xxx0 | ||
Telefona antaŭkodo | +62 21 | ||
Situo enkadre de Azio
| |||
Situo enkadre de Indonezio
| |||
Divido de la ĉefurba regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Jakarta | |||
Retpaĝo: www.jakarta.go.id | |||
Portalo pri Indonezio | |||
Ĝi situas ĉe la Ĝakarta golfo sur la nordokcidenta marbordo de insulo Javo. En decembro de 2012 la urbo havis 9'761'407 loĝantojn en la propra urbo [1] kaj 13'194'000 kun la aglomeraĵo. Ĝi estas ne nur la plej loĝata urbo en Indonezio sed ankaŭ la plej loĝata en Sudorienta Azio.[2] La oficiala metropola areo, konata kiel Jabodetabek (nomo formita per la kombino de la komencaj silaboj de Jakarta, Bogor, Depok, Tangerang kaj Bekasi), estas la dua plej granda en la mondo.
Establita en la 4a jarcento, la urbo iĝis grava komerca havenurbo por la Sunda Regno. Ĝi estis de facto ĉefurbo de la Nederlanda Hindio (konata kiel Batavia tiam, respektive Batavio). Nuntempe la ĉefurbo pluestis la ĉefurbo de Indonezio ekde la sendependeco de la lando esti deklarita en 1945. La urbo estas nune la sidejo de la Sekretariaro de ASEAN.
Ĝakarto estis listita kiel mondurbo en la esplorado de 2008 fare de la Globalization and World Cities Study Group and Network (GaWC).[3] Baze sur esplorado fare de la Brooking Institute, en 2011 la ekonomia kresko en Ĝakarto rangis la 17a inter la 200 plej grandaj urboj de la mondo, saltinte el ĝis rango de 2007 kiel la 171a. Ĝakarto kreskis pli rapide ol Kuala Lumpur, Pekino kaj Bangkoko.[4]