Durio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Durio (latine Durio) estas frukto kiun produktas tropika arbo klasifikita en la familio malvacoj aŭ bombakacoj depende de la fonto. Ĝis nun, oni malkovris 30 speciojn kies naskiĝareo situas en Sud-Orienta Azio, sed nur 9 el ili estas fruktodonaj. Durio zibethinus estas la ununura specio disponebla en la internacia merkato. Temas pri manĝebla ovoforma fruktego kies cirklo povas mezuri ĝis 40cm. Ĝi ĝenerale kreskas alte sur la portanta arbo kaj falas fortege grunden ekde kiam ĝi estas matura pro sia granda pezo (ĝis 5 kg). La durio enhavas tre fajnan guston kiu similus al kruda kamemberto kun nuancoj de ananaso kaj ajlo, kaj laŭ kelkaj ĝi ankaŭ elvokas buteron. La frukto ankaŭ ellasas tre fortan odoron kiu estas ĉu repele naŭza ĉu nekredeble alloga laŭ la opinioj. Ĝi estas ofte konsiderita la Reĝo de la Frukto de multaj personoj kaj interalie aparte ŝatita de la instinktomanĝantoj.
Durio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Frukto de la Durio zibethinus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Estas aktuale 30 identigitaj specioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La nomo venas el la Indonezia lingvo (Durian) kaj signifas "Dornhava".
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.