norma vario de la malaja lingvo, oficiala en Indonezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La indonezia lingvo (indonezieBahasa Indonesia) estas aŭstronezialingvo parolata plejparte en Indonezio, kie ĝi estas oficiala. Memnomiĝo estas Bahasa Indonesia. Ekster Indonezio oni ofte nomigas ĝin simple "Bahasa", tamen tio ne estas ĝusta, ĉar ties traduko estas simple "lingvo". Ĝi havas 17-30 milionojn da denaskaj parolantoj, kaj pli ol 140 milionoj parolas ĝin kiel duan lingvon. La indonezia lingvo fakte estas normigita formo de la malaja lingvo, al kiu ĝi ege similas. Se oni konsideras ambaŭ lingvojn kiel unu solan, oni povus konkludi ke temas pri unu el la plej parolataj lingvoj en la mondo. La Japana imperio, okupaciante Nederlandan Azion dum la Dua Mondmilito, favoris kreon de komuna azieca lingvo, anstataŭ la nederlanda lingvo, por indonezianoj. La ideologia komenco de la indonezia lingvo estis la tiel nomata Sumpah Pemuda (la "Ĵuro de la Junuloj") de la 28-an de oktobro 1928, fare de la partoprenantoj de la dua nacia Junularkongreso en Ĝakarto, en kiu tiu lingvo estis proklamita kiel la lingvo de estonta sendependa Indonezio.
Rapidaj faktoj malaja lingvo, Lingvistika klasifiko ...