maro From Wikipedia, the free encyclopedia
La Java maro estas longa, malprofunda maro en sudorienta Azio, ĉe la okcidenta rando de la Pacifika Oceano.
La Java maro havas averaĝan profundon de 40 ĝis 50 metroj[1] (la plej granda profundo estas 200 metroj en la mara oriento) kaj kovras areon de inter 367 000 kaj 433 000 kvadrataj kilometroj, depende de la specifa difino[2].
Ĝi estas ĉirkaŭata de la insuloj Borneo en la nordo, Javo en la sudo, Sumatro en la okcidento kaj Sulaveso en la oriento. El tiuj la insulo Borneo estas parto de tri ŝtatoj, Indonezio, Malajzio kaj Brunejo, la aliaj ĉiuj apartenas al Indonezio, sed ĉar la bornea marbordo kiu tuŝas la Javan maron ekskluzive estas en la indonezia parto de la insulo (nomata Kalimantano), la tuta maro konsideratas parto de Indonezio.
En la sudokcidento la Sunda Markolo konektas la Javan maron kun la Hinda Oceano. En la nordokcidento, la Karimata Markolo konektas kun la Sudĉina maro, en la nordoriento, la Makasara Markolo kun la Sulavesa maro. Oriente situas la Floresa maro kaj sude la Balia maro. La Lomboka Markolo estas markolo kiu konektas la Javan maron al la Hinda Oceano, kaj estas situa inter la insuloj Bali kaj Lombok.
Inter la marbordoj de tiuj grandaj limigaj insuloj, pluraj pliaj, pli malgrandaj insuloj kaj insularoj situas en la areo de la Java maro, kiel ekzemple la insulo Bawean, la insuletoj Kepulauan Karimunjawa (el 27 unuopaj insuloj) kaj Kepulauan Seribu (indonezie "Mil Insuloj", sed fakte estas "nur" proksimume 130).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.