Balio estas indonezia insulo oriente de Javo. La insulo konsistigas la plej grandan parton de samnoma provinco Balio, kiu krome ankoraŭ ampleksas kelkajn pli malgrandajn apudajn insulojn. La provinco apartenas al la administra regiono Sudorientaj Insuloj (indonezie Nusa Tenggara), la indonezia parto de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. Ĝi estas populara celo de turistoj, kaj fama pro ĝia aparta masaĝa kaj muzika stiloj. Balio havas propran balian lingvon (Bahasa Bali).
Ĉi tiu artikolo temas pri insulo. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Balio (provinco). |
Balio Bali | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Insularo | Sudorientaj Insuloj (indonezie Nusa Tenggara), la indonezia parto de la Malgrandaj Sundaj Insuloj | |
Geografia situo | 8° 20′ S, 115° 5′ O (mapo)-8.335115.088055555563142 | |
Longo | 153 km | |
Larĝo | 112 km | |
Areo | 5632 km² | |
Plej alta loko | monto Agung 3 142 m | |
Administrado | parto de samnoma provinco Balio en Indonezio | |
Ĉefa loko | Denpasar | |
Balio estas 153 km longa kaj 112 km larĝa, kaj havas 4,3 milionojn da loĝantoj. Malsame al la ĉefe islama Indonezio, la balianoj estas ĉefe hinduoj. Preskaŭ ĉiu baliano parolas kaj la balian kaj la indonezian.
Ekologio
Biogeografie Balio troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando. Ĝi estas parto de la Korala Triangulo, la plej biodiversa zono de la maroj, kun rimarkinda diverso de fiŝoj, testudoj, kaj rifkoraloj.[1][2]
Balio situas apud la Linio de Wallace je ĝia okcidenta flanko[3] kaj tial havas azian faŭnon, kun malmulta aŭstralazia influo, pli komunan kun Javo ol Lomboko.[4] La sulfura kakatuo, kiu apartenas al ĉefe Aŭstralazia familio, estas escepto. Estas proksimume 280 specioj de birdoj, interalie la endemia kaj draste endanĝera Balia sturno. Aliaj estas la kamphirundo, nigranuka oriolo, nigra rakedvosta arbopigo, kresta serpentaglo, arbapuso, orienta eŭristomo, rizbirdo, azia marabuo, longvosta lanio, griza mikterio, pacifika hirundo, ruĝpuga hirundo, sankta arbalciono, maragloj, artamoj, sudazia kaprimulgo, cikonibeka arbalciono, piknonoto kaj granda egretardeo.
Dum la Plejstoceno kaj Holoceno, Balio verŝajne estis la hejmo de pluraj mamulegoj. La leopardo kaj la endemia Balia tigro estis en Balio ĝis la frua 20-a jarcento. Nuntempe leopardoj troviĝas nur en Javo, kaj Baliaj tigroj estas formortintaj; la lasta sekura registro estas mortpafito en 1937, kvankam la subspecio eble pluvivis ĝis la sekva aŭ postsekva jardeko.[5] Plantmanĝaj mamulegoj inkludis bantengojn kaj gigantajn tapirojn (laŭ supozo, ke ili atingis la Linion de Wallace),[6] elefantojn,[7] kaj rinocerojn.[8]
Oni oftege renkontas sciurojn sed malpli ofte aziajn palmocivetojn, kiuj ankaŭ estas ekspluatataj en kafaj bienoj en produktado de civetkafo. Vespertoj estas diversaj, kaj eble plej fame renkontataj ĉe Goa Lawah (Templo de la Vespertoj), kie ili estas adorataj de lokanoj kaj altiras turistojn. Ili ankaŭ troveblas ĉe aliaj kavernaj temploj, ekzemple ĉe Strando Gangga. Du specioj de simioj enloĝas. La longvosta makako, loke kera, estas tre ofta ĉirkaŭ homaj loĝejoj kaj temploj, kie ili kutimiĝas al ricevado de manĝaĵoj de homoj, precipe ĉe tri "simiarbaraj" temploj, kiaj la populara en Ubud. Lokanoj ofte malliberigas ilin kiel dorlotbestojn. La presbito Trachypithecus auratus, loke lutung, endemia de Javo kaj proksimaj insuloj kiel Balio, estas multe pli malofta kaj pli malfacile videbla.
Inter la insulaj reptilioj estas la reĝa kobro kaj retbilda pitono, kaj rapidkura lacertego, la akva varano.
La buntaj koralrifoj apud la marbordo, kun popularaj subakviĝejoj kiel Tulamben, Amed, Menjangan, kaj apud la najbara insulo Nusa Penida, loĝigas grandan gamon de marbestoj, ekzemple la akcipitrobekan martestudon, molaon, mantarajon, Gymnothorax javanicus, Bolbometopon muricatum, martelŝarkojn, Carcharhinus amblyrhynchos, Sphyraena spp., kaj marserpentoj. Oni ofte renkontas delfenojn apud la norda marbordo proksime al Singaraja kaj Lovina.[9]
La plej oftaj grandaj arboj estas: banjanoj, jakvoj, kokosoj, bambuoj, kaj akacioj. Multaj floroj videblas: estas hibiskoj, plumerioj, bugenviloj, belegaj eŭforbioj, oleandroj, jasmenoj, nimfeacoj, lotusoj, rozoj, begonioj, orkideoj kaj hidrangeoj. En pli altaj kaj humidaj teroj, ekzemple ĉirkaŭ Kintamani, viglas iuj filikarboj, ĉapelfungoj, kaj eĉ pinoj. Valoraj kulturplantoj inkludas: multajn variojn de rizo, Salacca zalacca, mangostanojn, maizon, Kintamanian oranĝon, kafon, kaj akvan spinacon.[10]
- Koralrifo kaj fiŝoj apud Nusa Lembongan
- Sunsubiro ĉe la strando de Jimbaran
- Terasoj de rizo ĉe Gunung Kawi
- Templo Tanah Lot
- Balia dancistino, Ramajano 2014
- Fungo-strando, Nusa Lembongan
- Kecak-dancistoj
- Sonĝo-strando, Nusa Lembongan
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.