Griza mikterio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Griza mikterio, Mycteria cinerea, estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Tiu komuna nomo respektas kaj rilatas al la latina scienca nomo, dum la angla komuna nomo Milky Stork, Lakteca cikonio aŭ Laktocikonio, respegulas pli pentrarte la ĝeneralan koloron de la birdo.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Griza mikterio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Mycteria cinerea (Raffles, 1822) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Aspekto


Tiu mezgranda cikonio povas atingi alton de 91 al 95 cm, kun flugillongo de 43.5-50 cm, supra bekobordo de 19.4-27.5 cm, tarsolongo de 18.8-25.5 cm kaj vosto de 14.5-17 cm.[1] Ambaŭ seksoj estas similaj. La plumaro estas ĝenerale blankeca kontraste kun nuda senpluma ruĝeca al rozkoloreca vizaĝo kaj ĉirkaŭokula kaj ĉe bekobazo kaj longaj brilaj malhelverdecaj-nigrecaj vosto kaj flugoplumoj. Ankaŭ la rozkoloraj kruroj estas longaj, kio klare videblas dumfluge, same kiel la fortikeco de kolo kaj beko.
Distribuado
Tiu specio loĝas en Kamboĝo, duoninsula Malajzio kaj la indoneziaj insuloj de Sumatro, Javo, Bali, Sumbavo, Sulaveso kaj Buton.
Manĝo
Griza mikterio manĝas ĉefe fiŝojn, amfibiojn kaj malgrandajn rodulojn.
Minacoj
La Griza mikterio estas klasita kiel Vundebla pro perdo de marborda habitato, ĉasado kaj komerco.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.