animala malantaŭa korpoparto From Wikipedia, the free encyclopedia
Vosto (latine cauda) estas la lasta korpoparto malantaŭ la postaj membroj de diversaj vertebruloj, konsistanta el la ekstremo de spino kovrita de muskoloj kaj haŭto. La vosto estas ĉefa karakterizo por vertebruloj, en kiuj ĝi formas la pinton de la vertebraro, sed ĝi ankaŭ ekzistas ĉe kelkaj senvertebruloj, ekzemple skorpioj. Ankaŭ vosto nomiĝas postaĵa plumtufo de birdoj, postaĵa apendico ĉe diversaj bestoj aŭ en figura senco fina parto de io.
Ĝi diferenciĝas forte ĉe mamuloj disde la aliaj korpopartoj, formas transiron de la korpo ĉe la birdoj kaj transiras sen forta diferenco de al korpo ĉe fiŝoj. Ĝia longo dependas de la enhavantaj vertebroj. La vostaj vertebroj (4-6) de birdoj kunfandiĝis al urostilo (unu vostosto), ĉe la homo rudimentiĝis.
La simioj kaj aliaj bestoj uzas la voston por preni branĉojn, moviĝi, grimpi, salti; aliaj bestoj apogas sin per tio (kanguruo). La vosto aŭ senvosteco povas karakterizi bestojn (manksa kato).
La vosto ludas gravan rolon en la flugo de birdoj. Je malaltaj rapidecoj la vosto pliigas la levoforton. La vosto ankaŭ reduktas la kirlojn de la fluorando, kaj estas uzita por stirado kaj stabiligo
Homo ĉasas bestojn, kiel vulpoj, por elmontri iliajn vostojn kaj uzi ilin en la peltindustrio. Ĉevalvosta hararo estas uzata por fari brosojn, farbopenikojn, arĉojn por kordinstrumentoj kiel violono aŭ kontrabaso kaj balailojn de alta kvalito.
Foje homoj tranĉas la vostojn de grandaj purrasaj hundoj, kiel Rotvejla hundo. Iuj asertas, ke la hundo riskas tordi sian spinon se ĝia vosto ne estas tranĉita, ĉar ĝi povas tro forte trafi ĝin. Beleckonkursoj de certaj rasoj postulas vostotranĉon. En kelkaj landoj bestvostotondado estas difinita kiel misuzo, kaj estas malpermesita perleĝe.
Laŭ "Tabuaj vortoj en Esperanto" de Hèctor Alòs i Font kaj Kiril Velkov [1] "vosto" aŭ "vira vosto" estas sinonimo por peniso; "vosti" estas uzata en la Sekretaj Sonetoj de Peter Peneter.
Ekzistas proverboj pri vosto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.