Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pacifika hirundo (Hirundo tahitica) estas malgranda paserina birdo de la familio de Hirundedoj. Ĝi reproduktiĝas en tropika suda Azio el suda Barato kaj Srilanko tra sudorienta Azio kaj la insuloj de suda Pacifiko. Ĝi estas loĝanta nemigranto aparte de kelkaj lokaj sezonaj movoj. Tiu birdo estas asocia kun marbordoj, sed ĝi estas pli kaj pli disvastiĝanta al arbaraj pli altaj teroj.[1]
Pacifika hirundo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pacifika hirundo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hirundo tahitica (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio estas malgranda hirundo 13 cm longa. Ĝi havas tre bluajn ŝultrojn kaj dorson kun pli nigrecaj flugiloj iom brunaj kaj pli bruneca vosto. Ankaŭ la kapo estas blunigra, pli nigra tra la okulo al nigra beko kaj ruĝaj frunto, gorĝo kaj supra brusto, sen nigra brustozono, sed ampleksa ruĝa areo. La subaj partoj estas el blankeca al brunflaveca kun horizontala brunflava strietado kaj pli grizaj flanke. Ĝi diferenciĝas el la Kamphirundo kaj el la tre parenca Aŭstralia hirundo pro sia pli mallonga kaj malpli forkoforma vosto, kiu montras blankecan bildon sube.[1][2]
La Pacifika hirundo konstruas pokalforman neston, konstruita el kotobuletoj, kiel ĉe aliaj membroj de la genro, kolektitaj en sia beko, sub klifokornico aŭ manfarita strukturo kiel konstruaĵo; ponto aŭ tunelo. La nesto estas kovrita per pli milda materialo, kaj la ovodemetado estas de 2 aŭ 3 ovojn, ĝis 4 en Sri-Lanko. Ĝi estas simila laŭ kutimaro al aliaj aeraj insektomanĝantoj, kiel la aliaj hirundoj kaj la nerilataj apusoj. Ĝi estas rapida fluganto kiu manĝas insektojn, ĉefe muŝojn, dumfluge.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.