Protestantismo
branĉo de kristanismo, disiĝinta el Romkatolikismo je 1517 dum Reformacio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Protestantismo (1517- ) estas la dua plej granda branĉo de kristanismo, havante 16% de kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en norda Eŭropo, norda Ameriko, Oceanio kaj suda Afriko. Ĝi estas esence la norda, ĝermana branĉo de kristanismo. Protestantismo ne estas unuigita eklezio sed svarmo de eklezioj, kiuj devenas historie de la ribelo de Lutero, germana monaĥo, kontraŭ la Katolika Eklezio kaj ĝia diboĉo, la tiel nomata Protestanta Reformacio. La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estas Lutero kaj Kalvino.
Rapidaj faktoj grupo de kristanaj konfesioj, Okcidenta kristanismo ...
Protestantismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
grupo de kristanaj konfesioj | |||||
Okcidenta kristanismo | |||||
Komenco | 10-a de novembro 1517 vd | ||||
| |||||
Fermi
La vorto Protestantismo devenas de la Latina vorto protestari = atesti (pri sia fido). La esprimo estiĝis en la periodo de l' Reformacio.
Efektive, Protestantismon oni povas dividi en kelkajn grandajn grupojn de eklezioj:
- la eklezioj, kiuj devenas de la origine anarkiisma movado de la Anabaptismo, kiu poste trankviliĝis ekzemple en la mondvasta movado de l' Menonitoj
- la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭ Lutero: Luteranismo
- la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭ Kalvino: Kalvinismo
- pluraj eklezioj dum internaj diskutadoj kaj disputoj pri la religio dissplitiĝis en novajn (sub)ekleziojn. Plej ofte ĉe Kalvinismo.
- en la 19a kaj precipe en la 20a jc estiĝis multaj novaj protestantaj ekleziaj movadoj, kiel ekzemple Adventismo, Atestantoj de Jehovo, Pentekostismo, ktp.