Ŝablono-Diskuto:Informkesto organizaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Troas la lingve nekutima vorto kaj parametro "formacio", kiu enhave havu la saman signifon kiel la ja ekzistanta parametro "fondodato".
ThomasPusch 05:12, 12. Jul 2010 (UTC)
Laŭ la nuna stato, apliko de la informkesto organizaĵo nepre kaŭzas averton "koordinatoj mankas", kompreneble krom se aparte indikiĝis koordinatoj. Sed kiujn koordinatojn havu tutmonda organizaĵo, aŭ tutlanda organizaĵo kiu havas aktivejojn en multaj partoj de la lando. Eblus klopodi elfosi la geografiajn koordinatojn de la centra oficejo de ĉiu organizaĵo, kies artikolo uzas la informkeston, sed mi dubas ĉu sencas esprimi la ideon kvazaŭ organizaĵo nur ekzistas en la loko de sia centra oficejo. Mi petus, aŭ tute forpreni la aŭtomatismon kiu kreas averton de ne ekzistas indiko de koordinatoj, aŭ almenaŭ meti parametron "koordinatoj = ne", kiu laŭ permana meto de tiu parametro malŝaltas la averton.
Aidas (diskuto) 12:48, 26 Sep. 2013 (UTC)
- Saluton, Aidas. Mi ĵus aldonis la fakte superfluan parametron "koordinato". Ĝia valoro "ne" malaperigas la menciitan mesaĝon. Tio jam bone videblas en la ŝablona dokumentado. Alternative ankaŭ devus funkcii la parametro "latitudo" kun la sama valoro. Sed tion mi ne testis. --Tlustulimu (diskuto) 12:59, 26 Sep. 2013 (UTC)
Mi ĵus demandas min, komparante tiun ĉi ŝablonon kun alilingvaj variaĵoj, ĉu ne sencus kaj praktikus havi parametron "malfondodato" paralele al la ekzistanta "fondodato"... ThomasPusch (diskuto) 15:20, 29 nov. 2018 (UTC)
- Responde al la demando de 2018: Intertempe klaras, ke nepre necesas parametro "malfondodato", nun kiam la ŝablono tiom vaste uzatas. Ekzemple la Freikorps Lichtschlag estis "libera korpuso de decembro 1918 ĝis marto 1920", sed kvankam en vikidatumoj jam indikatas "organizaĵo" (p31) ekde decembro 1918 (p580) ĝis marto 1920 (p582)", la ŝablono mise indikas la tempodaŭron kiel "nekonata ĝis nuntempe". La ekzemplo montras, ke por precizigi indikojn de vikidatumoj parametro "malfondodato" same necesas kiel parametro "fondodato" (vidu ankaŭ la noton "Dum —" sube: eĉ se zorge plenigatas vikidatumoj, kiu ofte malkompletas, ĝis venas iu esperantisto por ordigi vikidatumojn, tamen bonas alternative ankaŭ havi lokan ĝemelan parametron "fondodato" kaj "malfondodato"). Pardonu: Mi volis unue meti metan noton, poste adapti la ŝablonon, kaj nun vidas ke la ŝablono delonge konas parametron "malfondodato" - nur la dokumentado ne mencias tiun eblecon. Tie do estis la problemo, tute ne en la ŝablono mem. Mi adaptas la dokumentadon, kaj nur lokaj parametroj "fondodato" kaj "malfondodato" la misa indiko "nekonata ĝis nuntempe" estas for. ThomasPusch (diskuto) 09:12, 6 okt. 2023 (UTC)
Ankaŭ ekzistas la informkesta ŝablono {{Informkesto asocio}} - ambaŭ diferencas laŭ dezajno kaj laŭ iuj parametroj, kaj al mi ne eblas diri kiu pli bonus. Oni atentu ke samspecaj artikoloj laŭeble uzu la saman ŝablonon, por doni iom da unueco. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 9 jul. 2020 (UTC)