From Wikipedia, the free encyclopedia
La Megadiversaj landoj aŭ Diversegaj landoj estas grupo de landoj kiuj enhavas majoritaton de la specioj de la Tero kaj estas pro tio konsiderataj tre biodiversaj. Naturprotekto Internacie identigis 17 megadiversajn landojn en 1998.[1][2][3] Ĉiuj estas situantaj en, aŭ parte en, la tropikoj.
En 2002, Meksiko formis separatan organizon fokuse sur komunkulturaj megadiversaj landoj, konsista el landoj riĉaj en biologia diverseco kaj asocia tradicia sciaro.[4] Tiu organizo ne inkludas ĉiujn megadiversajn landojn kiel identigis ilin Naturprotekto Internacie.
Laŭ alfabeta ordo, la 17 Megadiversaj landoj[1] estas la jenaj:
La 18an de februaro 2002, la Ministroj pri Medio kaj Delegitoj de Brazilo, Ĉinio, Kolombio, Kostariko, Barato, Indonezio, Kenjo, Filipinoj, Meksiko, Peruo, Sudafriko kaj Venezuelo kunsidis en la meksika urbo Kankuno. Tiuj landoj deklaris la fondon de Grupo de komunkulturaj megadiversaj landoj kiel mekanismo por konsilaro kaj kooperado por ke ties interesoj kaj prioritatoj rilate al la konservado kaj eltenebla uzado de biologia diverseco povu esti helpata. Ili deklaris ankaŭ, ke ili alvoku tiujn landojn kiujn ne iĝis parto de la Interkonsento pri Biologia Diverseco, la Kartagena Protokolo pri Biosekureco, kaj la Protokolo de Kioto pro klimata ŝanĝo iĝi parto de tiuj interkonsentoj.
Samtempe, ili interkonsentis kunsidi periode, ĉe ministeriaj kaj fakulaj niveloj, kaj decidis, ke ĝis konkludo de ĉiu ĉiujara Ministeria Kunsido, la venonta gastiganta lando plenumu la rolon de Sekretario de la grupo, por certigi ties kontinueco, la pluan disvolviĝon de la kooperado inter tiuj landoj kaj atingi la interkonsentojn kaj celojn proponitajn.[5]
La nunaj membraj landoj de la organizo de Komunkulturaj Megadiversaj Landoj estas la jenaj, laŭ alfabeta ordo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.