![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/1/1a/Flago-de-Malajzio.svg/langeo-640px-Flago-de-Malajzio.svg.png&w=640&q=50)
Malajzio
lando en sudorienta Azio, konsistanta el la suda parto de la Malaja Duoninsulo, la norda parto de la insulo Borneo, kaj aliaj insuloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Malajzio estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝiaj land-limaj landoj estas Tajlando, Singapuro, Indonezio, Brunejo kaj Filipinoj. Ĝi konsistas teritorie el dektri subŝtatoj kaj tri federaciaj teritorioj, kun areo de 330.803 km².[5][6]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9a/Cameron_Highlands_Tea_Plantation_banner.jpg/640px-Cameron_Highlands_Tea_Plantation_banner.jpg)
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi
Malajzio multe eksportas gumon kaj palmoleon.
- Landkodo: MY.
- Loĝantaro: 28,3 milionoj (2010)[7], inter ili 91,8 procentaĵoj da malajzianoj kaj 8,2 procentaĵoj da neŝtatanoj[7]; laŭ etnaj grupoj: malajoj (67.4%), ĉinoj (24.6%), hindoj (7.3%) kaj aliaj (0.7%)[7]
- Eksporto: kaŭĉuko, palmoleo, nafto, plumbo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1957)
Biogeografie Malajzio troviĝas en la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi precipe situas en Sunda Lando, kiu estas parto de la sundalanda-filipina ekoprovinco.