![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/USDnotes.png/640px-USDnotes.png&w=640&q=50)
Usona dolaro
valuto uzata en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Usona dolaro estas la monunuo aŭ oficiala valuto en Usono kaj ties transmaraj teritorioj. La internacia normigita mallongigo (ISO 4217) estas USD (valutsigno: $; kodo: USD; ankaŭ mallongigita US$ kaj aludita kiel simple dolaro, Usona dolaro aŭ eĉ amerika dolaro). Ĝi estas Federacia Rezerva Bileto kaj unu dolaro estas 100 dolaraj cendoj. La dolara simbolo estas majuskla litero S kun vertikala streko: «$». Usono oficiale adoptis la dolaron en 1785.
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/Dollar_Sign.svg/320px-Dollar_Sign.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/63/USCurrency_Federal_Reserve.jpg/200px-USCurrency_Federal_Reserve.jpg)
La usona dolaro estas agnoskita fidinda valuto. Ĝi estas la plej uzata oficiala valuto en internaciaj komercaj operacoj kaj estas la plej hegemonia rezerva valuto en la mondo.[1] Kelkaj landoj uzas ĝin kiel sia oficiala valuto, kaj en multaj aliaj ĝi estas la valuto de facto.[2] Ekster Usono, ĝi estas ankaŭ uzata kiel nura valuto en du Britaj transmaraj teritorioj en Karibio: nome ĉe la Britaj Virgulininsuloj kaj la insuloj Turkoj kaj Kajkoj. Kelkaj urboj tutmonde uzas la usonajn dolarojn kiel valuton de facto kune kun sia propra.