instrumento por mezuri tempon From Wikipedia, the free encyclopedia
Horloĝo estas ilo por mezuri tempon. Multaj horloĝoj mezuras horojn kaj minutojn, aliaj mezuras ankaŭ la sekundojn aŭ pli malgrandajn unuojn, kaj iuj montras la daton aŭ la fazojn de la luno. La moderna 24-hora horloĝo estis inventita en la 15-a jarcento. Horloĝoj povas esti grandaj aŭ malgrandaj. Porteblaj horloĝoj sur la brako estas nomataj brakhorloĝoj.
Ĝis ĉirkaŭ 1970 la plej multaj horloĝoj estis mekanikaj. Poste la kostoj de la produktado de elektronikaj horloĝoj ĉiam pli reduktiĝis, kaj nun elektronikaj horloĝoj kostas malpli ol mekanikaj. Ili normale uzas kvarcan kristalon kiel oscilaĵon, por mezuri la tempon.
La plej precizaj horloĝoj uzas oscilantajn atomojn, ekzemple de cezio. En kelkaj landoj ekzistas stacioj, kiuj regule elsendas radio-signalon kun la tempo de tia horloĝo por sinkronigi aliajn horloĝojn, kiuj tiel havas similan precizecon.
Horloĝisto estas homo, kies laboro estas krei kaj/aŭ ripari horloĝojn. Tiu metio estis historie tradicia en Svisio kaj pli precize en kelkaj ties kantonoj.
La antikvaj civilizoj konis jam diversajn speciojn de horloĝoj. Vitruvio parolis pri akvohorloĝo aŭ klepsidro, pri aliaj el aero (vento), el suno kaj pri aliaj specoj nuntempe nekonataj. La egiptoj mezuris per akvohorloĝo la movojn de la Suno. Tiun rimedon uzis ankaŭ astronomoj por siaj observoj. La akvohorloĝoj kaj sunhorloĝoj estis inventitaj en Egipto en tempo de la Ptolemeoj.
Sunhorloĝo estas uzita instrumento ekde praaj tempoj por la celo mezuri la paŝon de la horoj, minutoj kaj duaj (tempo). Ili uzas la ombron projektitan de gnomono, montrilo aŭ stilo sur surfaco kun skalo por indiki la pozicion de la Suno en la taga movado. Laŭ la dispozicio de la gnomono kaj de la formo de la skalo oni povas mezuri malsamajn tipojn de tempo, estante la plej kutima la ŝajna suntempo. La scienco dediĉita ellabori teoriojn kaj kunveni konojn pri sunhorloĝoj nomiĝas gnomoniko.
Sablohorloĝo estas instrumento, kiu permesas mezuri intervalon de tempo per fluo de sablo aŭ alia pulvoro.
La klepsidroj aŭ akvohorloĝoj estis perfektigitaj fare de Publjo Korneljo Scipjono Nasika aŭ laŭ aliaj fare de Ktesibios (disĉiplo de la romiaj oratoroj kiuj mezuris per ili la daŭron de siaj diskursoj.)
Oni supozas, ke la grandaj horloĝoj de peziloj kaj radoj estis inventitaj en Okcidento fare de la monaĥo de benediktanoj nom Gerberto (posta papo, laŭ la nomo Silvestro la 2-a, fine de la 10-a jarcento) kvankam jam iom antaŭe oni konis ilin en la Bizanca Imperio.[1] Dante, en La dia komedio, kanto 10a de La paradizo, antaŭ la jaro 1321, priskribas mekanikajn horloĝojn kun funkcio de alarmo, "kies radoj moviĝas unu pro aliaj, kaj akcelas tiun kiu iras antaŭe ĝis oni aŭdas tin tin per notoj tiom dolĉaj", kiom io tute normala.
Laŭ aliaj fontoj, la unua horloĝo pri kiu parolas historia teksto konstruita per mekanikaj principoj estas tiu de Richard de Wallingford, abato de Sankta Albano, kiu vivis en Anglio ĉirkaŭ 1326, ĉar ŝajne la invento de Gerberto (poste Silvestro la 2-a) estis nur sunhorloĝo. La dua estas tiu kiun Jakvo Dondis konstruigis en Padovo ĉirkaŭ 1344 kaj en kiu laŭ oni referencis oni vidis la iradon kaj de la suno kaj de la planedoj. La tria estis tiu de la Luvro de Parizo, alportigita el Germanio fare de la reĝo Karlo la 5-a de Francio.[2] La plej rekta antaŭulo de tiuj instrumentoj eble estis la komplika Meĥanismo de Antikithera, datita inter 150 a. K. kaj 100 a. K.[1]
En Hispanio, la plej antikva informo de la instalado de turhorloĝo datas de 1378, kiam oni rikoltas en dokumento la kondiĉoj establitaj inter la pastraro de la Katedralo de Valencio kaj Juan Alemany, majstro de horloĝoj devena de Germanio, por realigi horloĝon de granda sfero por meti ĝin en la antikva sonorilturo.[3] Inter la mekanikaj horloĝoj konsiderataj la plej antikvaj de la lando estas la horloĝo nomita «seny de les hores» kiu estis instalita en la Katedralo de Barcelono en 1393; tiu de la sonorilturo de la Preĝejo Sankta Mikaelo de Cuéllar (Provinco Segovio) kiu estis riparita en la jaro 1395,[4][5] kaj fine alia en la Katedralo de Sevilo en 1396, kies inaŭguro okazis la 22an de julio 1400 en ĉeesto de la reĝo Henriko la 3-a de Kastilio.[6]
La unua kiu imagis konstrui poŝhorloĝon estis Pedro Bell de Nurembergo; ties aspekto havigis la nomon de «ovoj de Nurembergo». En 1647, Christiaan Huygens aplikis al la turhorloĝo aŭ al murhorloĝo la pendolon, kies malkovro estis atribuita al Galileo. La sama fizikisto mem aplikis en 1665 la spiralan risorton al poŝhorloĝoj. En 1647, la ĝeneva Gruet, loĝanta en Londono, aplikis al horloĝoj la ĉeneto el ŝtalo kiu utilas por transigi la movadon el la tamburo al la konuso, anstataŭante la kordojn de vihuelao uzitajn ĝis tiam. Du jarojn poste oni inventis la horloĝojn de ripetado.
Laŭlonge de la 19a jarcento kaj ĉefe dum la 20a jarcento oni starigis grandajn horloĝojn en ĉefaj lokoj de urboj kaj grandurboj, ekzemple placoj, turoj kaj plej diversaj monumentoj. Foje la horloĝo mem estis la celo de la konstruaĵo aŭ de la ornama faceto de la alo de la konstruaĵo. En urbaj placoj la horloĝo utilis kiel renkontigejo kaj indikilo por rendevuoj. En vilaĝoj kaj ruraj areoj la horloĝoj konektitaj al sonoriloj utilis por averti pri la horoj necesaj por la labordistribuado en epokoj kiam ne ĉiuj laboristoj disponis de horloĝoj.
Estas granda vario de tipoj diferencaj de horloĝoj. Aktuale la personaj horloĝoj estas majoritate mekanikaj kaj elektronikaj, ĉu ili estas analogiaj aŭ ciferecaj, funkcias per malgranda elektra baterio kiu pere de peletoj turnigas la montrilojn (analogiaj horloĝoj) aŭ markas la ciferojn (ciferecaj horloĝoj).
Ekzistas granda kvanto de mekanikaj horloĝoj por persona uzado (ĉu brak- ĉu poŝ-horloĝoj) aŭ ĝenerala (mur- kaj salon-horloĝoj). La mekanikaj horloĝoj estas ankoraŭ aprezataj kaj valoras pli ol tiuj elektronikaj spite ties pli malgrandan precizecon kaj pli grandan prezon, ĉar ili estas konsiderataj de la fakuloj kiel mekanikaj artaĵoj.
Aktuale ekzistas granda kvanto de horloĝfabrikaj entreprenoj, kiuj produktas mekanikajn horloĝojn, kaj personajn kaj fiksajn. Landoj kiel Germanio, Svisio, Japanio, Ĉinio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono kaj Rusio, estas hejmo de gravaj entreprenoj de la sektoro. En la analogia formato ekzista fiksa skalo kaj du montriloj kiuj giras je konstanta rapideco; la plej mallonga kaj larĝa montrilo indikas la horojn, kaj postulas dekdu horojn por finkompletigi la tutan cirklon, dum la la plej longa kaj mallarĝa montrilo, nome la minutilo, indikas la minutojn kaj postulas unu horon por finkompletigi la tutan cirklon de la horloĝo. Povas ekzisti tria montrilo en la sama akso aŭ ĉirkaŭ alia akso kiu indikas la sekundojn kaj postulas unu minuton por finkompletigi la tutan cirklon. Alia aparta sektoro estas la luksaj valoregaj mekanikaj horloĝoj, komercitaj kiel veraj juveloj, kio kreas tute apartan industrion, konsumantaron, kolektistojn, kaj distribuajn servojn. Eĉ estas specialaj ŝtelistoj kiuj "fakas" pri tiu negoco.
Pri ciferecaj horloĝoj, estas normale du grupoj de po du ciferoj, separataj per la signo de du punktoj (:), el kiuj la du unuaj indikas la horon en formato de 24 horoj, tio estas el 0 ĝis 23 aŭ en formato de 12 horoj el 1 ĝis 12; la dua grupo de ciferoj indikas la minutojn en gamo de 0 ĝis 59, en kelkaj okazoj povas ekzisti tria grupo de du ciferoj kiu indikas la sekundojn en gamo de 0 ĝis 59 sekundoj. Tiu sistemo estas uzata ankaŭ en la horloĝoj de komputiloj, poŝtelefonoj kaj aliaj elektronikaj aparatoj. Fakte tiu fenomeno komence de la 21a jarcento estas la tialo de forta malpliigo de la nombro de personoj kiuj jam ne plu portas brakhorloĝojn, kvankam antaŭ la eksplodego kaj universaleco de la persona portado de poŝtelefonoj portis brakhorloĝojn. Krome en kelkaj sociaj tavoloj de nekleraj junuloj kaj nejunuloj la universaleco de la cifereca sistemo indiki la horon faras, ke kelkaj unuopuloj jam ne facile komprenas la sistemon de mekanikaj montriloj (indikiloj) ĉefe en horloĝoj kun malplenaj cirkloj (sen numeroj) kiuj oftas ekzemple en murhorloĝoj.
Murhorloĝo estas horloĝo kiu staras aŭ pendas sur muro. Pendolhorloĝo estas la plej konata tipo de murhorloĝo.
Pendolhorloĝo estas speco de horloĝo, kiu funkcias ĉar pendolo svingas tien kaj reen. Tiel longe kiel la eksteraj fortoj, kiuj influas la pendolon, estas malgrandaj rilate al la gravito, la tempo en kiu la pendolo movas tien kaj reen praktike restos konstanta. Tielmaniere la pendolo zorgas ke la horloĝo restos funkcii regulmezure. Ĉi tio estis grava disvolviĝo en la tempomezurado. La inventinto de ĉi tiu horloĝo estas la nederlandano Christiaan Huygens. Li akiris patenton por la pendolhorloĝo en 1657.
Speciala subtipo estas la Kukolhorloĝo. Kukolhorloĝo[7], ŝvarcvalda horloĝo[7][8] aŭ kukuhorloĝo estas speco de kutime mekanika horloĝo movata per pendopeziloj. Kukolhorloĝo havas kovrilon, kiu aspektas kiel eta domo, kun etaj pordoj kiuj malfermeblas. Ĝi nomiĝas tiel, ĉar je la komenco de ĉiu horo la etaj pordoj en la horloĝo malfermas kaj elvenas eta ligna aŭ plasta birdo (kukolo) el la pordo. La horloĝo tiam kalkulas la horon, sonante per birdeca pepo (ku-ku). Plej ofte la birdobildo tute ne similas al kukolo, sed male ĝi montras buntajn kolorojn kaj morfologion pri propran de paseroformaj; nur la voĉo similas plej kutime al tiu de la kukolo.
La unuaj turhorloĝoj estis mekanikaj. La horloĝturoj estis miritaj ekde antikvo pro sia estetiko. Rimarkindas ke plej parto de la loĝantaro ne havis horloĝojn ĝis almenaŭ meze de la 19a jarcento aŭ poste depende de la lando kaj regiono. La turhorloĝoj plenumis tiele funkcion transmiti kaj komuniki horon. La taŭga situo tiele estis en centroj kaj lokoj kun granda urba trafiko: el alto la turo permesis la aŭskultadon de la sonoriloj informante pri la horoj.
Poŝhorloĝo estas horloĝo, kiu estas tiel malgranda, ke oni tenas ĝin en veŝtopoŝo kaj kiu ofte pendas je ĉeno. La poŝhorloĝo jam ne estas moda, anstataŭigis ĝin la brakhorloĝoj. La poŝhorloĝo estis populara antaŭ la dua mondmilito, kiam portis ĝin riĉuloj.
La evoluo de la poŝhorloĝoj ebliĝis post eltrovo de la risorta movigo en la frua 15-a jarcento. Ĝis tiam, la horloĝojn movis la pezo (gravito). La ekipumo per risorto ebligis la malgrandigon de la horloĝoj. La unuajn poŝhorloĝojn oni nomis Nurenberga ovo, sed ili ne ĉiam havis ovoformon. La eleganta poŝhorloĝo havis/havas ornaman, saltan kovrilon (la kovrilo abrupte supren-malfermiĝas per premo de butono).
Vekhorloĝo estas horloĝo kiu, je antaŭe indikita momento, donas signalon kun la celo veki aŭ averti la uzanton. Kiam oni vekiĝis aŭ oni estas jam avertita oni povas elŝalti la signalon. La klasika vekhorloĝo estas mekanika horloĝo, kiun oni ĉiutage devas streĉi. Ĉe la supro estas du sonoriloj, kun sonormartelo inter ili. Je la dorsoflanko oni povas alĝustigi la montrilojn de la tempo kaj vektempo. Nuntempaj vekhorloĝoj havas prokrastilon por plu dormi kaj reaŭdigi la veksonon post kelkaj minutoj.
Kiam la aparato ankaŭ posedas radioricevilon, oni parolas pri vekradio. La radio ofte ankaŭ povas esti uzata kiel veksignalo. Modernaj vekhorloĝoj povas inkludi aliajn helpilojn kian lumon kiun oni povas ŝalti dumnokte por certigi pri la horo nuna. Historie tiu aparato anstataŭas alian tre uzatan pli naturan vekilon kiu estis virkoko kiu pli malpli regule ekkantis je vekhoro.
En multaj verkoj, ĉu literaturaj, kinaj aŭ teatraj, ĉapitroj aŭ koncernaj eroj komencas per la fakto kiam vekhorloĝo vekas la rolulon kiu devas ellitiĝi por komenci taglaboron. Tiu fakto povas aperi kiel ĉiutagaĵo, peza tasko, tragedia, parodia aŭ bonhumora, kiam ekzemple la vekito frapas la vekhorloĝon kvazaŭ revenĝe.
Brakhorloĝo estas horloĝo portebla per rimeno ĉe manartiko. Ĝi estis inventita de Patek Philippe je la fino de la 19-a jarcento. Tiam ĝi ĉefe estis vidata kie ornamaĵo por virinoj.
Saĝhorloĝo estas brakhorloĝo kiu ne nur estas uzata por informi pri la horo, sed estas plurfunkcia. Ĝi estas komparebla kun aparatoj kiel saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, sed estas portata ĉirkaŭ la brako.
Vorthorloĝo estas horloĝo kiu montras la tempon per vortoj, normale skribitaj sed ankaŭ parole.
Japana horloĝo (和時計 ŭadokei) estas mekanika horloĝo desegnita por indiki la japanan tradician horon. Mekanikaj horloĝoj estis enkondukitaj en Japanion de jezuitaj misiistoj kaj nederlandaj komercistoj en la deksesa jarcento. Tiuj horloĝoj estis lantern-formaj, tradicie faritaj el latuno aŭ fero, kaj uzis la relative primitivan ellasadon per bastono kaj pez-pendolo. Tokugaŭa Iejasu posedis lantern-forman horloĝon faritan en Eŭropo.
Nek la pendolo nek la kontraŭpeza risorto estis en uzo ĉe la tiamaj eŭropaj horloĝoj, sekve ili ne estis disponeblaj teknologiaĵoj dum la izoliĝisma periodo de la japana historio, kiu komenciĝis en 1641. Dum tiu periodo, la japanaj horloĝistoj devis labori per siaj propraj rimedoj, sen informo pri evoluoj rilate horloĝofaradon okcidentan. Ili tamen montris rimarkindan inĝeniecon por taŭgigi la eŭropan mekanikan teknologion pri horloĝofarado al japanaj horloĝoj.
Ŝakhorloĝo konsistas en du apudaj horloĝoj kun butonoj por haltigi unu horloĝon kaj starti la alian, tiel ke la du horloĝoj neniam funkciu samtempe. Ŝakhorloĝoj estas uzitaj en ŝako kaj aliaj du-ludantaj ludoj kie la ludantoj moviĝas laŭ victurnoj. La celo estas konservi kalkulon de la sumtempo, kiun ĉiu ludanto prenas por siaj propraj movoj kaj certigi ke neniu ludanto prokrastas la ludon.[9]
Ŝakhorloĝoj unue estis uzitaj grandskale en ŝakturniroj kaj ofte estas nomitaj ludhorloĝoj. La unuan fojon kiun ludhorloĝoj estis uzitaj en ŝakturniro estis en la Londono 1883. Ilia uzo poste atingis turnirojn de skrablo, ŝogio, goo, kaj preskaŭ ĉiu konkurenca du-ludanta tabulludo. La komencaj movoj en ŝako ofte estas luditaj rapide pro la teorio pri ŝaka malfermo, kiu lasas pli da tempo al la ludantoj tiel ke ili pripensu pli kompleksajn kaj nekonatajn poziciojn poste.
Tempiga horloĝo (ĉeesthorloĝo aŭ kontrolhorloĝo) estas tipo de horloĝo ĉefe uzata por registri datumojn pri dungitoj enirantaj kaj elirantaj laborejon. Krome, tempigohorloĝo povus esti uzata por alirkontrolo registri kaj la identecon kaj la tempon de eniro al apartaj ĉambroj en la laborejo, kiel manĝoĉambro aŭ sekura instalaĵo.
La mekanikaj horloĝoj ne havas plej ofte de elektronikaj komponantoj; tiu tipo de horloĝoj havas mekanikan sistemon fabrikita ĝeneral el metalo, en kiu la moviga forto necesa por funkciigi la maŝinaron estas havigita per moviga risorto aŭ pere de peziloj konektitaj per ĉenoj aŭ kabloj.
La horloĝindustrio ekis tre frue Svisio kaj poste en Anglio, uzante multajn inventojn kaj sistemojn por la labororganizado kaj por la amasproduktado, kio ebligis rapidan progreson por la epoko, kaj en la teknologio kaj en la rafinado de produktoj, sur fono de interveno fare de la politika povo. Precizeco, aŭtomatismo, laboro en rafinado de metaloj, ebligis meti mejloŝtonojn por aliaj strategiaj aktivadoj, partikulare navigado, kaj aliaj estontaj mekanikaj industrioj. Tiu industrihistorio akceliĝis iom post iom el la 18-a jarcento pro la apero de amasa praindustrio en atelieroj de la svisaj montaroj, kiu antaŭis al la industria revolucio, dum samtempe kontribuis iel al ties disvastigo kaj rezistis al ties laborsistemoj dum longe.
La svisaj montaraj regionoj konis alvenon de francaj hugenotaj rifuĝintoj, jam post la Edikto de Fontainebleau, kaj ĉefe post la Masakro de la Sankta-Bartolomea tago en Francio en 1572. Tio koincidis kun la fakto ke ekde 1541, la reformaciisto Jean Calvin malpermesis en Ĝenevo la signojn de riĉeco, devigante la juvelistojn turniĝi al horloĝindustrio. La regularo de juvelistoj de 1566 malpermesis la fabrikadon de krucoj, kalikoj kaj aliaj objektoj uzitaj en la katolika kulto, devigante la koncernajn metiistojn konduki sian laboron al horloĝujoj: la horloĝoj estas praktikaj iloj, do ne nur riĉomontriloj, sed ties skatoloj povas esti veraj juveloj kiuj krome povas esti kaŝitaj en la interno de la vestaĵoj.
La nederlandaj kaj anglaj navigistoj, kiuj ekdominis la oceanojn ekde la mezo de la 17a jarcento, pere de pli grandaj ŝipoj, bezonis markronometrojn kiuj plej bone kalkulu la distancojn. Ĝis la mezo de la 17a jarcento, la horloĝoj estis malmulte precizaj kaj plej ofte havis nur unu montrilon.[10] En 1657, la tekniko progresis per la uzado de balancilo, fare de la nederlanda matematikisto, kuracisto kaj astronomo Christian Huygens, kiu sekvis la laboron de Galileo.
Nova progreso okazas en 1670, per la enkonduko de la ellaso fare de la angla sciencisto Robert Hooke (1653–1703). La angla horloĝindustrio disvolviĝos pere de la inventoj de Daniel Quare (1649 – 1724), kiu adaptis en 1686 la montrilon de minutoj en la centro de la horloĝcirklo.[11] Ĝis tiam oni uzis nur la montrilon de horoj.
En 1714, la angla parlamento aprobis la "Longitude Act", proponante premion de 10 000 sterlinaj pundoj por kiu inventu bonan markronometron, kapabla mezuri longitudon kun rezulto sub unu grado de ebla eraro. Anglio tiam estis suferanta katastrofojn pro eraroj de longitudo, kiel la perdo en 1707 de la ŝiparo de sir Cloudesley Shovel (1650 – 1707) kiu falis sur la Insuloj Scilly kiam li kredis, ke oni eniras en la Manika Markolo.[11] La teknologia plinovigo kiu akompanis la britan financan revolucion evidentiĝis ĉirkaŭ la 1700-aj jaroj ĉe Thomas Tompion (1639–1713), la unua kiu disdividis la laboron inter la laboristoj specializitaj, por fabriki serie, kaj numerigis siajn horloĝojn.[12] Li muntis 650 horloĝojn en sia kariero kaj transdonis la entreprenon en 1713 al sia nevo, nome la kvakero Georges Graham. Tiu plibonigis la mekanismon de la ellaso, inventita de sia onklo, kaj malakceptis patenti sian inventon, por profitigi la aliajn fabrikantojn. Li helpis la astronomon Edmond Halley (1656-1742) por la disvolvigo de sciencaj instrumentoj, kaj horloĝistojn kiel Thomas Mudge (1715-1794), kiu plibonigis la liberan ellason kaj la sonorilado por minutoj. John Harrison ricevis la premion proponitan por la mezuro de longitudo: la kvara versio de lia horloĝo faris la ir-revenan veturon inter Londono kaj Jamaiko kun eraro de nur 1 minuto kaj 54 sekundoj dum 6 monatoj de veturado kun la kapitano Cook.
Tiam, en Francio, post la morto de Ludoviko la 14-a, la regento Filipo de Orléans entuziasmiĝis por la mekanikaj artoj,[13] kaj partikulare por la horloĝindustrio. Li volis krei lernejon de elitartistoj,[14] el Londono, el kiuj Henry de Sully, kiu loĝis iam en Anglio, fondis en 1718 fabrikon de horloĝoj en Versajlo kaj konstruis marhorloĝon por kiu li inventis mekanismon de ellaso kun flosripozilo. Sully havis sekvantojn Lebon kaj Gaudron, dum Julien Le Roy imagis pendolon de ekvacio, kiu estis laŭdita de la Akademio de Sciencoj de Francio.[15] Inspirinte sin el Isaac Newton, li uzis oleon en la radopivotiloj kaj balanciloj por malpliigi la frotadoperdojn.[14]
En la komenco de la 18a jarcento la horloĝindustrio disvolviĝis en Svisio kiel rezulto de la alveno de hugenotoj kiuj kunportis teknologian progreson kun rivaleco inter la urbo Ĝenevo kaj la foririntoj al la montaroj de Ĵuraso kaj Gekso kie ili profitis aŭtonomecon. La produktado svisa restos ĉe sendependaj horloĝistoj aŭ ĉe malgrandaj atelieroj specializitaj, ĝis mezo de la 19-a jarcento. La mastro-horloĝisto devis prezenti tre zorgitan horloĝon antaŭ ricevi sian fabrikpermesilon.[16] Ĉiu metiisto dediĉis sin al fabrikado de po unu peco kaj la metilernantoj specialiĝis al fabrikado de po unu pecaro, laŭ la arkivoj de la svisa movado de horloĝistoj.[17]
En la 1740-aj jaroj la horloĝisto Mathieu Biaudet kreis la unuan poŝhorloĝon, ekipitan de mekanismo de muzikujo. Tiel ekis disvolviĝo de nova produktosistemo praindustria nome muntado kiu etendiĝis en la montaro de la Kantono Neŭŝatelo koncerne ĉefe al la horloĝindustrio. Ĉirkaŭ la mezo de la jarcento, Jean Romilly inventis horloĝon kiu povis funkcii dum unu tutan jaron sen esti remuntita, kaj Ferdinand Berthoud donis al tiu invento la necesan gradon de precizeco. Ĉirkaŭ 1770, Voltaire malfermis, en Ĝenevo la fabrikon «Manufacture royale des montres de Ferney» kiu prosperis, sed poste fermis.[18] En 1777, Abraham Louis Perrelet kreis la ofte konsiderata unua aŭtomata horloĝo, kaj en 1778 Hubert Sarton registris dokumenton priskribanta «aŭtomatan horloĝon», ĉe la Akademio de Sciencoj de Francio.
Ĉirkaŭ 1785, ĉirkaŭ 20 000 personoj laboris en la horloĝindustrio en Ĝenevo, produktante 85 000 horloĝojn jare, kaj 50 000 horloĝoj estis produktitaj en Ĵuraso.[19] La svisa komerco de horloĝoj ampleksiĝis, partikulare kun Anglio en la dua parto de la 18a jarcento ĉar antaŭ tiu dato, la brita Clockmaker Company malpermesis la importadon de horloĝoj. Sed la svisaj produktoj estis aprezataj en la tuta Eŭropo.
En Francio samtempe, disvolviĝis tre popularaj horloĝtipoj, nome la salon horloĝoj, kiuj tuj formos parton de la bazan meblaron de la francaj hejmoj, kun tre diversaj regionaj variaĵoj. Fine de la 18.a jarcento, la industria revolucio enkondukis konsiderindan aliron al la industriigo en Franche-Comté, Cluses en Haute-Savoie, Morteau en Doubs kaj Saint-Nicolas-d'Aliermont en Normandio, kaj ĉefe en Besançon, kio produktis milojn da horloĝoj ĉiumonate ĉefe pendol- kaj poste vek-horloĝoj.
Diversaj kontribuoj popularigis la personajn uzadojn de horloĝoj. Tiel en 1810 la Abraham-Louis Breguet kreis la unuan brakhorloĝon de la historio por la edzin-reĝino de Napolo Caroline Bonaparte, kaj Georges-Frédéric Roskopf kreis en 1867 la Prolétaire: kun nur 57 pecoj konstituantaj anstataŭ 200 kaj tiel multe pli malmultekosta.
En Usono la firmao Waltham Watch Company malfermis fabrikon en Waltham en 1854. Ĝi estis la unua firmao kiu fabrikis poŝhorloĝojn per muntoĉeno. Pli ol 40 milionoj da poŝhorloĝoj, murhorloĝoj, kaj aliaj instrumentoj estis fabrikitaj de Waltham Watch Company ĝis la fermo en 1957. Post Waltham ankaŭ Elgin Watch Company kaj aliaj entreprenoj sekvis tiun vojon. En 1876, dum la Centennial Exposition de 1876 en Filadelfio, la Waltham Watch Company ludis gravegan rolon. Tio estis konita en Svisio kie oni akcelis la muntoĉenon.
La usona horloĝindustrio estis hegemoniita de Bulova, kiu estis fondita en 1875 de Joseph Bulova, ĉeĥa elmigranto 25-jaraĝa, kiu lasis Tiffany por malfermi vendejon en Novjorko por vendi horloĝojn je favoran prezon. Temas pri la unua firmao kiu faris reklamadon per radio, jam en 1926,[20] kaj poste en 1941 per televido.
En Japanio laŭlonge de la 20-a jarcento la firmao Seiko ludis gravan rolon en la fabrikado kaj popularigo de la uzado de horloĝoj, poste de kvarc-horloĝoj, kaj ekfaris fortan tutmondan konkurencon al la svisa industrio, kiu fine de la 20-a jarcento jam okupas nur malgrandan parton en la tutmonda merkato. En la komenco de la 21-a jarcento malfermis novan sektoron en la industrio la apero de la saĝhorloĝo, kiu ne nur estas uzata por informi pri la horo, sed estas plurfunkcia. Ĝi estas komparebla kun aparatoj kiel saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, sed estas portata ĉirkaŭ la brako.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.