From Wikipedia, the free encyclopedia
Frederick SODDY FRS[1] (2a de septembro 1877 – 22a de septembro 1956) estis angla radiokemiisto kiu klarigis, kun Ernest Rutherford, ke la radioaktiveco estas okazigita pro la nuklea transmutacio de elementoj, kio nune estas konata kiel rilata al nukleaj reagoj. Li pruvis ankaŭ la ekziston de izotopoj de kelkaj radioaktivaj elementoj.[2][3][4][5][6][7][8][9]
Frederick Soddy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Frederick Soddy | |||||
Naskiĝo | 2-an de septembro 1877 en Eastbourne | ||||
Morto | 22-an de septembro 1956 (79-jaraĝa) en Brajtono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato Aberystwyth Kolegio Merton Eastbourne College (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Winifred Beilby (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | apotekisto kemiisto profesoro fizikisto scienca esploristo vd | ||||
Laborkampo | Radiokemio vd | ||||
Aktiva en | Glasgovo • Aberdeen • Oksfordo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Ernest Rutherford vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1900 li iĝis pruvisto pri kemio en la McGill Universitato en Montrealo, Kebekio, kie li laboris kun Ernest Rutherford pri radioaktiveco.[10][11] Li kaj Rutherford konstatis, ke la nenormala konduto de radioaktivaj elementoj estas okazigita de radioaktiveco en aliaj elementoj. Tiu radioaktiveco produktis ankaŭ alfan, betan kaj gaman radiadon. Kiam la radioaktiveco estis po la unua fojo malkovrita, neniu estis certa pri kiu estas la kaŭzo. Necesis zorgema laboro fare de Soddy kaj Rutherford por pruvi, ke la atoma transmutacio estas vere okazanta.
Li remalkovris la Kartezian teoremon en 1936 kaj publikigis lin en formo de poemo, "The Kiss Precise" (la preciza kiso), citita tiel en la Problemo de Apolono. La kisocirkloj en tiu problemo estas foje kiel Soddy cirkloj.
Li ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1921 kaj en la sama jaro li estis elektita membro de la Internacia Komitato pri Atomaj Pezoj. Malgranda kratero en la plej fora flanko de la Luno same kiel la radioaktiva urania minerala soddy-ito estas nomita laŭ li.[12]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.