From Wikipedia, the free encyclopedia
Brajtono (angle Brighton, pron. [ˈbɹaɪtən]) estas urbo en la angla graflando East Sussex apud la maniko kaj 77 kilometroj sude de Londono.
Brajtono | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego eksterparoĥa areo bazarurbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 134 293 (2001) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 624 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 49′ N, 0° 8′ U (mapo)50.820833333333-0.13749999999999 [+] | ||||
Alto | 22 m [+] | ||||
Areo | 82,67 km² (8 267 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Brighton, East Sussex [+] | |||||
Laŭ la stato de 2001 en la urbo vivis 134 293 loĝantoj sur areo de 82,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 624 loĝantoj/km².
Ĝi estas la plej larĝa kaj plej populara feriurbo en sudorienta Anglio. Ĝi estas fizike ligita al la urbo Hove kaj oni ofte ligas la du vortojn t.e. Brighton & Hove. Antaŭ 1992 Brajtono estis parto de la administra provinco East Sussex sed en 1992 kun Hove ĝi fariĝis unuara instanco, nomata Brighton and Hove.
La ĉefaj enspezofonto de la urbanoj estas turismo, procesado de manĝaĵo, inĝenierado kaj la okaziko de kongresoj kaj koncertoj en granda konferencejo. Brajtono estas populara loĝloko por artistoj, muzikistoj, ĵurnalistoj kaj aktoroj. Laŭdire la denseco de samseksemuloj pli altas ol averaĝe en Britio.
Pro la rapida fervojo al Londono (unu horo) multaj homoj laboras en Londono kaj vojaĝas ĉiutage.
Krom la fervoja linio al Londono, pluaj linioj ligas la urbon al Portsmouth kaj Eastbourne. Krome estas aŭtoŝoseo (M23) al suda Londono.
En la urbo estas du universitatoj: Universitato de Sussex kaj Universitato de Brajtono.
La Universala Kongreso de Esperanto okazis en Brajtono en 1989.
En la mezepoko la loko estis fiŝista vilaĝo nomita Brighthelmstone. En 1782 la Princo de Kimrio, la estonta reĝo Georgo la 4-a ekloĝis ĉi tie. Ankaŭ marbanado fariĝis tre populara kaj la loĝloko kreskis al urbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.