universitato en Kimrio From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato Aberystwyth (kimre Prifysgol Aberystwyth, kromnomo Aber) estas publika esplora universitato en Aberystwyth, Kimrio. Aberystwyth estas fondinta membra institucio de la eksa federala Universitato de Kimrio. La universitato havas pli ol 8000 studentoj studanto en tri akademiaj fakultatoj kaj 17 departementoj.
Universitato Aberystwyth | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato karitata organizaĵo | |||||
moto | kimre Nid Byd, Byd Heb Wybodaeth A world without knowledge is no world at all Mondo sen scio ne estas mondo entute | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1872 | ||||
Geografia situo | 52° 25′ 5″ N, 4° 3′ 57″ U (mapo)52.41806-4.06576 | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 11 170 vd | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Fondite en 1872 kiel la Universitato-Kolegio de Kimrio , ĝi estis la unua universitat-nivela institucio de lernado en Kimrio. Je ĝia fondo ĝi estis filiita al la Universitato de Londono, sed je la fondiĝo de la Universitato de Kimrio en 1893 ĝi aliĝis al tiu lasta [1].
La komerca instituto estas akreditita de la Asocio de MBAoj . La Instituto por Internacia Politiko, fondita en 1919, estis la unua el sia speco en la mondo. Hodiaŭ ĝi estas unu el la plej grandaj en la mondo kaj la plej granda de Eŭropo en ĉi tiu areo.
En 1989 la College of Librarianship Wales en Llanbadarn, fondita en 1964, estis kunfandita kun la Instituto por Informoj kaj Bibliotekstudoj . En 1996 la Welsh Agricultural College kunfalis kun la Instituto de Agrikulturo por formi la Kimran Instituton de Kampara Studoj . Ĝi poste estis renomita Instituto de Kampara Sciencoj .
Populara studenta drinkadkanto diras: "Ni estas la knaboj de Aberystwyth, / ni estas la knaboj kun kiuj vi devus koleri, / ni estas la knaboj, kiuj skuas viajn fraŭlinojn, / ni estas la knaboj - ni havu semajnon!"
Estas la jenajn 17 departamentoj
Aberystwyth University estis vicigita 86 el 126 UK-universitatoj en la 2016 listo de la Complete University Guide kaj 110 el 119 UK-universitatoj en la 2016 listo de The Guardian [2].
THE World University Rankings 2014-2015 metis la universitaton en lokon 351-400 el la 500 plej bonaj universitatoj en la mondo. En la QS World University Rankings por 2014 la universitato vicigis 601-650 [3], kvankam ĝi ne estis trovita en la Akademia Rangotabelo de World Universities (la Ŝanhaja rangotabelo) por 2014 [4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.