Bohemio
antikva regiono, nun en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bohemio aŭ Bohemujo (latine Boiohaemum aŭ Bohemia, germane Böhmen, ĉeĥe Čechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iama Supra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto de Saksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kun Silezio (respektive kun la parto, kiu hodiaŭ apartenas al Pollando, ĝis la jaro 1945 al Prusio, do al Germanio kaj ĝis regado de Maria Teresia al Aŭstrio, respektive al Ĉeĥio), oriente kun Moravio, sude kun Aŭstrio kaj sudokcidente kun Bavario.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bohemio (apartigilo) |
Bohemio | |||
ĉeĥe Čechy, latine Bohemia, germane Böhmen, pole Czechy | |||
teritorio | |||
Urbo Jičín | |||
|
|||
Oficiala nomo: Čechy | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Etnografiaj regionoj | Ĥodio, Prácheň-regiono | ||
Aparta regiono | Okcidenta Vitorazio | ||
Administraj regionoj | 8
| ||
Historiaj regionoj | 7
- Grandmoravia regno - Imperio de Sámo - Bohemia princlando - Bohemia reĝlando - Landoj de Krono ĉeĥa - Sankta Romia Imperio - Aŭstrio-Hungario | ||
Montaroj | 9
- Novohradské hory - Šumava - Bohemia Arbaro - Ercmontaro - Luzacia montaro - Jizera montaro - Gigantmontaro - Orlica montaro - Bohemia-Moravia montetaro | ||
Najbaras kun | 6
- Bavario Germanio - Saksio Germanio - Pollando ŝtato - Moravio Ĉeĥio - Malsupra Aŭstrio Aŭstrio - Supra Aŭstrio Aŭstrio | ||
Plej grandaj urboj | 11
- Plzeň - Liberec - Ústí nad Labem - České Budějovice - Hradec Králové - Pardubice - Kladno - Most - Karlovy Vary - Teplice - Děčín | ||
Kelkaj riveroj | |||
Ĉefurbo | Prago | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Sněžka | ||
- alteco | 1 602 m s. m. | ||
Areo | 52 065 km² (5 206 500 ha) | ||
Loĝantaro | 6 000 000 | ||
Denseco | 115,24 loĝ./km² | ||
Situo de Bohemio enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Bohemia | |||
Bohemio estis de komence politika centro de heredaj landoj de la Krono de Bohemio, al kiuj en diversaj tempoj plu apartenis Moravio, Silezio kaj Luzacio.
La nomo devenas de okcidentslava tribo de ĉeĥoj. Latina nomo Bohemia, devene Boiohaemum, kiu post iom da tempo influis ankaŭ nomojn en aliaj lingvoj, estas derivita de kelta tribo de bojoj, kiuj en la teritorio de Bohemio vivis ekde la 4-a ĝis la 1-a jarcentoj a.K.