Jizera (rivero)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jizera (germane Iser, pole Izera) estas rivero en Ĉeĥio. Tio estas dekstraflanka alfluanto de Elbo. Longo de la fluo estas 164,6 km. Areo de la akvejo estas 2193,4 km². Sur ĝia supra fluo estas Naturrezervejo Torfejo de Jizera.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jizera |
Jizera | |
germane Iser, pole Izera | |
rivero | |
Jizera en Dolní Kořenov. Por la supra fluo de Jizera estas tipa brun-oranĝa kolorigo. | |
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regionoj | Regiono Ústí nad Labem Ĉeĥio, Mezbohemia regiono Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando |
Distriktoj | 4
|
Montaro | Jizera montaro, Ješ.-kozák. montodorso |
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | Mumlava |
- dekstraj alfluantoj | Jizerka, Kamenice |
Fontrivero | Jizera |
- situo | Smrk, Jizera montaro, Ĉeĥio |
- alteco | 980 m |
- koordinatoj | 50° 52′ 57″ N 15° 17′ 03″ O (mapo) |
Enfluejo | |
- situo | en Elbon en Lázně Toušeň |
- alteco | 169 m |
- koordinatoj | 50° 10′ 21″ N 14° 42′ 56″ O (mapo) |
Longo | 164,6 km (102 mi) |
Akvokolektejo | 2 193,4 km² (219 340 ha) |
Trafluo | Předměřice nad Jizerou |
- mezproksima | 24,3 m³/s |
Hidrologia vico | 1-05-01-001 |
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Jizera (river) | |
Portalo pri Geografio | |
Laŭ tiu ĉi rivero estis nomita Jizera montaro.
Ĝi fontas en Jizera montaro sur sudorienta deklivo de monto Smrk en alteco ĉirkaŭ 980 m, poste ĝi trafluas tra Granda Jizera herbejo (Nacia naturrezervejo Torfejo de Jizera), ĝi kreas en longeco proksimume 15 km landlimon de Ĉeĥio kaj Pollando. Devene tiun ĉi limon devis krei ĝia tuta supra fluo, post senĉesaj kaj grandaj limdisputoj en la jaroj 1537–1845 pri tio, kiuj el multaj rojetoj sur Smrk estas tiu ĝusta, la ŝtatlimo estis fare de arbitracia komisiono difinita dufoje per rompita rektlinio de la selo inter Smrk kaj Smrek ĝis Granda Jizera herbejo. Plu ĝi trafluas sur limo de Nacia parko Gigantmontaro, tra Podkrkonoší kaj sekve ĝi tranĉas Ještěda-kozákovan montodorson. Dum tiu ĉi tuta tempo la rivero havas torentan karakteron, ĝis Turnov tiel alternas sektoroj kun karakteriza falo kaj ŝtona riverfluo kun pli trankvilaj sektoroj. La malpli granda, maldekstra branĉo en Turnov nomiĝas Malá Jizera. Ekde Turnov Jizera trafluas tra malfermita pejzaĝo, kie ĝi havas prefere mildan falon. La rivero post 164 km enverŝiĝas ĝis Elbo sub Káraný (la enfluejo mem troviĝas jam en katastra teritorio Lázně Toušeň, inter Brandýs nad Labem kaj Čelákovice).
Jablonec nad Jizerou, Semily, Železný Brod, Turnov, Mnichovo Hradiště, Bakov nad Jizerou, Mladá Boleslav, Benátky nad Jizerou
Anoncaj profiloj:
loko | rivera kilometro | areo de akvejo - km² | mezproksima trafluo - m³/s(Qa) | centjara akvo - m³/s(Q100) |
---|---|---|---|---|
Jablonec nad Jizerou | 131,75 | 181,49 | 5,70 | 362 |
Dolní Sytová | 119,80 | 322,15 | 8,92 | 462 |
Železný Brod | 99,10 | 791,80 | 16,6 | 680 |
Bakov nad Jizerou | 49,10 | 1487,78 | 22,3 | 715 |
Předměřice nad Jizerou | 11,50 | 2158,71 | 24,3 | 675 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.