Hradec Králové
municipo en la distrikto Hradec Králové de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hradec Králové (germane Königgrätz; latine Reginogradecium) estas statuta urbo situanta en Ĉeĥio, Orienta Bohemio, ĉe kunfluejo de la riveroj Elbo kaj Orlice. Ĉefurbo de la Regiono Hradec Králové, sidejo de episkopejo, de Universitato de Hradec Králové kaj de medicina kaj farmacia fakultatoj de praga Universitato de Karolo. En 2024 en la urbo vivis 93 906 loĝantoj.
Hradec Králové | |||
germane Königgrätz | |||
urbo | |||
Hradec Králové – Granda placo, katedralo de sankta Spirito kaj Blanka turo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Hradec Králové | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Hradec Králové | ||
Administra municipo | Hradec Králové | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Memorindaĵoj | Blanka turo | ||
Riveroj | Elbo, Orlice | ||
Situo | Hradec Králové | ||
- alteco | 235 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 12′ 40″ N 15° 50′ 15″ O (mapo) | ||
Areo | 105,61 km² (10 561 ha) | ||
Loĝantaro | 93 906 (2024) | ||
Denseco | 889,18 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo, Orlica tabulo | ||
Fondo | 10-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 500 00 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0521 | ||
NUTS 5 | CZ0521 569810 | ||
Katastraj teritorioj | 21 | ||
Partoj de urbo | 21 | ||
Bazaj setlejunuoj | 84 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Lokaj partoj de Hradec Králové
| |||
Vikimedia Komunejo: Hradec Králové | |||
Retpaĝo: www.hradeckralove.org | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La urba ekonomio estas bazita sur nutraĵindustrio, fotokemia kaj elektronika fabriloj kaj fama manufakturo pri pianoj de marko Petrof (fondita ern 1864).
En 1866 apud la proksima vilaĝo Sadová sur la monteto ĉe vilaĝo Chlum okazis la decida batalo ĉe Hradec Králové de la prusa-aŭstria milito.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skalice (distrikto Hradec Králové), Běleč nad Orlicí, Světí, Blešno, Černilov, Lochenice, Praskačka, Předměřice nad Labem, Divec, Vysoká nad Labem, Všestary (distrikto Hradec Králové), Stěžery, Býšť, Opatovice nad Labem kaj Libišany.