Regiono Liberec
From Wikipedia, the free encyclopedia
Regiono Liberec situas en nura nordo de Bohemio. Per grandeco ĝi viciĝas al lasta ŝtupo inter Regionojn de Ĉeĥio. Regiono Liberec kiel pli supera teritorie aŭtonomia tutaĵo estis kreita en la jaro 2000. Sidejurbo kaj samtempe la plej granda urbo de Regiono estas urbo Liberec.
Regiono Liberec | |||
ĉeĥe: Liberecký kraj | |||
administra unuo | |||
Elsendigilo kaj hotelo Ještěd sur samnomata monto | |||
|
|||
Oficiala nomo: Liberecký kraj | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Distriktoj | |||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio parte | ||
Montaroj | |||
Aŭtovojoj | R10, R35, I/13, I/14 | ||
- Ciklopadoj | Ciklopado Písečná, Ciklopado Varhany, Ciklopado Vlčí Důl | ||
- Mallarĝtraka fervojo | Mallarĝtraka fervojo Frýdlant - Heřmanice | ||
Najbaras kun | 5
- Saksio Germanio - Malsuprasilezia Provinco Pollando - Regiono Hradec Králové Ĉeĥio - Mezbohemia regiono Ĉeĥio - Regiono Ústí nad Labem Ĉeĥio | ||
Kelkaj gravaj urboj | 16
- Česká Lípa - Jablonec nad Nisou - Semily - Frýdlant - Hrádek nad Nisou - Chrastava - Nový Bor - Mimoň - Doksy - Tanvald - Železný Brod - Turnov | ||
Interesaj lokoj | |||
Muzeoj | 4
- Muzeo de Ĉeĥa paradizo - Muzeo de vitro kaj biĵuterio - Eduard Held muzeo - Nordbohemia muzeo en Liberec | ||
Riveroj | 15
- Blanka Niso - Cidlina - Desná - Jeřice - Jizera - Kamenice - Luzacia Niso - Mohelka - Mumlava - Ploučnice - Pšovka - Smědá - Svitávka - Bobří potok - Fojtka akva rezervujo | ||
Situo | Ještěd | ||
- alteco | 1 012 m s. m. | ||
Regiona urbo | Liberec | ||
- mezo | Liberec | ||
- alteco | 374 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 43′ 00″ N 15° 04′ 00″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Kotel, Gigantmontaro | ||
- alteco | 1 435 m s. m. | ||
Areo | 3 163,4 km² (316 340 ha) | ||
Loĝantaro | 450 728 (2024) | ||
Denseco | 142 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 2000 | ||
Hetmano | Stanislav Eichler ĈSDP | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Aŭtokodoj | L | ||
ISO 3166-2:CZ | CZ-LI | ||
CZ-NUTS | CZ051 | ||
Situo de Liberec enkadre de Ĉeĥio
| |||
Regiono Liberec enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Liberec Region | |||
Retpaĝo: www.kraj-lbc.cz | |||
Oriente Regiono najbaras kun Regiono Hradec Králové, sude kun Mezbohemia regiono, okcidente kun Regiono Ústí nad Labem, nordokcidente kun germana lando Saksio kaj nordoriente kun Pollando.
La teritorio de la regiono apartenas al Bohemia masivo, kiu estas unu el la plej fruaj partoj de eŭropa kontinento. Pejzaĝa reliefo estas tre dismembriĝinta, dominaj estas precipe montaroj Luzacia Montaro kaj Jizerské hory norde kaj Gigantmontaro nordoriente, diagonale Regiono estas tratranĉita per montardorso Ještědsko-kozákovský hřbet, en terlango de Frýdlant etendiĝas milde ondiĝinta Žitavská pánev, kies konsisto estas ankaŭ Liberecká kotlina. La plej alta punkto de Regiono estas monto Kotel (Kaldrono) en Gigantmontaro, la plej malalta punkto troviĝas en ĉirkaŭaĵo de Česká Lípa kaj tio estas surfaco de rivero Ploučnice en Žandov.