From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥodio (ĉeĥe Chodsko, germane Chodenland) estas historia etnografia regiono en ĉirkaŭaĵo de okcidentbohemia urbo Domažlice.
Ĥodoj estis liberaj bienuloj, kies tasko estis fari armitan gardodeĵoron de bohemia okcidenta limo. Ili loĝis en regiono de Domažlice sen sudo ĝis Bor, Tachov kaj Planá en nordo kaj certigis neŝanĝeman pason de la limo kaj sekuran trafikon sur komerca vojo kondukanta ĝis bavaria urbeto Furth im Wald. Pro tiu ĉi deĵoro ili akiris en la 14-a jarcento regantajn privilegiojn, kiuj donis al ili esceptajn postenon en la feŭda sistemo. En la jaroj 1325–1612 ĥodoj ricevis sume 24 privilegiojn, la plej gravaj estis persona libereco kaj servuteco nur al reĝo. Ili havis eĉ propran administradon. Oni taksas, ke la deĵoran servon sekurigis nur sume 320 bienuloj kun la familioj.
Ĥodio havas ĝis nun tre riĉajn popoltradiciojn. Konserviĝis bunta popolkostumo kaj riĉa folkloro, kiu estas influita de folkloro bavaria. Konserviĝis ankaŭ ĥodia dialekto kaj kutimoj. Karakteriza muzika instrumento estas sakfajfilo.
Konserviĝis ankaŭ devena popola arkitekturo, ekz. en vilaĝoj Mrákov, Postřekov, Trhanov kaj Klenčí pod Čerchovem. Ĝis hodiaŭ estas vivaj diversaj popolaj metioj – puntofarado aŭ produktado de tradicia popola ceramiko kun tipa ĥodia modelo aŭ produktado de tipa ĥodia specialaĵo – ĥodiaj kukoj. El Ĥodio devenas ankaŭ ĉeĥa nacia hundraso – ĥodia hundo.
Ĥodio inspiris multe da verkistoj kaj artistoj. Intereso pri Ĥodia literaturo kulminis en periodo de Ĉeĥa nacia renaskiĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.