Sudbohemia regiono
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sudbohemia regiono situas en sudo de Bohemio. Okcidente ĝi najbaras kun Regiono Plzeň, norde kun Mezbohemia regiono, nordoriente kun Regiono Vysočina, oriente ĝi havas mallongan sektoron de komuna limo kun Sudmoravia regiono. Sudoriente ĝi najbaras kun Aŭstrio, sudokcidente kun Germanio.
Sudbohemia regiono | |||
ĉeĥe: Jihočeský kraj | |||
administra unuo | |||
Kastelo en Jindřichův Hradec | |||
|
|||
Oficiala nomo: Jihočeský kraj | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Distriktoj | 7
| ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio, Malsupra Aŭstrio ĝis 1920 | ||
Montaroj | 6
| ||
Aŭtostradoj | D3 | ||
- Aŭtovojoj | I/22, I/23, I/24 | ||
- Telfero | Telfero Krasetín - Kleť | ||
- Flughaveno | Flughaveno Soběslav | ||
Najbaras kun | 7
| ||
Kelkaj gravaj urboj | 16
| ||
Interesaj lokoj | 10
| ||
Muzeoj | 5
| ||
Riveroj | 13
| ||
Regiona urbo | České Budějovice | ||
- mezo | České Budějovice | ||
- alteco | 381 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 58′ 29″ N 14° 28′ 29″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Plechý | ||
- alteco | 1 378 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- situo | surfaco de Valbaraĵo Orlík | ||
- alteco | 350 m s. m. | ||
Areo | 10 057,98 km² (1 005 798 ha) | ||
Loĝantaro | 654 505 (2024) | ||
Denseco | 65 loĝ./km² | ||
Praarbaroj | Praarbaro Boubín, Ĵofina praarbaro | ||
Estiĝo | 2000 | ||
Hetmano | Mgr. Jiří Zimola ĈSDP | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | |||
Aŭtokodoj | C | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Vilaĝa memorindaĵa rezervejo en Holašovice | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1998 (#22) | ||
Numero | 861 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
ISO 3166-2:CZ | CZ-JC | ||
CZ-NUTS | CZ031 | ||
Situo de České Budějovice enkadre de Ĉeĥio
| |||
Sudbohemia regiono enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: South Bohemian Region | |||
Retpaĝo: www.kraj-jihocesky.cz | |||
La areo de Regiono prezentas 12,8 % de la areo de la ŝtato. En Regiono vivas 625 267 loĝantoj, el kio rezultas la plej malalta denseco de loĝigo en la lando: 62 loĝantoj en km².
Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000. Devene ĝi estis nomiĝonta „Regiono Budějovice (České Budějovice)“.
Sudbohemia pejzaĝo estas konata de vico da fiŝlagoj kaj pentrindaj vilaĝoj en du basenoj meze de Regiono – Baseno de České Budějovice kaj Baseno de Třeboň. Ĉirkaŭe elstaras montetoj de Mezbohemia montetaro, ĉe la limo kun Aŭstrio montaro Novohrada montaro kaj ĉe la sudokcidenta limo la dua plej alta montaro en Bohemio, Šumava. La plej alta punkto de Regiono estas montopinto Plechý.
Sudbohemia Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000.
Regiono administre dividiĝas en 7 distriktojn: distrikto České Budějovice, distrikto Český Krumlov, distrikto Jindřichův Hradec, distrikto Písek, distrikto Prachatice, distrikto Strakonice kaj distrikto Tábor.
En Sudbohemia Regiono estas 623 komunumoj, el tio 43 urboj. Krom la menciitaj distriktaj urboj ankaŭ Třeboň kaj Bechyně apartenas al tiuj pli grandaj kaj pli gravaj. Sidejurbo de la regiono estas laŭstatuta urbo České Budějovice.
Sudbohemia Regiono ne estas tro riĉa je mineralaj krudmaterialoj. Superas minado de gruzsabloj, konstruŝtono, brikargiloj kaj limigite ceramikaj argiloj, kalkŝtono kaj grafito. Signifa naturriĉeco estas arbaroj, kiuj kreskas en pli ol triono de la areo de Regiono.
Industria produktado estas koncentrita precipe en ĉirkaŭaĵo de České Budějovice kaj en distriktoj Tábor kaj Strakonice. Superas ĉi tie prilaboraĵindustrio (produktado de nutraĵoj kaj trinkaĵoj, transportiloj, maŝinoj kaj ekipaĵoj, teks- kaj vestindustrioj).
Agrikulturo orientiĝas al plantproduktado, superas kulturado de cerealoj, oleaj kreskaĵoj kaj terpomoj. En animalproduktado tio estas bredado de brutaro kaj porkoj. Longjaran tradicion havas en suda Bohemio fiŝlagafero. Fiŝbredado en 25 000 ha da akvaj areoj prezentas duonon de produkto enkadre de la tuta Ĉeĥio.
Sudbohemia Regiono fariĝas signifa turisma kaj refreŝigeja regiono. Vojaĝtrafiko ekregistris en lastaj jaroj la plej grandan kreskon de kvociento en entreprenaktivecoj en Regiono.
Tra Regiono kondukas gravaj internaciaj landvojoj kaj nordsuda fervojkoridoro el Prago ĝis Aŭstrio; grava fervojo kondukas ankaŭ el České Budějovice ĝis Plzeň. Lastatempe oni tre diskutas je bezono anstataŭi troŝarĝitan landvojon n-ro 3 el Prago ĝis České Budějovice kaj plu ĝis aŭstria Linz per moderna aŭtostrado. Sed dum ne estis atingita interkonsento inter trafikinĝenieroj kaj ekologoj, ĉar tia konstruado prezentus gravan intervenon en vivmedion.
Bazo por evoluo de scienco estas laborejoj de Akademio de Sciencoj de Ĉeĥio, kies institutoj agadantaj en la teritorio de Regiono orientiĝas al precipe biologiaj kaj ekologiaj fakoj. Scienclaboro estas same konsisto de aktivecoj de Sudbohemia universitato kun sidejo en České Budějovice kaj en Jindřichův Hradec.
En la teritorio de Sudbohemia Regiono troviĝas kvanto de historie valoraj memorindaĵoj kaj tutaj urbaj monumentrezervejoj (České Budějovice, Český Krumlov, Třeboň, Tábor, Jindřichův Hradec, Písek, Bechyně kaj pluaj aliaj. Unike konservita renesanca urbo Český Krumlov estis eĉ enskribita en la liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.
En la regiono situas ankaŭ multaj burgoj kaj kasteloj: Český Krumlov, Hluboká, Zvíkov, Orlík, Červená Lhota, Blatná k.a. Turistojn allogas ankaŭ monaĥejoj en Vyšší Brod kaj Zlatá Koruna kaj pliaj vidindaĵoj. En la provinco eblas trovi vicon da pitoreskaj vilaĝoj kun tipaj masonitaj konstruaĵoj de la speciala sudbohemia popolarkitekturo, nomata kampula baroko. Unu el ili, Holašovice, estis same enskribita en la liston de UNESKO.
La plej granda ŝirmata naturteritorio estas Šumava, ŝirmata parte kiel ŝirmataj pejzaĝaj regionoj (ŜPR), parte (la kerno de la teritorio) kiel nacia parko. Ĝi estas konsisto de translima biosfera rezervejo Šumava – Bavaria arbaro. La alia grava biosfera rezervejo estas ĉirkaŭaĵo de Třeboň.
Tra Regiono trafluas jenaj riveroj: Vultavo, Otava, Lužnice, Malše, Blanice.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.