From Wikipedia, the free encyclopedia
Plechý [ĉeĥe: pleĥi], germane Plöckenstein [pleknŝtajn], estas monto en montaro Šumava, sur limo inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Kun alto de 1.378 metroj ĝi estas la plej alta monto en la ĉeĥa kaj aŭstra parto de tiu ĉi montaro. Ĝi situas 8 km okcidente de Nová Pec. La nordaj deklivoj de Plechý apartenas al katastra teritorio Nová Pec, dum la sudaj apartenas al katastra teritorio Schwarzenberg am Böhmerwald.
Plechý | |
ĉeĥe: Plechý, germane: Plöckenstein | |
monto | |
Rokformacio sur montopinto de Plechý | |
Oficiala nomo: Plechý | |
Landoj | Aŭstrio, Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Sudbohemia Ĉeĥio, Malsupra Aŭstrio Aŭstrio |
Distrikto | Distrikto Prachatice Ĉeĥio |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Nacia parko Šumava |
Montaro | Šumava |
Akvejo | Vultavo, Danubo |
Situo | Plechý |
- alteco | 1 378 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 46′ 16″ N 13° 51′ 29″ O (mapo) |
Geologia konsisto | granito |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo rilate al Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Germanio
| |
Vikimedia Komunejo: Plöckenstein | |
Portalo pri Geografio | |
La plej alta monto de ĉeĥa parto de Šumava | |
La monto situas okcidente de barlago Lipno, sur la akvodislimo inter Atlantiko (Vultavo) kaj Nigra Maro (Danubo), kaj nur 1,3 kilometrojn de la trilanda punkto inter Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Germanio. La jara meza temperaturo sur la pinto estas 3 °C, kaj dum duono de la jaro ĝi estas kovrita per neĝo.
Proksime de la monto oni konstruis la floskanalon de Schwarzenberg por transporti lignon trans la akvodislimon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.