Ŝtata burgo kaj kastelo Český Krumlov troviĝas en Ĉeĥio, en samnoma urbo Český Krumlov, en la plej suda parto de Sudbohemia regiono, ĉelime kun Aŭstrio.
Český Krumlov | |||||
---|---|---|---|---|---|
burgo • kastelo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Ĉeĥio | ||||
Geografia situo | 48° 48′ 45″ N, 14° 18′ 55″ O (mapo)48.812514.315277777778 | ||||
| |||||
Konstruita | ĉirkaŭ 14-a jarcento | ||||
Rekonstruita | 16-a jarcento 17-a kaj 18-a jarcento | ||||
Konstrumaterialo | Ŝtono | ||||
Konstrustilo | Gotiko, renesanco Baroko, rokoko | ||||
Retadreso | Oficiala kastela retpaĝo | ||||
Origine gotika burgo, pliampleksigita en la 14-a jarcento kaj renesance rekonstruita en la 16-a jarcento. Adaptoj en stiloj de baroko kaj rokoko okazis en las 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ampleksa komplekso de konstruaĵoj, post Kastelo de Prago la plej granda en tuta Ĉeĥio kaj unu el plej grandaj en tuta Mezeŭropo.
Pro sia unika valoro ĝis estis proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio kaj kune kun la tuta historia urbocentro kiel parto de monda kulturheredaĵo de UNESKO.
Vidindaĵoj
La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro en pluraj ĉiĉeronataj linioj:
- Historiaj reprezentaj salonoj kun valora meblaro kaj kolektoj (i.a. Maskobala salonego kaj salono de Eeggenberk kun ora kaleŝo)
- Loĝĉambroj de la nobela familio Schwarzenberg el la 19-a jarcento kaj renesancaj ĉambroj
- Kastela baroka teatro kun origina ekipo kaj sceneja tekniko
Krome viziteblas: lapidario, kastela turo, galerioj en buterfarejo kaj monfarejo, ceremikekspozicio en vinkelaro kaj galerio en kastela ĉevalejo.
La kastelo estas ĉirkaŭita de ampleksa parko kun unika natura teatro kun tutmonde unika turniĝanta spektejo.
Literaturo
1) esperantlingva
- Papírníková, Irena - Kozel, Bohumil: Albumo de sudbohemiaj memorindaĵoj. Burgoj kaj kasteloj. České Budějovice: Esperanto-klubo "La Progreso", 1980. 40 p.
2) ĉeĥlingva
- Kuklík, Karel: Český Krumlov. Praha : Pressfoto, 1992. nepaĝ. ISBN 80-7046-003-2
3) alilingva
- Cháteaux et palais de Bohéme du Sud. České Budějovice : Atika, 1997. france
- Flašková, Zdena - Sváček, Libor: Český Krumlov : historischer Teil der Stadt, Burg und Schloss. České Budějovice : Unios, 2002. 64 p. ISBN 80-86141-37-3 germane
- Hans, Ingo (red.): Die Stadt Krummau an der Moldau im Böhmerwald. Waldkirchen : Verl. "Hoam", 1992. 590 p. germane
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.