provinco en orienta Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Biharo (hindie बिहार [bihar]) estas Barato-subŝtato en la orienta valo de Gango.
Biharo | |
---|---|
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Patnao |
Politiko | |
Estro | Nitish Kumar (ekde 22-a de februaro 2015) |
Demografio | |
Oficialaj lingvoj | Hindia lingvo, Bihara lingvo |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 103 804 637 |
Geografio | |
Areo | 94 163 km² (9 416 300 ha) |
Biharo sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 25° 22′ 12″ N, 85° 7′ 48″ O (mapo)25.3785.13 [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
Poŝtkodoj | 800XXX - 855XXX [+] |
ISO 3166-2 | IN-BR |
Eksteraj paĝoj | |
bihar | |
La kategorio en la Komunejo | Biharo [+] |
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 103 804 637 loĝantoj sur areo de 94 163 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 102 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas Patnao.
La lando Nepalo estas norde, kaj je la aliaj flankoj de Biharo estas la barataj subŝtatoj Utar-Pradeŝo (okcidente), Ĝharkhando (sude), kaj Okcidenta Bengalo (oriente).
La hindia kaj la urdua estas la oficialaj lingvoj en Biharo. El la biharaj lingvoj, la plej grandaj lingvoj uzataj estas la angika, bhojpura, magadha kaj maithila. Ĉi-lasta estas unu el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Biharo konsistas el 38 distriktoj. Ĝi estas antikv-historie riĉa, sed ankaŭ nuntempe unu regiono kie multas mizeruloj kaj ankaŭ akras kaj ofte perfortas socipolitikajn kontraŭadojn.
La regiono de Biharo pratempe nomiĝis Magadha, kaj en ĝi floris, interalie du grandaj imperioj de Barato: la Maŭrja imperio (321-184 a.K.), kaj la imperio Gupta (280-550 p.K.). La fama reĝo Aŝoka estis la nepo de la fondinto de la imperio Maurya. Biharo ankaŭ estis la lulilo de la religioj budhismo kaj ĝajnismo. Gautama Budho atingis sian vekiĝon en la bihara urbo Gaja, kaj Mahavira naskiĝis en la urbo Vaishali.
La tuta areo de Biharo (21°-58'-10" N ~ 27°-31'-15" N latitudoj kaj inter 82°-19'-50" E ~ 88°-17'-40" E longitudo) estas ĉirkaŭ 94.163 km². Biharo estas dividita en du malsamajn duonojn per la rivero Gango, kiu fluas de okcidento al oriento. La aliaj riveroj en la gubernio estas Son, Budhi Gandak, Chandan, Orhani kaj Falgu. La arbara areo estas ĉirkaŭ 6.764,14 km², kiu estas 7,1% de geografia areo. La centraj partoj de la Biharo havas multajn montetojn, ekz. la montetojn Rajgir [raĝgir].
Kantona sidejo | Distrikta sidejo |
---|---|
Bagalpur | Bagalpur |
Banka (Biharo) | |
Ĉapra | Saran |
Sivan | |
Gopalganĝ | |
Darbhanga | Darbhanga |
Madhubani | |
Samastipura | |
Gaja (Barato) | Arval |
Aŭrangabad (Biharo) | |
Gaja (Barato) | |
Ĝehanabad | |
Navada | |
Monger | Begusaraj |
Ĝamui | |
Khagaria | |
Monger | |
Lakhisaraj | |
Ŝejkhpura | |
Muzaffarpur | Motihari |
Muzaffarpur | |
Ŝeohar | |
Sitamarhi | |
Haĝipur | |
Bettiah | |
Patnao | Arrah |
Buksar | |
Bhabua | |
Patnao | |
Sasaram | |
Nalanda | |
Purnia | Araria |
Katihar | |
Kiŝanganĝ | |
Purnia | |
Saharsa | Madhepura |
Saharsa | |
Supaul |
Decembro kaj januaro estas la vintraj monatoj (ĉ. 5-10 C). Aprilo-junio estas la somero (ĉ. 35-40 C). Junio-septembro estas la pluvsezono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.