Bihar Ŝarif, hindie बिहार शरीफ़ estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en centra parto de la subŝtato Biharo, en kantono de Patnao, en distrikto Nalanda, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo estas kombinaĵo de du vortoj: Bihar kun la signifo monaĥejo Ŝarif kun la signifo nobla.

Urbodomo de Bihar Ŝarif
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Bihar Ŝarif
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 803101
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 12′ N, 85° 31′ O (mapo)25.285.52 [+]
Alto 60 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bihar Ŝarif (Biharo)
Bihar Ŝarif (Biharo)
DEC
Situo de Bihar Ŝarif
Bihar Ŝarif (Barato)
Bihar Ŝarif (Barato)
DEC
Situo de Bihar Ŝarif

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bihar Sharif [+]
vdr
Fermi

Demografio

En 2011 Bihar Ŝarif havis 297268 da loĝantoj kun legopovo 75%, pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio

Bihar Ŝarif situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ rivero laŭ averaĝa alteco de 55 m super la marnivelo. La grundo estas tre fekunda. Pavapuri troviĝas 12, Gango 30, Ŝejkhupura kaj Navada po 36, Ĝehanabad 52, Lakhisaraj 59, subŝtata kaj kantona sidejo Patnao 60 (voje 74), Haĝipur 63, Gaja (Barato) kaj Begusaraj 68, Samastipur 79, Monger 98, Darbhanga 113, Hazaribag 135, Deoghar 143, Kolkato 413, ĉefurbo Delhio 906, Mumbajo 1579 kilometrojn (aere) .

Thumb
Urbopanoramo

Historio

Grava budhana monaĥa edukejo estis konstruita en Bihar Sharif. En la frua 14-a jarcento la urbo estis konkerita fare de la Delhia Sultanlando, ekde tiam diversaj islamaj dinastioj regis, pli poste la britoj ĝis la sendependeco en 1947. La municipa statuso estis deklarita en 1867. Tumultoj okazis en 2023 dum festivalo kaj religiema biblioteko estis fajrodetruita. Bruliĝis pli ol 4,500 libroj, inkluzive de antikvaj manuskriptoj kaj islamaj tekstoj skribitaj en kaligrafio.

Ekonomio

La agrikultura komerco kaj eduko estas la motoro en la ekonomio. En la urba najbareco oni kultivas precipe legomojn (terpomojn, mustardojn). Menciindas la turismo kaj produktado de vestaĵoj, cigaredoj.

Religioj

Enn Bihar Ŝarif vivas hinduoj preskaŭ 66%, poste islamanoj 34%.

Lingvoj

En Bihar Ŝarif la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, tamen la loka lingvo estas la en:Magahi language.

Edukado

En Bihar Ŝarif la plej altnivelaj instruadoj okazas en universitato kaj pluraj altlernejoj.

Trafiko

Thumb
Vendejego

Bihar Ŝarif akceptas 3 fervojajn liniojn, 5 ĉefvojojn kaj 2 flankovojojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Patnao.

Vidindaĵoj

  • gravaj budhanaj, hinduaj kaj islamaj heredaĵoj
  • pluraj preĝejoj
  • muzeo
  • maŭzoleo
  • ruinoj de la antikva Nalanda estas Monda Heredaĵo de Unesko proksime

Fontoj

  • WikiTrans

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.