From Wikipedia, the free encyclopedia
Madhubani, hindie मधुबनी estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en norda parto de la subŝtato Biharo, en kantono de Darbhanga, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto. La vorto "madhuban" signifas "arbaro de mielo", sed foje ĝi ankaŭ estas konata kiel "madhu"+"vaani" kun la signifo "dolĉa" "voĉo/lingvo". La urbego estas konsiderita kultura centro de la en:Mithila (region) en Barato havanta propran artan tradicion.
En 2011 Madhubani havis 164 156 da loĝantoj kun legopovo 71%.
Madhubani situas sur la nordhinda ebenaĵo en alteco 56 metrojn. Kantona sidejo Darbhanga troviĝas 28, ŝtatlimo de Nepalo 35, Sitamarhi 63, Saharsa kaj Muzaffarpur po 74, Begusaraj 103, subŝtata sidejo Patnao 125, Kolkato 480, ĉefurbo Delhio 910, Mumbajo 1587 kilometrojn (aere) .
La distrikto estis formita el parto de Darbhanga distrikto en 1972 kaj Madhubani tuj estis ties sidejo.
La urbo kaj distrikto Madhubani estas baze agrikultura. La ĉefkultivaĵoj estas rizoj, tritikoj, maizo, kaj similaj. La komercado kun Nepalo estas tre vigla pro la proksimeco.
En Madhubani vivas precipe hinduoj 68,5%, poste islamanoj preskaŭ 31%.
En Madhubani dominas la hindia, urdua kaj majtila lingvoj.
En Madhubani la plej altnivelaj instruadoj okazas en altlernejoj.
Al Madhubani kuras po unu trairaj ĉef- kaj flankovojoj. La urbego akceptas fervojan linion el Nepalo, poste ligas ĝin al la nacia fervoja reto. La plej proksima flughaveno funkcias en Darbhanga.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.